Tuesday 7 July 2009

pri la prieco de "pria"

La nocio relevant (kun sia substantivo relevance) estas grava en filozofio (epistomologio), logiko, kognoscienco (kogniko?, cognitive science), lingvistiko (pragmatiko) kaj aliloke. Inter la miriadoj da faktoj pri nia mondo, nur manpleno estas relevant por iu difinita tasko.
En mia unu eldono:
relevant rilata, koncerna
La angla Wikipedia havas bonan artikolon tiuteman:
Relevance is a term used to describe how pertinent, connected, or applicable something is to a given matter. A thing is relevant if it serves as a means to a given purpose. Imagine a patient suffering a well-defined disease such as scurvy caused by lack of vitamin C. The relevant medical treatment for him would be doses of tablets containing vitamin C (ascorbic acid). Other drugs, such as vitamin B, are non-relevant. Given this example, we can generalize and have the following
Definition: Something (A) is relevant to a task (T) if it increases the likelihood of accomplishing the goal (G), which is implied by T. (Hjørland & Sejer Christensen,2002).
A thing might be relevant, a document or a piece of information may be relevant. The basic understanding of relevance does not depend on whether we speak of "things" or "information"…

En pragmatiko, ŝlosila ideo estas la teorio de Relevance proponita de mia kolego Deirdre Wilson kaj ŝia kunaŭtoro Dan Sperber. Interalie ĝi proponas
the "Principle of Relevance": namely, the position that any utterance addressed to someone automatically conveys the presumption of its own relevance.

Faklingve, en la franca oni diras pertinent, en la germana relevant.
En la angla, relevant, relevance estas ne nur fakaj sed ĉiutagaj vortoj.
Por la dua eldono de la vortaro mi havas ĝis nun jenon, tute BonLingvisme:
relevant (tiu)rilata, koncerna, tiutema, pria

Sed mi estas certagrade tentata aldoni novan vorton, relevant/a, kiu havas en kukolo jam 555 trafojn.
kalkulas la bazan kotizon, se tiu ĉi kotizosistemo estus relevanta. ... tipo (t.e. krompagoj aux rabatoj), kiuj estas relevantaj en tiu cxi kotizosistemo. ...

Mi petas vin sendi la relevantajn pecojn de fontokodo al mi; mi sxatus vidi (kaj eble kritiki) la manieron ke vi faris ... [tiel!]

Se ni alprenus tiun terminon, ne estas klare ĉu ĝi estas nova senco de re/lev/i aŭ nova radiko relevant/. Ĉu entute ni bezonas ĝin? Eble prefere ni devus popularigi kaj fakuzigi pri/a, pri/eco.

4 comments:

  1. Bonlingvismi preferindus cxi-kaze, jam pro la gxena misanalizeblo de "relevanta", kvankam miskomprenoj maloftus. (Kp., el http://tekstaro.com/, uzojn de la „normala” ’relevi’:

    "En tiu momento, fraŭlino de Prelongo eniris, tenante en mano sian vipeton, relevante la trenaĵon de sia rajdorobo"
    "... relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la ĉieloj")

    Mi pensas ke „relevant/relevance” kiel cxiutaga vorto estas diverse tradukenda, lauxkuntekste. Por ekzemploj vidu sube mian jam tradician plukon el mia Phillipson-traduko, ankaux cxi-foje ne kompletan. (Sed ankaux du ekzemplofrazojn por "irrelevant".)

    Kiam temas pri uzo filozofia, lingvistika, eble „relevanta” defendeblas. Aux cxu prefere „pertinenta”, konsidere al nia tradicio preni novismojn pli el la franca? Ja „pertinenta”, simile al „relevanta”, jam abunde gugleblas, kaj ecx bonaj auxtoroj klavas gxin, almenaux intercitile:

    „pri la kovrilo de l' satira novelo La Majstro kaj Martinelli: ornamas ĝin al-tema, temotrafa ("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini" (Camacho)

    amike
    István Ertl

    academics in relevant fields
    spertuloj pri rilataj fakoj

    experts are able to function in the relevant languages in international affairs
    fakuloj estu kapablaj funkcii per fremdaj lingvoj en internaciaj aferoj

    ensuring that scientific findings are communicated in relevant local languages
    zorgi ke oni informu pri la sciencaj rezultoj en la loke uzataj lingvoj

    The apostles were understood as speaking all the relevant languages of the middle East and North Africa
    la apostolojn oni komprenis, parolantajn en cxiuj signifaj lingvoj de Mez-Oriento kaj Nord-Afriko:

    Being European involves internal and external identification, and particular features may or may not be salient or relevant at any given point
    Esti euxropano implicas internan kaj eksteran identigxon, kaj iuj el la koncernaj ecoj kiam ajn povas montrigxi frape gravaj aux trafe koncernaj – aux gxuste male

    Here it is merely relevant to note that those who refer to English as the Latin of the modern world generally seem to ignore the differences between Latin in history and English at present
    Cxi-loke suficxu noti ke homoj parolantaj pri la angla kiel la latina de la nuntempo plej ofte sxajne ne konas la diferencojn inter la latina de l’ iamo kaj la angla de la nuno.

    the assumed universal relevance of the native speaker as a teacher of English
    la supozate universala tauxgeco de denaskaj parolantoj kiel instruantoj de la angla

    Among the most relevant sociolinguistic facts are that
    Inter la socilingvistike plej atentindaj faktoj ni menciu ke

    Clear analysis is muddied by the contemporary irrelevance of the notion of ‘one language, one nation, one state’.
    La analizon malklarigas la nuntempa signifoperdo de la ideo “unu lingvo, unu nacio, unu sxtato”.

    In our largely secularized modern world, it might appear passé or irrelevant to make so much of Biblical texts.
    En nia moderna mondo plejparte jam sekulara, cxi tia gravigo de bibliaj tekstoj povas sxajni eksmoda aux maltrafa.

    ReplyDelete
  2. Ankaŭ por la faka uzo mi malrekomendus enkondukon de nova radiko. Laŭ mi povas sufiĉi "koncerna" kaj "koncerneco".

    ReplyDelete
  3. Mi de jaroj uzadas _pria_ kaj _prieco_ en tiuj kuntekstoj, kie la vorto/j funkcias. La solvoj de Istvan en la chi-supraj ekzemploj shajnas ankau trafaj.

    Mi estas kontrau la uzo de relevant/.

    Amike

    Probal

    ReplyDelete
  4. "Leginte ilin mi ne intencas esei nun pri Baghy. Interesiĝantoj turnu sin al priaj studoj."

    Mi hazarde ĵus legis tion en recenzo fare de Jorge Camacho (http://esperanto.net/literaturo/roman/libr/baghyrec.html), kaj tio memorigis min pri ĉi tiu diskuto. Sonas ĝuste kiel "relevant".

    ReplyDelete