Friday 18 September 2009

Kion studas inĝenieroj?


En la angla, engineers estas fakuloj pri engineering. En Esperanto, pri kiu fako okupiĝas inĝenieroj?
En la unua eldono mi havis
engineering inĝenier-arto, (-)tekniko

Eventuale sufiĉas tiaj kunmetaĵoj (ankaŭ eble teĥniksciencoj, kp ruse технические науки, aŭ inĝenierscienco, kp germane Ingenieurwissenschaft). Tamen...
PIV2 liveras al ni la oportunan vorton inĝenierio, ‘scienco k fako de [inĝeniero]’. Ĉu ni povas akcepti tiun vorton?
Mi tute ne estas fano de la ideo, ke Esperanto havas sufikson -i/o per kiu oni kreas la nomon de scienco el la nomo de ĝia praktikanto. Mi preferas trakti ekz-e geograf/o, geografi/o kiel paron da apartaj radikoj kun komuna etimologio: mi ne derivas geografio el geograf/o plus Esperanta sufikso.
Komence, do, mi tre hezitis pri inĝenierio: mi ne volas devi derivi ĝin el inĝenier/o plus tiu kvazaŭsufikso, kiel montrite en PIV2.
Bonŝance, tamen, montriĝas ke en la franca oni diras ingénierie, en la itala ingegneria, en la pola inżynieria. Do evidente Esperanto pruntis tiun formon rekte el tiuj lingvoj. Mi povas ĝin alpreni kun bona konscienco.
engineering inĝenierio

8 comments:

  1. en la hispana lingvo, same kiel en la franca
    ingxeniero = ingeniero
    scienco, arto = ingeniería

    ReplyDelete
  2. mi mem ingxeniero... fojfoje uzas INGXENIERADO

    ReplyDelete
  3. Mi ĉiam uzis ĝis nun "inĝenierado".

    ReplyDelete
  4. Pokrovskij iam favoris la finaĵon -ado por fakoj: se mi ĝuste memoras, iam li havis la kapvorton "grafikado" en sia Komputika Leksikono. Intertempe li ŝanĝis tion al "grafiko" (pli bone laŭ mi), sed la verko mem renomiĝis al "Komputada Leksikono"!

    "Inĝenierio" estas bona, laŭ mi. Normala uzanto de la lingvo (se ekzistas tiaj) ne devas cerbumi, ĉu la antaŭlasta litero estas sufikso aŭ parto de la radiko. Ĝenerale estas pli facile konsideri ĝin kiel parton de la radiko. Mi ne konas ekzemplon, kiu kvazaŭ devigus onin rigardi ĝin kiel sufikson, kiel ekzemple "fiulio", sed tiu vorto ekzistus por nomi la fakon de fiuloj. (Malbona ekzemplo, ĉar oni pli verŝajne komprenus ĝin kiel la landon de fiuloj ...)

    ReplyDelete
  5. @Anonymous: ekzemple, la neekzistantaj *tajlorio, *sekretariio, *profesorio, *impresariio...

    ReplyDelete
  6. La neekzistanta "tajlorio" estus malpli problema, mi pensas, ol "fiulio": se ĝi ekzistus, oni povus registri apartan radikon tajlori' apud tajlor', kaj la situacio estus sama kiel ĉe inĝenieri' kaj inĝenier'. Tamen, se oni registrus apartan radikon fiuli', tio ne sidus en la vortaro apud iu radiko fiul', kaj oni devus malagnoski gramatikan rilaton kun fi- kaj ul-; la analizo estus tre malkontentiga.

    Estis simila problemo en ReVo: oni ne volis agnoski, ke "kilo-" estas prefikso. Do metr'o kaj kilometr'o estas apartaj radikoj, ekzemple. Sed kion fari pri "kilobitoko"? Ĉu aparta radiko "kilobitok'o", kvankam "bit'ok'o" mem estas kunmetaĵo?

    ReplyDelete
  7. Laŭ mi "inĝenierio" estas malkonsilinda vorto sendepende de tio, ĉu oni konsideras ĝin kunmetita aŭ ne.

    Pri la malkonsilindeco de la ne-oficiala sufikso "i" vi jam ŝajnas konsenti kun mia starpunkto, do mi ne detaligos la argumentojn por tio. Anstataŭe, mi volas atentigi vin pri tio, ke eĉ se vi konsideras "inĝenieri/" kiel apartan radikon (transpreneblan supozeble laŭ la 15-a regulo), vi tamen per ĝia listigo subtenas la ne-oficialan sufikson "i" (ĉar vi tiam akceptas pli grandan kvanton de paroj de la formo "Xo"/"Xio", kio igas pli verŝajne ke iu lingvo-uzanto mem deduktos el tiuj paroj ke devas esti tia sufikso "i").

    La radiko "inĝenieri/" estas tute ne-utila en tia Esperanto, kiu iom uzas la vortfarajn eblojn kiujn Zamenhof donis al la lingvo, ĉar ja "inĝenierarto" kaj "inĝenierado" jam tute bone kovras la signifon. Do laŭ mi ĝia disvastigo (al kiu ĉiu mencio en vortaro ja kontribuas) ankaŭ subtenus la malpli-uzadon de la vortfaraj ebloj de Esperanto, kio estus io tre bedaŭrinda.

    ReplyDelete
  8. Mi tute konsentas kun Marcos.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete