Wednesday 16 September 2009

ta-manĝaĵoj

Jen pli da interesaj novaj anglaj vortoj komenciĝantaj per ta-.

Tapas estas malgrandaj antaŭmanĝaĵoj por akompani trinkadon, kiujn la britoj ekkonis en Hispanujo. Mi ne havas la E-hispanan vortaron de de Diego, do ne scias ĉu la hispanaj esperantistoj jam havas fiksitan esperantigon de tiu nocio. Provizore mi esperantigis ĝin/ilin kiel pladetoj.
Pri taramosalata ni eksciis de la grekoj. Ĝi estas nun bone konata en Britujo kiel “dip” (trempsaŭco), manĝata kun pano. Ĝia ĉefa ingredienco estas laktumo (fiŝovaĵo), do ni povus esperantigi ĝin kiel laktumosalato.
Tartar(e) sauce estas konata kiel akompanaĵo por fiŝaĵo. Ĝia nomo aludas al la tataroj, kaj ŝajne estus tute internacie nomi ĝin tatara saŭco.

9 comments:

  1. Gran Diccionario de Fernando de Diego konsulteblas rete ĉe http://www.esperanto.es/hef/index.php?option=com_wrapper&Itemid=154. Sed por "tapas" bedaŭrinde "no hay referencias".

    ReplyDelete
  2. Pli facila adreso por la Vortaro de De Diego: www.esperanto.es/diccionario. Se vi serĉas la vorton "tapa" (singulare) vi trovas: "apetitigaĵo" kun la klarigo "para tomar con bebidas (por havi kun trinkaĵoj).

    La elekto devenas el la kutimo manĝi "tapas" antaŭ la vera tagmanĝo. Mi neniam trovis ĝin ĝis nun, kaj mi ne scias ĉu alia tion faris, sed mi trovis ĝin en la "Webster on line" kun la signifo "bar snack". Kurioze, antaŭ iom da jaroj oni uzis en Hispanio la esprimon "snack bar" por tiaj trinkejoj en kiuj oni servis "tapas". Nun tio estas malofta, kaj ŝajnas ke okazis la mala prunto.

    ReplyDelete
  3. Kiel kutime, malgraŭ nia propra propagando, montriĝas ke esperanto ankoraŭ ne estas uzata sufiĉe vast-skale eĉ en la plej mondumaj ne-fakaj situacioj.

    Alimaniere, hispanoj jam povus raporti pri ordinara parolturno rilata al "tapa/tapas". Dume, restas improvizi per rapidaj kunmetaĵoj kiaj "trink-aperitivo", "trink-pladeto"...

    ReplyDelete
  4. "Hispanaj manĝetoj"?

    PS: Mi miras pri la fundamenta vorto "lakt/um/o"! Mi tute ne atendus tiun signifon. Mi pli supozus ke similas al la angla "dairy" por signifi iun ajn laktaĵon, ekzemple.

    ReplyDelete
  5. Mi mem uzas "tapoj", "tapumi", "tapejo" ktp, ne nur kun aliaj madridaj esperantuloj, sed ankaŭ kun gastoj. Ekzemple, ĉi-semajnfine mi intencas tapumi kun vizitanta esperantlingva familio, kaj ĝuste tiun vorton mi skribis al ili en retmesaĝo.

    ReplyDelete
  6. Jorge donis la solvon. Jam de pluraj jaroj gxeneraligxas la formoj:

    tapo, tapi, tapumi, tapejo...

    ReplyDelete
  7. Mi forgesis mencii ke jam en la posxvortaro "2002" aperis nur la formo "tapo".

    Kaj cetere, la formo "tapo" estas la sola formo proponata en la plej nova posxvortaro "Amika".

    ReplyDelete
  8. Finfine hispanoj jam raportis... ;-)

    ReplyDelete
  9. Certe, mi aplauxdas al "tapo". Sed jen, kiel ofte cxe gastronomiajxoj, levigxas la demando kiugrade Esperanto transprenu vortojn kun signifo specifa por iu kulturo. Diverskulture tute similan funkcion, nome mangxajxe akompani alkoholan trinkajxon, ja havas ankaux la mediteranea "meze", la korea 안주 (angxu'), la rusa zakusko (cxi-laste sxajne NPIVa, do iel konkurenca al "tapo"), kaj certe multaj pliaj...
    Sxajnas al mi ke plej bone estus doni en la vortaro kaj "tapo", kaj iun klarigecan kunmetajxon, kiel "apudmangxetoj" aux simile.
    amike
    István Ertl

    ReplyDelete