Wednesday 30 September 2009

nePIVaj vortoj (ii)

darbuk/o speco de araba tamburo | darbuka, tableh, goblet drum (Wennergren RkP)
dimsam/o ĉinaj malpezaj manĝometoj | dim sum (ĉi tiu blogo, 09-01-02)
disfagi/o perturbo de glutado | dysphagia (jen, Cherpillod)
disfazi/o perturbo de parolkapablo | dysphasia (jen, Cherpillod)
distrofi/o perturbo de la kreskado | dystrophy (Krause, Cherpillod)
domestik/i domigi, alhejmigi (beston) | domesticate (Krause; komentoj de ĉi tiu blogo, 09-02-08)
dongl/o USB-ŝtopilo diverscela | dongle (ĉi tiu blogo, 09-02-21)
ekinace/o usona floro, Echinacea spp., uzata medikamente | echinacea (Vik.)
eland/o speco de antilopo, Taurotragus spp. | eland (1-a eld., Cherpillod, Vik.)
elastan/o sinteza fibraĵo, tre elasta | elastane, Spandex, Lycra™ (Vik.)
eŝeriki/o bakterio, Escherichia coli | E. coli (mia propra propono)
etolog/o fakulo pri etologioz | ethologist (Vik ktp)

5 comments:

  1. domestiki: "hejmigi" aŭ "malsovaĝigi" en PIV2002.

    donglo: USB eble estas efemera. Prefere oni uzu apartan vorton depende de la celo. Ĝenerale la celo estas la ĉefa afero.

    eŝerikio: "kojlobacilo" en PIV2002.

    etologo: Pro la manko de tiu vorto en PIV2002 mi uzis "etologiisto" en teksto, kiun mi nun redaktas. Mi ne aŭdacis simple inventi vorton. Tamen, eble mi ŝanĝu ...

    ReplyDelete
  2. Bv legi la pli fruajn komentojn (referencitajn ĉi-supre) antaŭ ol afiŝi nun.
    Kaj ne afiŝu anonime!
    Tamen, dankon pro la atentigo pri kojlobacilo.

    ReplyDelete
  3. Hm, mi iom dubas pri elando ĉar ĝi ege similas al ĝermana vorto por "alko" (vidu ekz: la nederlanda "eland", la germana "elen" ktp).

    ReplyDelete
  4. En la germana: Elenantilope, alkantilopo.

    Wikipedia: The name "Eland" is derived from the Dutch word for moose. When Dutch settlers came to the Cape Province they named the largest wild ruminant herbivore they met with the name of the huge northern herbivore.
    In Dutch the animal is called "Eland antelope" to distinguish it from the Moose, which is found in the northern boreal forests.

    ReplyDelete
  5. "Donglo" povas interfaci trans pli konektejojn ol nur la USB. Ekzemple, eble donglo povas konekti la paralelan konektejon (tipe uzitaj de malnovaj printiloj).

    ReplyDelete