Friday 4 September 2009

Majstro nemajstra

Unu grava gramatika diferenco inter la angla kaj Esperanto estas tio, ke en la angla oni amase kreas kunmetaĵojn (kombinojn) el substantivoj, kiujn oni tamen skribas kiel apartajn vortojn. Tiel ekzemple oni havas newspaper article (artikolo en gazeto, gazetartikolo), library book (libro el biblioteko, biblioteklibro), application form (aliĝilo, laŭelemente ‘sinpropono formularo’), football team (futbalteamo).
Tio ne ekzistas en Esperanto. Estus erare skribi *biblioteko libro, *gazeto artikolo, *aliĝo formularo, *futbalo teamo. En Esperanto tio devas esti aŭ unu vorto (gazetartikolo), aŭ A-vorto plus O-vorto (gazeta artikolo), aŭ prepoziciaĵo (artikolo el gazeto).
Oni povas foje skribi la unuvortan kunmetaĵon per streketo: Esperanto-asocio. Tamen la esprimo *Esperanto asocio estus erara. Ĉi tiu blogo nomiĝas vortaro-blogo, ne *vortaro blogo.

Ekzistas escepto ĉe “nominacio”: la monato septembro, la urbo Londono, la rivero Tamizo, mia frato Tomaso. Tie povas esti du substantivoj sen eksplicita ligilo.

Hieraŭ anonima komentanto de mia blogo atentigis pri Reta Terminaro — bone, ĉar mi ne konis ĝin. En ties ĉefpaĝo troviĝas ligilo al la plurlingva vortaro Majstro, kiun mi ankaŭ ne konis.
La supera titolo ĉe la ĉefpaĝo de Majstro tekstas Majstro Aplikaĵoj. Tiu vortkonstruo estas erara. Alklakinte la butonon “esperanto”, vi legas Majstro Tradukvortaro. Same tiu vortkonstruo estas erara.
La retpaĝaro mem ŝajnas esti bona kaj utila. Kiel bedaŭrinde, ke ĝi prezentas sin misgramatike!

5 comments:

  1. Kutime tiaj eraroj malaperus, se oni simple postmetus la nominacion ("Tradukvortaro Majstro" k.c.).

    Nuntempe ni havas PMEG (7.1.1 ĉi-teme), sed dum longaj jardekoj E-istoj devis inferenci grandan parton de la E-a gramatiko surbaze de siaj hazardaj scioj pri aliaj lingvoj, iafoje nur sia propra. Malnovaj kutimoj ŝajne emas persisti.

    Ken

    ReplyDelete
  2. iam mi provis la interetan demandilon de la akademio pri la subproblemo de propraj nomoj, citante el la sama numero de "monato" ekzemplojn jen de "preĝejo sankta ajnulo" jen de "jiangxi provinco". mi ricevis respondon, ke "ne estas problemo". do...

    ReplyDelete
  3. Ĵeromo: William Auld iom triumfe (notoj je la tria eldono de La Infana Raso) atribuis al Reto Rossetti la rimarkon, ke la gramatiko de la Fundamento "malpermesas nenion"... :)

    ReplyDelete
  4. Pri tiu ĉi kritikon mi povus kontraŭargumenti, ke la nomo de mia entrepreno estas propra nomo, kiu do ne necese devas obei la regulojn de iu ajn lingvo. Kaj “Majstroaplikaĵoj” miaopinie ne estus tre taŭga entreprena nomo. Tamen, mi mem ĉiam estis iomete nekontenta pri la fakto, ke la nomo estas erara, se oni interpretas ĝin kiel esperantan vorton. Mi devas konfesi, ke la kritiko ne estas tute senbaza, do mi ĵus ŝanĝis la ortografion de la nomo al “Majstro-Aplikaĵoj”.

    ReplyDelete
  5. Aj, mi evidente estus devinta skribi “pri tiu ĉi kritiko” anstataŭ “pri tiu ĉi kritikon” en mia antaŭa mesaĝo. Mi timas, ke mia esperanta gramatiko estas iomete rusta.

    ReplyDelete