Monday 21 September 2009

antilopo kaj cikonio


Besto bone konata en anglalingvujo sed mankanta en PIV estas la speco de antilopo, kiun ni nomas impala. Ĝia scienca nomo estas Aepyceros melampus, sed mi ne hezitas esperantigi ĝin kiel impal/o. La nomo ŝajnas esti tute internacia; tiel titoliĝas la koncerna artikoleto en Vikipedio; kaj ĝi atingas 154 trafojn en kukolo. Cherpillod registris ĝin en sia NePIVaj Vortoj.
Se ni agnoskas ĝin kiel E-radikon, impal/ estas unu el la malmultaj E-radikoj — ebla la sola — kun etimologio zulua.
Parenteze, mi trovis unu ĝis nun nekonatan rektan eraron en PIV2. Sub ibis/o oni legas (dufoje) pri “sakra” ibiso. Mirigite, ke ibisoj povas blasfemi, kaj alternative supozante ke ĉiuj ibisoj senescepte havas sakran oston, mi demandis al Michel Duc Goninaz. Jes, tio estas eraro anstataŭ sankta, aŭ — se vi estas neologismema — eventuale sakrala, ibiso.

2 comments:

  1. sola, krom "zulu/" mem? kaj "svazi/"? kaj kiel esp-igi la anglajn "mamba" kaj "nagana"?

    ReplyDelete
  2. Vi pravas. "Svazi/" estas la zulua formo de la tiulingva "svati-", do ja zuluetimologia. La serpenta senco de "mamb/o" ne estas en PIV, sed troviĝas jam en mia unua eldono. Mi nomus _nagana_ "besta tripanosomozo".

    ReplyDelete