Thursday 17 September 2009

spreadsheet

En la komenco estis Visicalc. Poste estis Lotus 1-2-3. Kaj nun plej ofta estas Excel. Jen ekzemploj de komputilaj spreadsheets.

Antaŭ ol konsulti referencdokumentojn, mia unua penso por esperantigi tiun nocion estis kalkultabelo, ĉar ĝia esenco estas elektronika tabelo per kiu oni povas aŭtomate kalkuli valorojn per matematikaj formuloj.
Sed en PIV (jam de PIV1, antaŭ ol ekzistis spreadsheets) “kalkultabelo” estas difinita kiel sinonimo de baremo, do tabelo de antaŭpretaj kalkulaĵoj, angle ready reckoner. Por spreadsheet PIV donas tabelkalkulilo.
Mi estas nekontenta pri tiu solvo, ĉar ŝajnas al mi ke esence temas pri speco de tabelo (per kiu oni povas eventuale kalkuli), ne pri speco de kalkulilo (havanta la formon de tabelo).
La Vikipedia artikolo evidentigas hezitemon ĉe la aŭtoro. Kvankam ĝia titolo estas “Tabelkalkulilo”, tamen ĝia dua ĉapitreto portas la titolon “Principoj de kalkultabeloj”:
Kalkultabelo estas dudimensia aranĝo de ĉeloj, ofte numeritaj vertikale per dekumaj nombroj kaj horizontale per latinaj majuskloj (A, B, … Y, Z, AA, AB, AC, …). Ĉiu ĉelo povas preni valoron, kiu povas esti nombro, prezo, dato, teksto, bildo, ret-ligilo ktp
Grava eco de kalkultabeloj estas, ke ĉelo povas porti ankaŭ formulon, kies valoro dependas de aliaj ĉeloj
Male, la tria ĉapitreto titoliĝas “Eta historio de tabelkalkuliloj”.

En la nederlanda-E vortaro de De Smedt mi trovis
spreadsheet ĉelaro; kalkulfolio
—kio ŝajnas esti antaŭkomputila.

Ni ne bezonas sinonimon de baremo, kiu en ĉiu okazo estas nun malnovmodiĝinta afero. Mia unua ideo estis bona. Ni reprenu la kunmetaĵon kalkultabelo por esperantigi spreadsheet.

10 comments:

  1. Ŝajne "sterntabelo" de Pokrovskij iom uziĝas (278 kukolo-trafoj).

    ReplyDelete
  2. Eble ne vere estas hezitemo en la vikipedia artikolo: estas "tabelkalkulilo" por la programo kaj "kalkultabelo" por la dokumento/dosiero, ĉu ne?

    ReplyDelete
  3. Mi akordas pri "kalkultabelo", kaj uzis ĝin kiam mi blogis pri tio la 28an de marto ĉi-jare, okaze de la 30-jara datreveno de la unua (Visicalc):
    http://skribitaj-pensoj.blogspot.com/2009/03/kalkultabeloj-komputilaj-fari-30-jaraj.html

    ReplyDelete
  4. Meksike oni nomas tian helpilon KALKULFOLIO....

    ReplyDelete
  5. En "Gran diccionario Español-Esperanto" de Fernando de Diego:

    tabelkalkulilo
    kaj
    sterntabelo

    ReplyDelete
  6. Mi konsentas kun vi ke "kalkultabelo" estas preferinda. Ankaŭ la Esperantlingva traduko de OpenOffice (kiu ŝajne estas la sola programo plene tradukita al Esperanto per kiu eblas labori kun kalkultabeloj) uzas la terminon "kalkultabelo".

    Kiel anonimulo jam atentigis, la Vikipedia artikolo ne estis hezitema, sed uzis "kalkultabelo" por la dosiero kaj "tabelkalkulilo" por la programo. Tamen mi jam en Aprilo proponis sur la diskutpaĝo de la artikolo ke la programon oni nomu "kalkultabela programo", por ke estu pli klara rilato inter la du terminoj. Ĉar neniu kontraŭis al tiu propono, mi nun efektivigis tiun ŝanĝon. La titolo de la Vikipedia artikolo nun estas "kalkultabelo".

    Kiam oni esploras la Esperantan Vikipedion pri iuj terminaj demandoj, ĉiam indas ankaŭ rigardi la diskutpaĝon por vidi, ĉu jam estis iu diskuto pri la koncerna termino en la Vikipedio (kiu eventuale klarigas la termin-elekton en la artikolo), aŭ ĉu iu Vikipediisto jam proponis ŝanĝi la terminon (kiel en ĉi tiu kazo).

    ReplyDelete
  7. Ofte mi tradukas, ankaux hodiaux tradukis, Excel-tabelon. Cxe ni preskaux neniam gxi estas uzata por kalkuloj, gxi estas simple alia (el tradukista vidpunkto malpli komforta...) maniero prezenti tekston. Tial mi mem, lauxe al la propra spertaro, pli komforte fartus kun "sterntabelo".

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  8. Por mi "sterntabelo" sonas strange kaj ne klare, krom se mi pensas laŭvorte el la angla (kiu kreas malagrablan senton de stranga paŭsaĵo)... Ili ja ofte ne estas tre sternitaj, sed povas esti tre kompaktaj kun malmultaj ĉeloj aŭ kolumnoj...

    Tamen mi konsentas ke ili ne ĉiam temas pri kalkulado de nombroj. Ŝajnas ke la difinaj ecoj estas ke temas pri tabelo kiu ekzistas en virtuala formato, kaj oni vidas/redaktas ĝin per programo. Cerbumante, eble "datumtabelo" aŭ "virtuala tabelo" aŭ "programa tabelo" aŭ "komputila tabelo" aŭ "komputa tabelo" aŭ io simila?

    ReplyDelete
  9. cxelara tabelo?
    iom inspirita de la propono de De Smedt.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete