Friday 26 December 2008

terminal

1. En granda flughaveno troviĝas ofte pluraj apartaj terminals: konstruaĵoj, ĉiu kun granda halo kaj dekoj da gates (pordoj), tra kiuj oni eniras difinitan aviadilon. Povus esti, ke unu terminal estas por enlandaj flugoj, alia por eksterlandaj; aŭ la diversaj terminals povas esti uzataj de malsamaj flugkompanioj. Malpli granda flughaveno havas nur unu tian terminal. (Pli precize, terminal estas iom abstrakta nocio: la konstruaĵo mem nomiĝas terminal building.) France: aérogare. Mia provizora solvo: flugstacio. Aŭ ĉu ni diru terminalo?

2. Terminal illness/disease/condition estas malsano, de kiu antaŭvideble oni ne resaniĝos, t.e. ke antaŭvideble la malsano atingis tian nivelon, ke ĝi (baldaŭ) kaŭzos onian morton. Ĉu nomi ĝin finstadia malsano? (Simpla fina malsano respondas al la angla "final illness/disease", mortiga malsano al "fatal illness/disease".) She has terminal cancer = Ŝi havas finstadian kanceron.

(3. Kompreneble ekzistas ankoraŭ aliaj sencoj de terminal, ekz-e klemo.)


7 comments:

  1. Mi iam antaŭe renkontis la vorton "flugstacio", kaj mi trovas ĝin tre bona.

    ReplyDelete
  2. 1a senco: finstacio (por auxtobusoj, trajnoj, aviadiloj)

    2a senco: finstadia
    (en la hispanaj vortaroj GDEE, Amika).

    ReplyDelete
  3. Ĉu por la unua senco eblas iel metafore uzi la vorton "kajo"? Oni nomas la atendejon por boato aŭ trajno "kajo", do kial ne por la atendejo de aviadilo? Se ne tion, ĉu iel la vorton "halo"? Flughalo?

    ReplyDelete
  4. mga: “finstacio” estas terminus, ne terminal. Kaj ĝi estas ne nur fin- sed ankaŭ komenc-stacio.
    kvarko: “flughalo” povus egale esti departure lounge (? atendejo).
    Tamen dankon pro la ideoj.

    ReplyDelete
  5. John: eĉ ne unu sekundon mi aŭdacus diskuti kun vi pri la senco de angla vorto. Tamen notu ke se oni konstruas fervojon de A ĝis B, ambaŭ punktoj estas kaj komencaj kaj finaj. Ambaŭ stacioj estas "finstacioj".
    Tamen, tiu termino, kiu bonas ĉe trajnaj, busaj kaj ŝipaj stacioj, ne havas sencon ĉe flugoj, ĉar ja ne ekzistas "interaj" stacioj ĉe flugo, kaj, konsekvence, ĉiuj stacioj estas finstacioj.
    La termino "flugstacio" ŝajnas al mi bona. Fakte ĝi estas kopio de la hispana termino "aeroestación" (air terminal, aérogare). Ĉi vorton, kiu aperas en la hispanaj aviadaj terminaroj, mi neniam
    aŭdis. Normale oni parolas pri "terminal".

    ReplyDelete
  6. Ĉu "flugstacio" kaj "flughaveno" facile distingeblas?
    "Terminalo" estas la plej simpla solvo, se ne-angla parolantaj Esperantistoj plimulte facile komprenos la terminon.

    ReplyDelete
  7. Ankau diskuto en la diskutlisto la-bona-lingvo kondukis al la konkludo, ke "flugstacio" estas la plej bona solvo en Esperanto, kaj tiun solvon nun ankaux listigas la listo de bonlingvaj alternativoj ( www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_T ). Mi do tre ghojus se tiu esprimu ankau enirus vian vortaron.

    ReplyDelete