Monday 22 December 2008

Kio estas vortaro-blogo?; benefit

I am working on a new and revised edition of my Concise Esperanto and English Dictionary. In this blog I plan to discuss a number of problems arising in the course of my work. Most of them relate to the choice of an appropriate translation equivalent of particular English words. Your suggestions are welcome.


Mi pretigas novan, reviziitan, eldonon de mia Concise Esperanto and English Dictionary. Ĉi tie mi volas diskuti kaj diskutigi diversajn problemojn, kiuj leviĝas en tiu laboro. Plejparte ili rilatas al la elekto de taŭga traduko en Esperanto de diversaj anglaj vortoj. Mi bonvenigas opiniesprimojn kaj proponojn.


= = = =

1. benefit

La vorto benefit havas plurajn signifojn: utilo, avantaĝo, profito. En la brita angla ĝi havas ankaŭ alian signifon: regula enspezo, donata de la registaro al tiu kiu estas senlabora (unemployment benefit), malsana (sickness benefit) aŭ korpe nekapabla/handikapita (disability benefit). Esti on benefit(s) (usone: on welfare) signifas esti ricevanto de tiaj pagoj. En Esperanto la etimologie parenca vorto benefico evidente ne taŭgas por traduki tiun nocion. Ĉar temas pri speco de sociala helpo en la formo de regula semajna aŭ monata enspezo, mi provizore donas al ĝi la nomon sociala salajro.

7 comments:

  1. "Socia salajro" ŝajnas bona - aŭ ĉu eble iuj opinios, ke salajron oni povas ricevi nur kontraŭ efektiva laboro?

    Ĉiuokaze mi gratulas pro la kreo de tiu ĉi blogo. Mi antaŭvidas, ke ĝi vekos multan intereson. Estas tre bona ideo, labori publike kaj Interrete pri vortaro.

    La origina eldono de "Concise Esperanto and English Dictionary" multege helpis min, kiam mi lernis Esperanton (ĉar tiutempe mankis bona moderna vortaro por Svedoj). Efektive ankoraŭ hodiaŭ mi ofte uzas ĝin. Mi tre ĝojas, ke aperos nova modernigita versio.

    ReplyDelete
  2. Mi aldonu ankau mian gratulon pro kreo de la blogo. Mi klopodos sekvi ghiajn kontribuojn.
    Pri 'salajro' shajnas al mi, ke ghi efektive ne taugas en rilato al 'benefit', char en ghiaj signifokampo kaj uzkampo ekzistas forta ligo kun laboro. Kaj tiel difinite en (N)PIV: 'sumo.. pagata.. por kompenso de la farita laboro'.
    Mi malvolonte plivastigus tiun signifon por enpreni kvazau chiujn regulajn enspezojn, char la distingo inter 'salajro' kaj aliaj formoj de enspezo estas kaj praktike kaj teorie grava.
    Lau mi la esenca ideo en chi-signifo de 'benefit' estas ke oni per diversaj pagoj helpas homojn, do uzeblus ekz. 'helpopago' au 'monhelpo'. Pripensindas ankau, ke la senco sufiche proksimas al 'subvencio'.
    Brian

    ReplyDelete
  3. La hispana vorto estas "subsidio".
    En Gran Diccionario Español-Esperanto de Fernando de Diego, oni povas legi:

    subsidio de enfermedad, asignajxo por malsano

    subsidio de paro, asignajxo por senlaboruloj

    subsidio de vivienda, asignajxo por logxejo

    subsidio de vejez, pensio.

    Cxiaokaze temas pri monhelpo.

    ReplyDelete
  4. Mi preferus la solvon "sociala pago" au ecx "sociala monpago" por esti ecx pli klara, por eviti mencion pri salajro.

    Hilary

    ReplyDelete
  5. Post tiu diskuto mi emas akcepti la simplan solvon de Bill, "sociala pago".

    ReplyDelete
  6. Bill pravas dirante ke temas pri sociala, ne socia, afero. Cetere, John, miaopinie, estas neniu "pago" (estas nenia sxuldo aux liverita servo) sed monhelpo (sxtata asignajxo).

    ReplyDelete
  7. La monon kiun la la sendungitoj ricevas, dum li serĉas dungon, estas ne salajron, sed ŝtatan helpon. "Conversational Esperanto" de Don Lord havas "maldungan kompenson".

    ReplyDelete