Saturday 29 May 2010

ĥemio/kemio

Barry Friedman skribis proteste al mi.
Anglalingve estas vorto "chemistry". Germanalingve estas vorto
"Chemie". Hispanalingve estas vorto "quimica". Francalingve estas
vorto "chimie". Ktp. Sed esperantalingve estas 2 vortoj (laux via
vortaro): "kemio" kaj "hxemio". Kial 2 vortoj? Kial ne 1 vorto? La
situacio en Esperanto estas mallogika.
Mi petas ke La Akademio oficiale eliminu unu el cxi tiuj du vortoj.

Vidu, kiel decido de la Akademio de Esperanto, farita por kontentigi proteston el unu flanko, siavice generas proteston el alia flanko.

La klasika formo de tiu vorto, laŭ la Fundamento de Esperanto, estas ĥemio. Tamen, multaj trovas la sonon de ĥ (= senvoĉa vela frikativo) malfacila kaj volas eviti la uzon de tiu malofta konsonanto. Pro tio la Akademio de Esperanto en la jaro 1974, en la 8a Oficiala Aldono, permesis ankaŭ la formon kemio, nomante ĝin “moderna formo” de ĥemio.

Tio estas ne “mallogiko” sed celis permesi liberan elekton. Same kiel formortis en la angla la iama formo “chimistry”, kredeble en Esperanto formortos ĥemio.
Troviĝas iom da diskuto ĉi tie (tute malsupre).
La serĉilo Kukolo liveras 47 mil trafojn por kemio sed nur 3 mil por ĥemio.
En la angla-esperanta parto de la vortaro mi metis
chemistry kemio, ĥemio

Ĉu estus pli klare kaj utile, se mi estus metinta jenon?
chemistry kemio

Jes, sed malpli informe. Kaj Fundamentistoj eble estus malkontentaj.

5 comments:

  1. La vorton “ĥemio“ mi mem preferas.

    Mi ĝojas krome ke uzas la vorton pepi :)

    Brian

    ReplyDelete
  2. Ankaŭ mi preferas kaj uzas "ĥemio". La argumento ke "ĥ" malfacilas do oni anstataŭigu ĝin per "k" ŝajnas ridinda. Homoj simple lernu la sonojn de la lingvo. Multaj aliaj sonoj de Esperanto ankaŭ malfacilas por multaj homoj. Tia estas lernado de fremdaj lingvoj.

    En praktiko, ŝajnas ke "sc" pli malfacilas por multaj homoj ol "ĥ"... Ĉu la akademio do permesu aliajn formojn de "scii", ekzemple "sicii" aŭ "ssii" aŭ "skii"? :)

    ReplyDelete
  3. mi ne pensas pri mi mem kiel fundamentalisto, tamen mi multi pli ŝatas ĥemio ol kemio... ne pro ke "dio zamenhofo diras" same kiel Russ, mi pensas ke tia simplifigado estas ridinda...

    ReplyDelete
  4. La vorto "ĥemio" estas tiu de Zamenhof, do hejmeca, gemuta k parenca por la animo.

    ReplyDelete
  5. Mi devas diri, la reagoj ĉi tie fariĝas pli kaj pli psikedelaj (ne *psiĥedelaj)…

    ReplyDelete