Tuesday 14 July 2009

lernejo

Estas rimarkinde, ke la formo skol/o neniam transprenis la sencon “lernejo”.
Unuavide ĝi ŝajnas esti bona kandidato por alpreno sub la 15-a Regulo de la Fundamenta Gramatiko: “fremda vorto, kiun la plimulto el la lingvoj prenis de la sama fonto”.
Lernejo nomiĝas en la angla school, en la franca école, en la germana Schule, en la pola szkoła, en la rusa школа — ĉiuj el la latina schola, siavice el la greka σχολή (kiu tamen signifas ‘libera tempo, ripozo’). Plue, en la itala oni diras scuola, en la hispana escuela, ktp, eĉ en la zulua isikole.
Kial do ni ne havas tiun treege internacian vorton en Esperanto?
Evidente, pro la Fundamenta kunmetaĵo lernejo.
lern'
apprendre | learn | lernen | учиться | uczyć się.
  lern'ej'
école | school | Schule | школа | szkoła, uczelnia.

Tamen, komparu hospitalo kaj malsanulejo: la Fundamenta kunmetaĵo plejparte cedis al la nova radiko.
En la tria OA oni tamen oficialigis la vorton skol/o, sed nur en la abstrakta senco de disĉiplaro, adeptaro de iu doktrino. Kiom mi scias, en neniu alia lingvo skol/ estas same limigita.
Laŭ la principoj proklamitaj de Albault, antaŭa prezidanto de la Akademio de Esperanto, en ligo kun landnomoj, la internacia skolo estus nepre preferinda al la paroĥa lernejo. Sed eĉ Albault tion ne proponis. (Tamen nun la pendolo balanciĝas en la direkto al skemismo, for de naturismo.)
Tio estas interesa atesto al la potenco de la Fundamento.

6 comments:

  1. Malice mi emas pensi ke "lernejo" restas tiom forta fronte al "skolo" por povi uzi gxin kiel demonstrilon de l'avantagxoj skemismaj...

    Kiom mi scias, inter la hindeuxropaj lingvoj nur la litova similas al Esperanto, cxar gxia "mokykla" (lernejo, sed, mi kredas, ankaux "skolo") venas el la verbo "mokyti"... dum "skola" signifas "sxuldo", versxajne senrilate.
    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. Iom agita artikolo. Iuj povus pensi, ke vi bedaŭras la limigitan uzon de SKOL.
    Pli de tiaj kandidatoj oni povas trovi en http://idolinguo.org.uk/idoeng.htm

    Nu, pli serioze: ofte ŝajnas, ke E-istoj interpretas la regulon 15 tiel, ke oni miras, kiel eblas bremsi la aktivan dissplitadon de la E-a vortinventaro. Ekzistas ja multegaj “vortoj fremdaj”.

    Malbonvole mi uzos, por ekzempligi kaj konkretigi, la vorton ‘franca’ anstataŭ ‘fremda’.

    Kaj same malbonvole mi proponas, ke oni revestu la regulon 15 jene:
    se por iu vorto ekzistas aparta franca leksiko, ne estas necese uzi la vortfarajn rimedojn de Eo.
    Kial paroli pri ‘lernejo’, se ni havas la vorton ‘skolo’?
    Kial paroli pri ‘lernanto’, se ni havas la vorton ‘disĉiplo’?

    Se la viaekzempla ‘hospitalo’ cedigis la originan ‘malsanulejo’, vi scias, ke tiu vorto nepre ne suferis ian malŝaton fare de via varingjena antaŭulo! (Se al la franca lingvo hazarde mankas ĝenerala koncepto - angle vi dirus verŝajne “umbrella word” -, tiel devas esti ankaŭ en E-o. Tion oni povus nomi sinekdokomanio. Mi kredas, ke mi memoras, ke vi iam diris ion tian pri mevoj kaj laroj.)

    Kiel mi diris, la franca tie ĉi ludas pajlohoman rolon. Sed ŝajnas, ke lingvo ne povas esti internacia, se ne eblas traduki en ĝin laǔvorte el favorata nacia lingvo; ŝajnas, ke serioza lingvo devas konsisti el vortoj, ne el neelvokivaj kunmetoj, kiuj ja estas nur difinoj (Memoru la silferan riproĉon: bonlingvismo = volapukeska fundamentismo!); ŝajnas, simple, ke E-o ne povas funkcii kiel aŭtonoma lingvo.

    Mi ĉesu plendi. Unu fina observo. Mi pensus, ke r15 servas por teni la vortprovizon aktuala kaj moderna, ne por reviziadi ĝin. Sed - kiel oni ofte vidas - Esperanto ne estas parolata, ĝi estas riparata.

    http://www.ipernity.com/blog/55667/106431

    ReplyDelete
  3. Pri "malsanulejo"/"hospitalo" necesas atentigi, ke la vorto "hospitalo" aperis en Esperanto jam antaŭ la Fundamento, nome jam en 1889! Tial ĝi tute ne kompareblas kun "skolo". Eĉ ne estas trafe nomi ĝin "neologismo". Oni anstataŭe eĉ povas diri, ke "malsanulejo" estis neologismo, kiam ĝi aperis anstataŭante la jam ekzistantan vorton "hospitalo"!

    Sed mi mem ĉiam uzas "malsanulejo"...

    ReplyDelete
  4. mi ne tre bone komprenas la riprocxojn de "de cuup", kiam li diras:
    "ŝajnas, ke lingvo ne povas esti internacia, se ne eblas traduki en ĝin laǔvorte el favorata nacia lingvo; ŝajnas, ke serioza lingvo devas konsisti el vortoj, ne el neelvokivaj kunmetoj, kiuj ja estas nur difinoj"
    John Wells sercxas plej bonajn ekvivalentojn por specifaj anglaj vortoj, por meti ilin en specifan vortaron kun angla bazo. Ne temas pri auxtomata identigo de poaj signifokampoj en la du lingvoj, des malpli pri riprocxoj al Esperanto se vorto gxia ne plenkovre respondas al vorto angla.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  5. @bertilo: escepte, se en la difino de neologismo aperas la vorto fundamenta….

    @pistike65: “John Wells serĉas plej bonajn ekvivalentojn por specifaj anglaj vortoj, por meti ilin en specifan vortaron kun angla bazo. Ne temas pri aŭtomata identigo de poaj signifokampoj en la du lingvoj, des malpli pri riproĉoj al Esperanto se vorto ĝia ne plenkovre respondas al vorto angla.”

    Vi plene pravas, kompreneble. (Kaj vortarverkado ne estas sinekuro.) Sed temas pri riproĉoj al imago pri Esperanto kiel lingvo mankhava kaj riparenda, ĉi tie rilate la vortprovizon.

    Tiu imago (kiun mi, koncedende, karikature troigas) ekzistas precipe pro tio, ke oni al E-o atribuas specifan rolon, nome de nura tradukilo. Kaj se oni tiel prezentas E-on, vi komprenas, ke la laboro de leksikografo havas alian karakteron ol se oni celas verki vortaron, kies funckio estas ebligi onin traduki el la angla en – ni diru – reale ekzistantan, vivantan lingvon.
    Laǔ tiu imago, E-o estas lingvo en kiu lernejo k malsanulejo estas duarangaj civitanoj, favore al *skolo k hospitalo, ĝuste pro signifokampaj konsideroj – aǔ, ofte, pro la fakto, ke kelkaj laǔtaj naciaj lingvoj ne havas “analizajn” vortojn, kiel aliaj malpli laŭtaj (Pensu pri sjukhus, sairaala, gaixotegi, ktp. ).

    Komprenu cetere, ke mia vidpunkto ne estas apogo de bonlingvismo aŭ kontraŭado de io mala (kamaĉismo? mavlingvismo?), la momenta stato de la vortprovizo estas historia hazardo kaj ĝi
    [1] povas ŝanĝiĝi aŭ ne. Se la vorto biblioteko neniel rilatas al libro (escepte por klasikemuloj kaj grekoj), tiel estu. Tio ne signifas, ke ni – pro maldiligento, nescio, beletremo aŭ ŝovinismo – pufplenigu la lingvon je laŭokazaj bibliotek-ecaj vortoj. Same, ni ne uzu la regulon 15 por anstataŭigi la vortprovizon per pruntaĵoj. Se, male iuj volas uzi la internajn vortfarajn rimedojn por “anstataŭigi la vortprovizon” (librejo? libraro?), tio povas esti bona, sed ĝi ne estas aǔtomate sukcesa.
    [2] sendube kreskos, necese. La tekniko evoluas ktp (rikordo, datumbazo, …), bezoniĝas modaj kaj grupaj vortoj (mojosa, …) Jen la natura loko por “skol-konsideroj”.

    ReplyDelete
  6. istvan

    "Kiom mi scias, inter la hindeuxropaj lingvoj nur la litova similas al Esperanto, cxar gxia "mokykla" (lernejo, sed, mi kredas, ankaux "skolo") venas el la verbo "mokyti"."

    ankaŭ la hindia uzas du kunmetaĵojn por "lernejo"

    1. la iom malnova paa.Thashaalaa ( पाठशाला ) = lecionejo

    2. la ankoraŭ uzata vidjaalaya ( विद्यालय ) = sciejo (de kie venas la kutima hindia vorto por "universitato" - vishvavidjaalaya (= mondsciejo))

    amike

    giri

    ReplyDelete