Saturday 1 May 2010

abuse

Por la angla abuse en la unua eldono staris la esperantaj tradukoj insult-i, -ado; misuz-i, trouz-i, -o. Tio bone kovras la kernajn signifojn, ekz-e
vandalism and verbal abuse directed at old people = vandalismo kaj (parola) insultado kontraŭ maljunuloj
The other driver started hurling abuse at me = La alia stiristo komencis insulti min / ĵeti kontraŭ mi insultojn
abuse of alcohol / drugs = misuzo de alkoholo / de drogoj

Okaze de la dua eldono mi decidis forstreki la (cetere Fundamentan) trouz-, sed enŝovi mistrakt-i, -o por kovri alian, nun gravan signifon: ekzemple, physical / sexual abuse.
Tiu lasta senco multe plioftiĝis dum la pasintaj kelkaj jaroj, precipe pro la skandalo trafinta la katolikan eklezion. Mi tamen rimarkas, ke en Esperanto oni nun renkontas la esprimon fitrakt-i, -o. Ekzemplon oni trovas ĉi tie: “Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto”.
Se mi nun reverkus la vortaron, mi volonte aldonus tiun tradukon. La distingo inter mis- kaj fi- povas esti subtila, sed ĉi tie ja pli konvenas fi-.
abuse insult-i, -ado; mistrakt-i, fitrakt-i, misuz-i, -o

3 comments:

  1. Unue dankon pro la nova vortaro, kiun mi ofte konsultas. Due bedaŭrinde tiu ĉi koncepto t.e.fitrakt-o-i fariĝas pli kaj pli bezonata. Vi skribis:'Se mi nun reverkus la vortaron, mi volonte aldonus tiun tradukon.'Ĉu vi hazarde pripensas iam enretiĝi la vortaron?

    ReplyDelete
  2. Elinjo: Dankon pro la danko!
    Eventuala decido pri enretigo de la vortara teksto dependus de la eldonisto, Mondial, al kiu mi donis eldonrajton.

    ReplyDelete
  3. Solida nuancado. Laŭ nederlanda 'misbruik' k.s., estas kvazaŭ la – ni diru – malĉastaj pastroj fuŝprocedus pro nebona lego de la instrukcioj.

    ReplyDelete