Wednesday 2 September 2009

stereo

En la moderna ĉiutaga angla lingvo, la vorto stereo havas du ĉefajn signifojn. Ambaŭ rilatas al stereofonio, “tekniko de reproduktado de registritaj aŭ dissenditaj sonoj, kiu donas la impreson de aŭda reliefo”. La unua estas supozeble mallongigo de stereo system:
a stereo with two good speakers

I like listening to music on my car stereo

a personal stereo (= Walkman, iPod etc)

La dua estas mallongigo de stereophonic, stereophony:
a stereo record

listening in stereo

Por ambaŭ sencoj mi ne vidas kialon ne rekoni la esperantigon stere/o:
stereo kun du bonaj laŭtparoliloj

mi ŝatas aŭskulti muzikon per la stereo de mia aŭto

persona stereo

stereo-disko

aŭskulti en stereo, aŭskulti steree

PIV2 donas al ni nur prefikson stereo/ (~kemio, ~mikroskopo) kaj la radikon sterefoni/. Ŝajnas al mi dezirinde rekoni ankaŭ ordinaran vorton stere/o, kiel mallongigon de sterefonia ekipaĵo aŭ de stereofonio.
Eventuala malavantaĝo de tiu solvo estus, ke ni havus radikon stere/ apud prefikso stereo/. Sed similaĵon ni toleras ĉe aŭt(o)/ kaj fot(o)/.
La proponoj de Benson (stereofoniilo, stereoilo) estas plumpaj kaj preskaŭ neuzataj.

5 comments:

  1. Laŭ mi oni forgesu pri la proponita senco "stereofonia sonaparato". Ĝi estas plene malaktuala, ĉar hodiaŭ preskaŭ ĉiu sonaparato estas stereofonia. Ĉu vi renkontis sonaparaton, kiu ne estas stereofonia? Mi jes, antaŭ ĉirkaŭ 30 jaroj: ĝi funkciis sen elektro, oni turnadis manilon ĉe la flanko, la disko turniĝis 78 fojojn minute, kaj oni uzis rozdornon kiel nadlon. Konsidere tion, la sono estis surprize aŭskultebla. "We're gonna rock around the clock tonight ..."

    Eble estus utile havi malpli longan vorton por "sonaparato", sed tiu vorto ne estu atavismo el la 1950-aj jaroj, laŭ mi, eĉ se la angla uzas tian vorton.

    ReplyDelete
  2. se mallongigi "stereofonio" al "stereo", kion fari pri "kakofonio"?

    amoke
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  3. Fakte, mi konsentas kun Anonymous: mi ne certas ke ni bezonas la vorton "stereo" entute, krom eble tekstoj pri antaux 30 jaroj...

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  4. Vi pravas. Por "stereo" mi do metos: son-aparato, -sistemo; stereofonio

    ReplyDelete