Tuesday 22 September 2009

a question of induction

Mi esperas, ke la legantoj povos helpi min pri kelkaj teknikaĵoj.

1. Ĉu iu komprenas la PIV2-an distingon inter induk/o kaj indukt/o, en la fizikaj senco(j)? (Mi ne.)
induk/o Kreado de ~denso aŭ de fluksdenso: eletrostatika ~o… magneta ~o… ~i Elektre aŭ magnete eksciti.
indukt3i …2 Produkti… magnetan kampon per kurento. ~o 2 Reciproka interagado de elektra k magneta kampoj… eletromova ~o… magnetomova….

Ŝajnas al mi, ke en la angla ambaŭ estas induction. Kial ni bezonas malsamajn vortojn por electrostatic induction kaj electromagnetic induction?
(Indukt/i estis oficialigita per la 3a OA. Induk/ estas neoficiala.)

2 En la usona angla, kiel oni diras interpelaci/i?
interpelaci8i (pp parlamentano) Publike demandi al ministro, por ricevi klarigojn pri agoj de la registaro.

En la brita angla, tio estas ask a parliamentary question (el kio subkategorio estas PMQs, prime minister’s questions).

3 comments:

  1. Pri “interpelacii” mi kredas ke la koncepto en tiu ĉi strikta senco ne ekzistas en la usonangla, pro tio ke mankas la ideo ĝenerale pri “ministro”. En la usona vortaro de Merriam-Webster troviĝas la vorto “interpellate” kun difino preskaŭ laŭvorte sama kiel tiu de PIV. Sed preskaŭ neniu usonano povus klarigi la signifon, kaj la plejmulto dirus “Mi neniam aŭdis tiun ĉi vorton.”

    En usono, tia pridemandado pri agoj de la registaro kutime okazas en la t.n. “press conference”, kiam la prezidento aŭ iu subulo sin prezentas antaŭ aro de gazetaraj raportistoj por publike respondi diversajn demandojn. Sed ne ekzistas aparta verbo por la demandado de la raportistoj. Eble oni dirus “They grilled the president” aŭ “They interrogated the president”, kaj simile, sed mankas faka verbo.

    Indas mencii ke ofte okazas tia “press conference” sen demandoj. Urbestro povas okazigi “press conference” nur por anonci ke la urbo elspezos milionon da dolaroj por krei novan parkon, ekzemple.

    Lee

    ReplyDelete
  2. Pri induko/indukto:

    Mi estas fakulo pri elektriko-magnetiko. En tia rolo, mi vidas ofte en lernolibroj la vorton "inducción" (hispana vorto) laŭ 2 sencoj (mi uzos provizore la esperantan "indukti"):

    1. Koincida kun la intuicia senco, do io kio provokas ian reagon: "negativa ŝargo induktas pozitivan ŝargon sur la surfacon de metaloj"; "bobena kurento induktas magnetizon en ingatan feromagneton".

    2. Ankaŭ iel koincida kun la intuicia senco, sed limigita al la fenomeno de la Faraday-indukto: "ŝanĝiĝanta magneta flukso induktas elektromotivan forton en ingantan cirkviton". Foje oni nomas tion "elektromagneta indukto".

    Kiel instruisto, mi klopozas rezervi la vorton "indukti" por la 2a senco, por ne kaŭzi konfuzon al lernantoj. Por la ceteraj okazoj, priskribitaj en la unua senco, mi klopodas elturniĝi per sinonimoj: "produkti..." "provoki..."

    Mi supozas ke en la angla same okazas. Sed en viaj ekzemploj pri la konflikto kun esperantaj vortoj mi ne vidas tian distingon, nur bataleton inter iama vorto "induki" kaj nova "indukti".

    Laŭ mi, esperanto eĥu naciajn lingvojn ĉi-rilate; do, unu sola vorto por ambaŭ sencoj (kun mia persona prefero paroli nur pri la faradaja fenomeno). Kaj tiu vorto estu "indukti", sendube.

    ReplyDelete
  3. Ankaŭ mi (inĝeniero pri elektroniko) tute akordas kun la opinio de Manuel pri la preferindeco de "indukt'i" kaj la nebezoneco de "induk'i", konfuziva en vortaro por ĝenerala uzanto.

    ReplyDelete