Wednesday 8 July 2009

in a pickle

Ĉu pekl/i kaj la angla to pickle estas falsaj amikoj?

En la angla, pickling estas la konservado, precipe de legomoj, en vinagro aŭ salakvo.
Sed en Esperanto, laŭ PIV, pekl/i estas “meti viandon, fiŝojn aŭ legomojn en salon, salpetron aŭ salakvon, por konservi ilin manĝeblaj”.
En tiuj vortaraj difinoj la sola konservilo menciita de ambaŭ estas salakvo.
En la Fundamenta UV tekstas:
pekl' saler | pickle | pökeln | солить | solić, peklować.

Mia germana-angla vortaro difinas pökeln kiel “to salt, to pickle”, nur pri viando aŭ fiŝaĵo. Sub la angla to pickle ĝi donas germane “einlegen; konservieren”.
Do la dusenceco troviĝas kerne inter la angla kaj la germana. Angle: konservi legomon en vinagro; germane: konservi viandon en salo. Same kiel ĉe rub/o (rubble; rubbish), mi opinias ke en tia okazo ni povus interpreti UV kiel sankciantan ambaŭ sencojn. Ni devus rekoni, ke pekl/i povas esti farata ankaŭ per vinagro.
pekl/i pickle; salt

En la Tekstaro mi trovis pekl-otrafon po unu por fiŝaĵo, viando, fungoj kaj kukumoj, kaj kvar trafojn por figura uzo.

Tamen en la angla pickle estas precipe uzata ne kiel verbo sed kiel substantivo: would you like some/a pickle?
En la brita angla pickle estas malvarma bruna saŭco el legompecetoj en dolĉa vinaɡraĵo. Ni manĝas ĝin kun malvarma viando aŭ fromaĝo. En trinkejo, a ploughman’s lunch (plugista lunĉo) konsistas el pano, fromaĝo, kaj pickle. Povas esti, ke tio estas la pikl/oj de PIV (“vegetaĵaj spicaĵoj, konservitaj en aroma vinagro”). Aŭ eble ĝi estas la reliŝ/o de PIV (“dolĉa k/aŭ pikanta peklaĵo, farita el diversaj, kutime hakitaj, legomoj, kiu ekscitas la apetiton, tre ŝatata en Kanado”). Mi tamen prefere nomus ĝin peklaĵo.
En la usona angla a pickle estas kukum(et)o (aŭ peco da kukum(et)o) konservita en vinagro aŭ salakvo. En la brita angla ni nomas tion a gherkinpickled cucumber; kredeble ĝi estas tio, kion PIV (sub vinagr/) nomas “vinagrita kukumeto”. Mi volonte nomus ankaŭ ĝin peklaĵo. Aŭ ĉu tio estus internacie nekomprenata? Se temas pri tio, per kio oni garnas burgeron, eble “kukumeto” estus pli klara.
pickle pekl-i, vinagr-i, -aĵo; kukumeto

Mi preferus bojkoti “pikl/oj” kaj “reliŝ/o”.
(La bildo montras la londonan konstruaĵon familiare konatan kiel “the Gherkin”.)

5 comments:

  1. kiel franco :-)
    mi devus diri ke britaj mangxoj ne meritas ecx unu linion...
    Cxu Claus Günkel sekvas Vian blogon? Li reviziis la gastronomian regnon por NPIV...

    amike
    István

    ReplyDelete
  2. Kiam mi konis la vorton "pekli", tio estis granda plezuro por mi, por povi paroli pri multaj hispanaj manĝaĵoj: "encurtidos", "fiambres", "salazones"...

    ReplyDelete
  3. Mi neniam dirus "piklo" aŭ "reliŝo." Se mi devus priskribi la usonan "pickle" mi dirus "peklaĵo," aŭ se mi parolus kun neusonanoj, "peklita kukumeto."

    Mi supozas, ke laŭfundamente la germana difino ankaŭ estas prava. Sed por tion esprimi mi dirus "saligi" aŭ "salkonservi," ne "pekli."

    ReplyDelete
  4. ‘Konservaĵo’ troviĝas sur la PIV, kaj ankaŭ bone efikus ĝenerale.

    ReplyDelete
  5. Thannk you for sharing this

    ReplyDelete