I am working on a new and revised edition of my Concise Esperanto and English Dictionary. In this blog I plan to discuss a number of problems arising in the course of my work. Most of them relate to the choice of an appropriate translation equivalent of particular English words. Your suggestions are welcome.
Mi pretigas novan, reviziitan, eldonon de mia Concise Esperanto and English Dictionary. Ĉi tie mi volas diskuti kaj diskutigi diversajn problemojn, kiuj leviĝas en tiu laboro. Plejparte ili rilatas al la elekto de taŭga traduko en Esperanto de diversaj anglaj vortoj. Mi bonvenigas opiniesprimojn kaj proponojn.
= = = =
1. benefit
La vorto benefit havas plurajn signifojn: utilo, avantaĝo, profito. En la brita angla ĝi havas ankaŭ alian signifon: regula enspezo, donata de la registaro al tiu kiu estas senlabora (unemployment benefit), malsana (sickness benefit) aŭ korpe nekapabla/handikapita (disability benefit). Esti on benefit(s) (usone: on welfare) signifas esti ricevanto de tiaj pagoj. En Esperanto la etimologie parenca vorto benefico evidente ne taŭgas por traduki tiun nocion. Ĉar temas pri speco de sociala helpo en la formo de regula semajna aŭ monata enspezo, mi provizore donas al ĝi la nomon sociala salajro.

