Thursday 24 September 2009

show biz

Al ni mankas taŭga vorto por show business, showbiz: tio estas la entertainment industry, la distrindustrio: ekzemple televido, kino, kaj muzikteatro (sed ne ĉiuj distraĵoj: ne vetado, ne sportoj, ne koncertoj de klasika muziko, ne opero).
Show estas spektaklo, plej ofte teatreca, sed ankaŭ povas esti radio- aŭ televid-programo. Lastatempe populariĝis reality shows, ekzemple The X Factor kaj Big Brother (ĉu realecspektakloj?).
La plej proksima traduko de show estas ja spektaklo, kvankam tiu vorto ne taŭgas por nevidebla show en la radio.
Ĉu taŭgas la esprimo spektaklindustrio?
Inter la diversaj specoj de spektaklo estas tiu, kiun angle ni nomas a musical (ekzemple Miss Saigon, Oklahoma!, South Pacific). Mi volis sekvi PIV2 per enmeto de
muzikal/o Speco de teatraĵo, uzanta muzikon k modernan koregrafion
— sed renkontis fortan kontraŭopinion el diversaj flankoj, ĉar laŭaserte sufiĉus diri muzikteatraĵo.

Cetere, la PIVaĵo koregraf/, koregrafi/ sidas malbone kun la angla choreographer, choreography: jen ankoraŭ unu ekzemplo de la tendenco de PIV neologismi paroĥe laŭ la franca (chorégraphe, chorégraphie), ignorante aliajn lingvojn (ne nur la anglan, sed ekzemple ankaŭ germane Choreograf, Choreografie, ruse хореограф, хореография, hispane coreógrafo, coreografía.
Por tiu lasta mi metis, eble tro konservative,
choreographer danckomponisto
choreography danc-arto, -aranĝo

10 comments:

  1. Tamen la franca "chorégraphe" estas etimologie pli gxusta, cxar la intera "o" de la angla kaj aliaj ne ekzistas en la greka fonto "χορεία". Cxu iu scias, kiel tiuj kunmetitaj vortoj aspektas en la greka? Vikipedio ne havas ilin.
    Pierre

    ReplyDelete
  2. χορογραφία !
    Kvankam en la klasika lingvo χορεία = danco, en la moderna lingvo tiu vorto alprenis la sencon ‘grupo’, kaj por ‘danco’ oni diras χορός.

    ReplyDelete
  3. eble distra industrio? entertainment industry?

    ReplyDelete
  4. La problemo kun ĉiuj ĉi esperantigoj estas ke ili estas multe pli pezaj ol la originaloj:
    realecspektakloj (-csp-kt-l-), muzikteatraĵo (z-kt-tr-), por ne mencii la orele terurajn spektaklindustrio kaj distrindustrio.

    Multe da teatraĵoj enhavas iom da muziko. Ni bezonas E-vorton por ’musical’, kaj mi tre ŝatas la facilŝveban ”muzikalo”.

    Por ”showbiz” mi proponas na ”distrio” (el ”distra industrio”).

    ReplyDelete
  5. Kvankam mi konsentas ke iuj el tiuj vortoj ne sonas aparte bele, oni povas disigi la partojn (ekzemple "muzika teatraĵo" ŝajnas sufiĉe simpla kaj klara al mi) aŭ enmeti apartigajn vokalojn por apartigi konsonantojn inter radikoj, se oni volas unuopan vorton.

    Pri la argumento, ke "Multe da teatraĵoj enhavas iom da muziko." - nu, jes, kaj oni povas argumenti tiel kontraŭ ĉiu ajn kunmetaĵo... Ekzemple, en multaj lokoj oni povas lerni, do ĉu ni bezonas specifan radikon kiel "skulo" anstataŭ uzi la samargumente tro ĝeneralan "lernejo"...? Ekzemple "teatraĵo" ne estas ia ajn aĵo en teatro (seĝo, bileto, necesejo, briko, ...) do ĉu la vorto "teatraĵo" ne taŭgas por spektaklo en teatro? La lingvo simple funkcias tiel - kunmetaĵoj sugestas signifojn, kun apliko de prudento kaj sperto; ili ne logike implicas signifon.

    Ŝajnas al mi sufiĉe klare, ke "muzika teatraĵo" ne estus ia ajn teatraĵo kiu hazarde havas iomete da muziko, simile kiel "lernejo" ne estas ia ajn hazarda ejo kie oni povus lerni, kaj kiel "teatraĵo" ne estas ia ajn hazarda aĵo rilata al teatro, ĉu ne? (Ja la angla havas la pli plenan esprimon "musical theater", de kie venas la mallongigo "musical", kaj estas evidente, ke "musical theater" aludas tiun specifan specon, kaj ne ĉian ajn teatraĵon kiu havas iom da muziko. http://en.wikipedia.org/wiki/Musical_theatre)

    "distrio" (el "distra industrio") estus tute nekomprenebla de mi sen klarigo.

    ReplyDelete
  6. Sufikso -al- ne estis tiel malbona ideo...

    ReplyDelete
  7. "Koregrafio" sonas kiel alia nomo por hangulo (vorto mankanta en NPIV)...

    amoke
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  8. Gxis nun mi ecx ne konsciis ke "muzikalo" estus iel ajn duba. Oni bezonas gxin same kiel oni bezonas ankaux "opero", "opereto", "rok-opero", "vodevilo", por distingi diversajn subspecojn de muzikaj teatrajxoj.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  9. Por "showbiz", krom "spektakla industrio", lauxkuntekste tauxgas ankaux "la mondo de spektakloj", "spektaklaro", "spektaklistaro". ("Spektaklisto" - aktiva ano de la "showbiz".)
    Sed se ni havus propran Esperantujon kun propraj spektaklistoj, versxajne tradiciigxus pli kompaktaj vortoj.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete