Tuesday 15 September 2009

tabloids

La vorto tablojd/o estas difinita en PIV2 kiel “farmacia plata pastelo”, kiu en la angla estas tablet. Ŝajnas, ke tabloid estis origine markonomo de la londona farmacia kompanio Burroughs Wellcome & Co (ĉ. 1880). Sed la nuna signifo de la angla vorto tabloid estas
a newspaper that has small pages, a lot of photographs, and stories mainly about sex, famous people etc rather than serious news (antonimo: broadsheet) [LDOCE]
— do gazeto populara, neserioza. En Britujo The Sun estas tipa tia gazeto; en Usono, New York Daily News; en Germanujo, Bild. Kolektive oni parolas ankaŭ pri la gutter press (stratdefluila gazetaro).
Estas iom da konfuzo en la angla: antaŭ dudek jaroj la neseriozaj gazetoj havis malgrandan paĝformaton (do “tablojdaj”), la seriozaj grandan. Sed nun diversaj seriozaj gazetoj (ekz-e The Times) alprenis la malgrandan formaton (“tabloid format”). Sed per tio ili ne fariĝis tabloids. Aldone, The Guardian alprenis mezan formaton, t.n. Berliner. Oni nomas ilin ankoraŭ broadsheets.
Mi trovas, ke la germana ekvivalento de tabloid estas BoulevardblattBoulevardzeitung, kiun Krause esperantigas kiel bulvarda gazeto (od. ĵurnalo). Sed mi dubas, ĉu negermanlingvanoj komprenus tiun esprimon.
Aliflanke la franca alpruntis la anglan esprimon, tabloïde, redonatan de LePuil-Danvy kiel duonformata presaĵo. Por traduki la nunan signifon de la angla tabloid tiu traduko maltrafus la esencon.
Provizore mi metis
tabloid popolgazeto
ĉar mi trovas nenion pli bonan.

12 comments:

  1. Jes ja, "bulvarda gazeto" ŝajnas kiel tuta germanismo - mi ne komprenus ĝin sen via klarigo ĉi tie, kaj verŝajne mi missupozus la signofon, ĉar "bulvardo" por mi sugestas plaĉa bela promena vojo kun bonaj arboj ktp, do mi imagas edukitajn bele vestitajn homojn promenantaj kun bonkvalitaj kulturaj gazetoj.

    "popolgazeto" ŝajnas pli klara, kvankam ne nepre skandalema kaj mensogema kiel multaj "tabloids". Por tiaj, eble simple "figazetoj" aŭ "skandalgazetoj"?

    ReplyDelete
  2. "defluila gazeto" kaj "bulvarda gazeto" aŭdiĝas ankaŭ en la franca lingvo, sed tio ne igas ilin per si mem pli kompreneblaj. el aliaj lingvoj iom uziĝas la eble pli travideblaj "flava ĵurnalo/ĵurnalismo/gazeto". la proponoj de russ pli klaras.

    ReplyDelete
  3. Se tio utilas, en mia lando oni uzas la esprimon "flav-gazetaro" eble paralele al "rozkolora gazetaro" (ĵurnaloj kaj revuoj pri banalaj sociaj eventoj, famuloj, nuptoj de famuloj, ktp); mi suspektas ke la "flaveco" devenas de la koloro de galo. (Parenteze: la limoj inter flava kaj roza gazetaro estas pli kaj pli svagaj...)

    Ĉu flavo, en rilato al gazetaro, estus internacie komprenata laŭ tiu senco?

    ReplyDelete
  4. verdire TABLOID estas la grandeco de la papero uzata de tiaj jxurnaloj... http://en.wikipedia.org/wiki/Paper_size#Loose_sizes

    ReplyDelete
  5. La New York Daily News ja estas "tabloid" laux la grandeco, t.e. duono de "broadsheet" sed gxi tute ne estas klacxgazeto! Gxi fakte estas la plej bona *Novjorka* gazeto, cxar la New York Times malestimas kaj preteratentas la "nuran, bagatelan Novjorkon."

    ReplyDelete
  6. Mi shatis la proponon "klachgazeto" de The Gigometer.

    ReplyDelete
  7. This comment has been removed by the author.

    ReplyDelete
  8. @ Manuel, sen via klarigo mi ne komprenus la vorton ”flav-gazetaro”. Amuze, en Germanujo tiu gazetaro nomiĝas ”Regenbogenpresse” – ĉielarka gazetaro ( http://de.wikipedia.org/wiki/Regenbogenpresse ). :-)

    @ Sonja, mi ofte uzis la vorton ”klaĉgazeto”.

    ReplyDelete
  9. La proponoj "klaĉgazeto" kaj "skandalgazeto", kiuj jam estas uzataj de Esperantistoj (kiel pruvas Guglo-serĉo), ambaŭ ŝajnas al mi taŭgaj tradukoj ĉi-kaze. La du tradukoj havas iom malsamajn nuancojn, do laŭ mi indus listigi ambaŭ, kaj la vortar-uzanto povas elekti kiun li uzos depende de tio, kion li volas pli emfazi.

    La traduko "popolgazeto" al mi ne ŝajnas taŭga traduko ĉi-okaze.

    ReplyDelete
  10. Mi tute konsentas kun Marcos. "Popolgazeto" estus maltauxga ankaux cxar gxuste tiel nomigxas la respektinda nederlanda De Volkskrant, la ne-"tabloida" cxina Rénmín Rìbào, kaj probable pliaj taggazetoj tra la mondo.
    Eventuale indus indiki du sencojn, la originalan, kiu aludas nur al la formato, kaj la nuntempan, kiu kvalifikas la enhavon?
    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  11. Sxajnas al mi, ke klacxgazeto multe pli preferindas, ol popolgazeto.
    Ne cxiuj la popolo estas klacxantoj, cxu?

    ReplyDelete
  12. Mi trovis ion interesan en "Vortaro Japana-Esperanta" tria eldono de Japana Esperanto-Instituto, paĝo 298.

    Ili tradukas iun japanan vorton (kiun mi ne komprenas) kiel "skandalfranda ĵurnalo".

    ReplyDelete