Monday 7 September 2009

subsidiary, subsidiarity

La ordinara signifo de la angla adjektivo subsidiary estas ‘akcesora, duaranga, sekundara’. All other issues are subsidiary to this one = Ĉiuj aliaj demandoj estas akcesoraj al ĉi tiu.
La ordinara signifo de la samforma substantivo estas ‘filio, filia kompanio’. One of our Japanese subsidiaries = unu el niaj japanaj filioj.
Al la angla adjektivo ordinare ne respondas abstrakta substantivo. Ni ordinare ne parolus pri “the subsidiarity of this issue”.
Tamen lastatempe pro Eŭropa Unio estas multe uzata la vorto subsidiarity, en specialigita senco. Temas pri la principo, ke multajn decidojn rajtas fari la membro-ŝtatoj, ne la Unio mem. Al tiu substantivo ordinare ne respondas adjektivo: ŝajnas al mi, ke ni ordinare ne dirus (tiusence) “this decision is a subsidiary one”.

Kiel traduki subsidiarity? Troviĝas artikolo en Vikipedio kun la titolo subsidiareco.
Pri tiu vorto okazis pasintjare diskuto en Ipernity. Paŭl Peeraerts atentigis, ke jam dek jaroj ĝi estas uzata:
Tiel nova la "neologismo" ne estas. Jam en la jarkolektoj de Monato de la fino de la pasinta jarcento (!) aperas la vorto "subsidiareco".

Okazis diskuto ankaŭ en la grupo La Bona Lingvo, kiel Renato Corsetti argumentis por “malcentr(ig)a decidpovo”. Mi opinias, ke ordinare sufiĉus malcentra decidado.
Tamen pro la uzateco de la ‘neologismo’ mi metas
subsidiarity malcentra decidado, subsidiareco

3 comments:

  1. "Malcentra decidado" sxajnas al mi respondi al "decentralisation", eventuale al "devolution", ne al "subsidiarity". "Malcentrigo" insistas pri forig(x)o el la centro sur la sama ebeno; "subsidiareco" celas decid-ebenojn malsamajn.

    Cxi lasta estas bone difinita (cito en la ipernity-diskuto) jene:
    - - -
    "Djémil Kessous en la libro "Universalismo" donas jenan klarigon pri la principo de subsidiareco:
    « Tiu principo, kiu datiĝas de l' mezepoko,
    specifas, ke iu supera ŝtupo, instanco, devas konsideri kaj solvi iujn problemojn nur laŭmezure kiel tiu, kiu estas ĵus suba, ne povas ilin solvi. »
    - - -
    Mi mem tradukis gxin en la libro de Phillipson per "subsidiareco". Cetere, Phillipson skribas:
    "la principo de subsidiareco, laux kiu decidoj estu farataj prefere loke ol centre, t.e. prefere en la membrosxtatoj ol en EU-institucioj. La danoj uzas pli agrablan terminon por subsidiareco, nærhedsprincippet, t.e. la principo de proksimeco."

    Jen do plia propono, placxunta ecx al Renato: "principo de proksimeco", aux ecx: "principo de proksimemo". Tiel, "proksimema decido" estus decido farita laux la spirito de subsidiareco/proksimemo. Restus la risko konfuzi gxin kun "proksimuma decido".

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. "principon de proksimeco" oni povas certagrade kompreni geografie, same kiel "malcentra decidado", sed konvencie ili povas taŭgi.

    imageblaj estas ankaŭ "hierarkia kompetento" "loka jurisdikcio" aŭ similaj...

    ReplyDelete