Wednesday 15 July 2009

spont(an(e))/a

Paralele kun la oficiala spontane/a (3a OA) estas uzataj ankaŭ la malpli longaj formoj spontan/a kaj spont/a.


En la unua eldono de mia vortaro aperas
spont(an)/a, spontane/a spontaneous

sed en la inversa direkto nur
spontaneous spontana

Pro du kialoj mi nun volas ŝanĝi tion:
Unue, nun eblas per la TTT rapide ricevi impreson pri la relativa ofteco de la diversaj konkurantaj formoj.
En la Tekstaro (vidu la bildon), spontane/ ricevas 20 trafojn, spontan/ 22 kaj spont/ nul.
En kukolo, spontane/ ricevas 37 900 trafojn (= 85%), spontan/ 5600 (13%), kaj spont/ 926 (2%).
El tio, mi konkludas ke la plej mallonga formo, spont/a, estas preskaŭ neuzata. Mi forstrekas ĝin.
Due, mi opinias ke, se konkuras oficiala (= Fundamenta aŭ oficialigita) formo kun neoficiala, pro lingva disciplino oni preferu la oficialan se ne ekzistas fortaj kontraŭargumentoj. Do mi rekomendos prefere la oficialan spontane/, kiu cetere estas ankaŭ la plej uzata.
En la nova eldono tekstos
spontan/a, spontane/a spontaneous

spontaneous spontanea

***
Nun okazos paŭzo en mia blogado. (Interalie, mi vizitos la Universalan Kongreson en Bjalistoko.) Venonta afiŝo: la 10an de aŭgusto.

8 comments:

  1. Kiel vi trovis, ke spontane/ estas pli ofta ol spontan/? Miaj provoj per Guglo donas precize la malan rezulton.

    ReplyDelete
  2. Spontane, mi mem cxiam uzas "spontane".
    Cetere, nekukola, do simple gugla sercxo donas por "spontanea kaj" proks. 3700 trafojn, sed por "spontana kaj" proks. 82.700 trafojn...
    Do, cxu vere "spontanea" tiom oftas?
    Aliflanke, "sponta" ne estas tute malaperinta, ekz. "diplo" uzas gxim (almenaux uzas "sponte").

    amike
    Spontvan Ertl

    ReplyDelete
  3. Mi uzemas spontane/, ne spontan/. Mi ne memoras ĉu mi iam vidis spont/.

    ReplyDelete
  4. Mi cxiam preferis "sponta". (Cxar tiel alloge kurta! Gxuste kiel sponto estas "kurta" ekemo/eksento.) ;-)

    ReplyDelete
  5. Efektive la radikoj "spont'" kaj "spontan'" estas (nun) rigardeblaj kiel "formoj novaj" al la simila oficiala radiko "spontane'". Lau la 8-a alineo de la Antauparolo al la Fundamento nur la prilingve autoritata institucio (do nun la Akademio de Esperanto) povas proponi "formon novan" (kontraste al "nova vorto" por ideo ankorau ne esprimebla per simpla Fundamenta/oficiala vorto [ekz. "tajdo"], kiun povas proponi kaj ekuzi chiuj [vidu la 7-an alineon de la Antauparolo]). Ekzemplo de tia aprobo estas "konvers'", formo nova al la oficiala radiko "konversaci'": Lau Aktoj I (kaj konfirmo en Aktoj II) la (cetere ne-oficiala) radiko "konvers'" estas tolerata de la Akademio. Do: Se la Akademio deklarus ian aprobon (almenau toleron) au ech oficialigus "spont'" au "spontan'", tiam oni povus uzi ghin resp. ilin sen malobeo al la 8-a alineo de la Antauparolo.

    ReplyDelete
  6. @Andreas Kueck:

    La Akademio klopodas aŭtoritati, sed finfine la uzantoj de la lingvo Esperanto decidas kiujn vortojn ili volas uzi. Mi tute sen komunikproblemoj kaj kulposento al la Akademio multfoje uzis la vorton ”sponta”.

    ReplyDelete
  7. Al musubana:

    Lau mi oni (t. e. unuarange lernsistemoj kaj instruistoj) donu al lernantoj almenau la shancon ekscii, kio estas "vorto Fundamenta/oficiala", kio estas vorto uzebla lau Regulo 15, kio estas "nova vorto" kaj kio estas "formo nova". Tiam la esperanto-parolantoj povos konscie mem decidi, kiom ili volas obei au malobei al la respektivaj instrukcioj donitaj en la Antauparolo al la Fundamento.

    ReplyDelete