Monday 6 July 2009

sardelo, anĉovo


En la Universala Vortaro de la Fundamento oni legas
sardel' sardine | sardel | Sardelle | сардель, анчоусъ | sardela.

Tiun anglan vorton sardel mi ne konas; la granda OED konas ĝin nur kiel gemon. Malgraŭ la franca traduko sardine, evidente ne temas pri la angla sardine, ĉar por tiu nocio Z uzis alian sed similan vorton, la neFundamentan sardin/o.
Supozeble la germana traduko Sardelle estas ĝusta. Mia germana-angla vortaro difinas Sardelle kiel “anchovy”.
Laŭ PV sardel/o estas sardino konservita en oleo. Tamen laŭ PIV ĝi estas peklita engraŭlo konservita hermetike. Engraŭl/o (Engraulis) estas genro de fiŝetoj kiujn “oni vendas … spicitajn kaj metitajn en ladajn skatolojn, sub la nomo anĉovo, aŭ peklitajn sub la nomo sardelo” (PIV).
Laŭ PIV, siavice, sardin/o estas sinonimo aŭ preskaŭsinonimo de pilĉard/o. Tiu lasta estas fiŝo Sardina pilchardus, “kiun oni metas en oleon kaj konservas en ladaj skatoloj sub la nomo sardino” (PIV). Kiel montras mia bildo, almenaŭ en Britujo oni metas ĝin ne nur en oleon sed ankaŭ en tomatosaŭcon.
La koncerna fiŝo estas manĝata kiam ĝi estas juna kiel sardin/o (angle: sardine) kaj kiam ĝi estas ne tiel juna kiel pilĉard/o (angle: pilchard).
La pluraj fiŝoj de la genro Engraulis estas manĝataj kiel anĉov/o (angle: anchovy) aŭ kiel sardel/o (angle: ???). Mi ankoraŭ ne komprenas la diferencon inter la du, nek scias redoni sardel/o (se ne kiel anchovy).
Por konfuzi ankoraŭ la bildon, en Wikipedia mi legas
Canned "sardines" (or pilchards) seen in supermarkets may actually be sprats or round herrings.
A third economically important fish … is the European sprat (Sprattus sprattus). ... It is often flavoured and put in cans labeled as anchovy, which is incorrect from a zoological point of view, but fairly accurate in terms of usage. This pickled "anchovy" is a main ingredient of the Swedish traditional dish Janssons frestelse.

Do ankaŭ sprot/o (angle: sprat) povas esti “anchovy”.

Verŝajne temas pri pluraj malsamaj specioj de fiŝoj (Engraulis, Sardina, Clupea), kiuj nomiĝas anchovies kiam tute malgrandaj, sardines kiam meze malgrandaj, kaj pilchards kiam ne plu tiel malgrandaj. En Esperanto kredeble tio estus respektive anĉov/oj, sardin/oj, pilĉard/oj.
En la unua eldono de la vortaro mi redonis sardel/o kiel (pickled) sardine — manĝaĵon kiun mi tamen ne konas kaj kiu eble ne ekzistas. Kion mi faru nun?

3 comments:

  1. La genro "engraulis" estas konata en Hispanujo laŭ du nomoj: en la sudo, "boquerón", kiu ŝajne kundividas etimologion kun "bocarte", uzata en sudamericaj landoj.

    En la nordo "anchoa", kiun mi kredas eŭsk-devena vorto.

    Temas pri sama fiŝo. En la praktiko, oni uzas la unuan por freŝa aŭ vinagre peklita fiŝo. Kaj la dua por longdaŭraj sal-peklitaj konservaĵoj.

    "Sardina" (sardino) estas tute alia fiŝo, eble parenca al "anchoa-boquerón"; ne senkiale oni nomas ambaŭ manĝaĵojn "blua fiŝaĵo".

    Pri "sardel" mi ne scias, nek konas hispan-lingvan ekvivalenton kiu eventuale povus orientigi vin.

    ReplyDelete
  2. Versxajne mi povas kontribui nur fisxe kaj muse...

    Nu, se konsideri ke "sardelo" = szardella (HU), kio tute ne certas...

    Laux malnova (cx. 1900) hungara enciklopedio, "szardella" estas sardino kiam salumita sed ne metita en konservskatolon...

    Laux iu oficiala EU-teksto, szardella = Engraulis encrasicolus, kaj siavice tio egalas ancxovon...

    amike
    Istvan Ertl, tro malofta fisxmangxanto

    ReplyDelete
  3. @Manuel: 'anchoa' estas neniel vaska. La vaskoj uzas ecx hispandevenajn vortojn. Finfine 'anchoa' estas greka (aphye)

    ReplyDelete