Thursday 10 September 2009

SUV

La usona SUV (sport utility vehicle) estas moderna speco de aŭto: simila al ‘bienaŭto’ (station wagon, estate car), sed kun la ĉasio de malpeza ŝarĝaŭto.
Kutime ĝi havas pelpotencon en ĉiuj kvar radoj, kio ebligas veturadon sur malebena tereno. Pro tio en Britujo oni uzas la nomon 4WD (four-wheel drive) aŭ 4×4 (four-by-four). Se oni uzas tiujn veturilojn en la urbo tiu kapablo estas nenecesa kaj energimalŝpara, kaj slange ni nomas ilin Chelsea tractors.
Alia nomo estas off-road vehicle (veturilo uzebla sur senvoja tereno).
En Esperanto ni havas la nomon ĵipo, sed ĵipo estas malgranda, kaj cetere markonomo. Ĉu oni povus nomi ankaŭ Land Rover ĵipo? Aŭ RAV4?
Laŭvorte oni povus traduki SUV kiel sportutilveturilo. Tamen pli konvena estus la esprimo sportaŭto. Aŭ ĉu tio pensigus pri vetkuraŭtoj?

13 comments:

  1. En la hispana oni uzas ankaŭ la esprimon "4x4", sed la plej ofta estas "todoterreno", do, "ĉiaterena aŭto". Ĉu tia esprimo estus komprenebla?

    "Sportaŭto" estas konfuza, ĉar tio, kion mi komprenas per "sportaŭto", estas tiuj potencegaj, malaltaj, multekostegaj, kun malmolaj damp-risortoj, areo-dinamikaj kaj kun seĝoj iom malkomfortaj (pro la altrudo de la alteco kaj aero-dinamikeco). Karakteriza modelo estus Ferrari Testarossa.

    ReplyDelete
  2. Mi emas diri (kaj aŭdis kelkajn aliajn diri) simple "aŭtego".

    ReplyDelete
  3. mi samopinias.. internacie SPORTAUXTO estas plej simila al ferrari ol al SUV....

    ele able eble UTILA estas plejbona radiko por esplori eblecojn....

    ankaux estas nomitag AWD = all wheel drive...

    ReplyDelete
  4. Mi ne scias, sed nepre oni rezervu la stultegan esprimon "4x4" por tiuj veturiloj, kiuj efektive havas 16 radojn.

    ReplyDelete
  5. Ne ĝenus min plivastigi la signifon de ĵipo por profiti de ekzistanta radiko. Ĉu simple ĵipego?

    ReplyDelete
  6. se "ĵipo", tiam "urba ĵipo" eble trafus: antaŭaj ĵipoj estis nur "ĉiaterenaj" kaj nek belaj nek oportunaj por ĉiutaga uzo. la nova speco ŝanĝis sian ŝelon kaj komfortiĝis ĝuste por similiĝi al urbaj aŭtoj.

    ReplyDelete
  7. Nu, "SUV"-oj ankaŭ estas nek belaj nek oportunaj por ĉiutaga uzo (tro grandaj por facile manovri kaj parki, malŝparemegaj de benzino, tro kostaj, danĝeraj kun iluzio de sekureco, ktp)... sed ili ja estas triumfo de reklamado...

    Certe plejmultego de venditaj SUV ne vere estas ofte uzataj por sporto aŭ ia ĉiaterena utilo. Krome ili ne estas tiel fortikaj, kiel la pormilitaj versioj, kiujn ili merkatcele imitas laŭ aspekto. Oni ĝenerale nur uzas ilin por pli plene ŝtopi trafikon en urbaj stratoj kaj pli rapide forbruligi benzinon.

    Dirinte tion, mi iom ŝatas "urba ĵipo" aŭ "ĵipego" kiel aliajn pli specifajn eblojn por "aŭtego". :)

    ReplyDelete
  8. Gxi estas tia monstro ke gxi ne meritas havi nomon en Esperanto.

    amoke
    István Ertl

    ReplyDelete
  9. El la ĝisnunaj formoj, la plej trafa sxajnas al mi:

    urba ĵipo

    urboĵipo

    ReplyDelete
  10. Mi kuraĝas prognozi (dezirprognozi, pli bone) ke kiam aperos via vortaro ili jam eksmodiĝis, kaj ne plu necesos aperigi ilin en la vortaro.

    ReplyDelete
  11. "Ĉiuterena aŭto" ŝajnas al mi bona esprimo. Se aparte emfazindas la grandeco, eblas diri "ĉiuterena aŭtego". Se aparte emfazindas ke ĝi malgraŭ ĝia taŭgeco por ĉiuj terenoj estas uzata nur en urbo, eblas diri "urba ĉiuterena aŭto" (kiu ŝajnas kontraŭdira esprimo, sed ĝi ja nur lingve esprimas la realan kontraŭdiron, kiu ekzistas ĉe urba uzado de aŭto taŭga por ĉiuj terenoj).

    Se vi ne hezitas uzi krampojn en viaj tradukoj, konciza maniero prezenti tion, kion mi skribis en la ĉi-supra alineo, estus havi "(urba) ĉiuterena aŭt(eg)o" kiel tradukon. Sed se vi ja hezitas pri tia krampo-ĵonglado, vi prefere simple skribu "ĉiuterena aŭto".

    ReplyDelete