Friday 3 July 2009

weighting

Ankoraŭ unu neuzata vorto el PIV: pond/i.
pond/i (tr) (mat., stat.) Modifi la gravon aŭ influon de valoroj en la formado de meznombroj aŭ indicoj: ~ita meznombro; ~itaj indicoj de senlaboreco.

Tio estas en la angla to weight. Ni diras weighted average, weighted indices.

Por pondi kukolo liveras 1500 trafojn, sed proksimume neniu el ili estas temrilata (relevant). Multaj estas latinaj (latine pondus = pezo). Aliaj estas rekte eraraj:
La kukolino kutimas serĉi nestojn de birdetoj por tie pondi siajn ovojn.
Sed en Esperanto ovon oni demetas, aŭ eventuale ellasas aŭ ovumas. (France, tio estas pondre. Kiam mi lernis la francan, la instruisto atentigis, ke se ni forgesas la supersignon en répondre (respondi), la rezulto signifas “demeti ankoraŭ unu ovon”.)
En matematiko kaj statistiko tamen necesas termino por la aludita nocio weighting. Kiel implicas la angla vorto, temas pri plipezigo de iuj valoroj, malplipezigo de aliaj. Kiam mi faris opinisondon pri la prononco de diversaj anglaj vortoj, venis multe pli da respondoj de maljunuloj ol de junuloj. Por ricevi veran bildon I had to weight the figures appropriately, donante pli da pezo al la junaj, malpli al la maljunaj.
Ĉu ni bezonas pondi? Aŭ ĉu sufiĉas simple modifi (la pezojn de)? Germane oni diras gewogen, kvazaŭ “favorita”. Do ĉu eble favori? Oni povus prifavori (favorigi) siajn rezultojn, donante jen pli da favoro, jen malpli.

8 comments:

  1. "Pondi" mi mem konas kaj uzas. Mi kredas ke gxi estis uzata ankaux en eldonajxoj de Hungara E-Asocio en la 80-aj. Mi trovas gxin en mia traduko el Phillipson, jene:
    "Apendico 3 listigas la 27 membrosxtatojn kaj eblajn membrosxtatojn, kun iliaj nombroj de logxantaro kaj de lokoj en la Euxropa Parlamento laux la Nica Deklaro pri la Plilargxigo de la Euxropa Unio, plus la ponditajn vocxojn en la Konsilio de Ministroj. La pondado spegulas la relativan potencon de la vocxoj de diversaj membrosxtatoj, kaj gxi gravas pro la kreskanta nombro de temoj pri kiuj eblas decidi per plimulta vocxdono anstataux unuanime."
    Laux mi estas pli-malpli normale ke tia, relative faka vorto estas malpli uzata, aux erare uzata, sed tio ne estas motivo rezigni pri gxi.
    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  2. per komenca serĉo de la esprimo "pezita mezumo" en interreto, oni trovas kelkajn uzojn kaj diskutojn pri la temo.

    ReplyDelete
  3. Devus esti, se entute, "pesita mezumo", ne "pezita mezumo". Sed "pesi" ne havas la deziratan sencon "modifi la gravon ktp".

    Christer Kiselman skribas en "La matematiko kaj statistiko en Plena Ilustrita Vortaro",
    http://www.math.uu.se/~Kiselman/matstat.pdf

    mez/o [...] mezumo Meznombro: pondita mezumo.
    [Mi lernis la transitivan verbon pondi en PIVS kun la senco ‘modifi la gravon’, au pli image, ‘provizi per peziloj’. Mi cerbumas pri "pezilizita meznombro", au, pli mallonge, "pezila meznombro" por eviti novvorton.]

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  4. kiel vi mem notas "pesita" sence ne taŭgas. "pezita" ne tute enordas gramatike, sed ĝi kontraŭe sugestas la ĝustan sencon "provizita per (plia) pezo". ŝajnas ke kelkaj "pezumi" en la reto celas ankaŭ tiun sencon. do "pezumita" estus eble pli akceptebla...

    ReplyDelete
  5. Jxeromo, mi ne kaptas kiel "pezi" povus esti transitiva. Mi komprenas la provon elturnigxi per "um", sed en la reto mi trovas provojn uzi "pezumo" en la senco "premsongxo"; "pezume" kiel "kun peza animo"; "pezumi ion" kiel "surmeti pezon sur ion" - kiom da umoj, tiom da sencprovoj...

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  6. vi pravas. oni povas imagi solvojn, sed nuntempe ne ekzistas ĝenerale akceptata solvo krom "pondi".

    ReplyDelete
  7. En la portugala, hispana kaj itala “média/media pond’erada/pond’erata” estas bone konataj en statistika lingvo, kaj la esperanta pond/ povus bone efiki samcele.

    ReplyDelete