Saturday 10 July 2010

pasi, to pass

Por Jorko mi preparis, sed ni ne havis tempon por studi, ankaŭ komparon de la Esperanta verbo pas/i kaj la angla to pass.
Kvankam pas/i mem estas netransitiva, la prefiksitaj formoj preterpasi, trapasi, transpasi, flankpasi, krucpasi estas transitivaj (PIV2). Eble tio ne estas tute logika; sed tiel estas.

Pasis la minutoj. = The minutes passed.
Nubo pasis sur la suno. = A cloud passed on across the sun.
Ebrieco pasas post dormo, malsaĝeco neniam.
Ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj.Z = They went several steps past her.
transpasi la Alpojn = to cross the Alps

Ofte la angla pass tradukiĝas ne kiel pasi, sed kiel pasigi.
We passed a pleasant afternoon there. = Ni pasigis tie agrablan posttagmezon.

Sed ofte ĝi tradukiĝas per iu tute alia verbo.
He passed the rope carefully around the post. = Li pasigis turnis/metis la ŝnuron zorge ĉirkaŭ la fosto.
Pass me the salt, please. = Pasigu Donu/Enmanigu al mi la salon, mi petas.
I’ll pass the information to our sales department. = Mi pasigos transdonos la informojn al nia vendofako.
Did you pass your exams? = Ĉu vi pas(ig)is sukcesis en viaj ekzamenoj?
Parliament passed a new law on driving under the influence. = La Parlamento pasigis aprobis novan leĝon pri stirado sub la influo de alkoholo.
The motion was passed by 16 votes to 11. = La rezolucio estis pasigita aprobita/akceptita per 16 voĉoj kontraŭ 11.
(In answer to a question) Pass. = (Responde al demando) Mi ne scias.

8 comments:

  1. > Did you pass your exams?

    Tio estas ja fonto de misesperantigo, ĉar en la franca "passer un examen" (= to take an exam = trapasi ekzamenon) estas falsa amiko kun la angla "to pass an exam" (= ŕeussir un examen = sukcesi en ekzameno). Gugla serĉo de "pasi ekzamenon" aŭ "pasis ekzamenon" montras ekzemplojn de misuzo.

    ReplyDelete
  2. Joxemari Sarasua11 July 2010 at 10:30

    La uzo de “pasigi” en la senco “transdoni”, kiun vi erare malaprobas, estas korekta en Esperanto. Jen kelkaj ekzemploj el bonaj aŭtoroj:

    “«pasigu al mi la korbon» oni povas diri” [Z, NPIV]
    “pasigu al mi tiun libron” [de Diego, GDEE]
    “estus bone, se vi ne pasigus ĝin [iun ĉenon] al la aliaj” [Nilsson, Orm la Ruĝa]

    Do, estas tute en ordo traduki:
    “Pass me the salt, please = Pasigu al mi la salon, mi petas”
    "I’ll pass the information to our sales department = Mi pasigos la informojn al nia vendofako" [eĉ se neofta]

    Same pri “pasigi = meti, irigi” en ĉi tiaj kuntekstoj:

    “prenu [la razilon] al vi, kaj pasigu ĝin sur via kapo” [Z, Malnova Testamento]
    “sed fine li pasigis sian manon sur sia frunto” [Valliene, Ĉu li?]
    “pasigi al si la kompilon sur la haroj” [de Diego, GDEE]

    Do, estas tute en ordo traduki:
    “He passed the rope carefully around the post = Li pasigis la ŝnuron zorge ĉirkaŭ la fosto”

    Same pri “to pass an exam” = (sukcese) trapasi ekzamenon”:

    “li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto” [Z, Fabeloj]
    “li estis tiam studento en Soro kaj ĵus trapasis sian duan ekzamenon” [Z, Fabeloj]
    “pasar un examen [to succeed in passing an exam]: trapasi ekzamenon” [de Diego, GDEE]

    Do, estas tute en ordo traduki:
    “Did you pass your exams? = Ĉu vi (sukcese) trapasis viajn ekzamenojn?”

    Joxemari

    ReplyDelete
  3. Mi vidas kaj "sukcesi" kaj "trapasi" pri ekzamenoj. (Kaj mi konsentas ke simple "pasi" estas tre ofta eraro.)

    Alia ofta uzo de angla "pass" ne menciita de vi estas "ne fari agon dum vico en ludo". Ŝajnas, ke ludemaj Esperantistoj uzas simple "pasi" kiel kvazaŭ homoniman fakterminon en tiaj kuntekstoj (analogie al "mati" en ŝako). "Ĉu vi movis pecon, aŭ ĉu vi pasis?" kaj simile.
    Ekzemple vidu:
    http://www.sunshadow.de/go/terminaro/p.html

    ReplyDelete
  4. Lau mi estas en ordo kuraghigi malpli automatajn, ne formkopiajn esperantigojn, do ekz. en iu konkreta kazo "transdoni" anst. "pasigi" - aliflanke, mi ne korektus en manuskripto "pasigu la salon".

    (Cetere, tuta "unuminuta novelo"
    http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4809
    gravitas chirkau la demando kio okazos che tablo al salujo, sed ghuste tial ne ighas necese uzi simplan esprimon...)

    Pri "trapasi ekzamenon", mi trovas ghin
    che
    http://www.volny.cz/malovec/tematika.html
    samloke: "plenumi la akceptan ekzamenon"
    kaj shajnas al mi ke iam, eble en la revuo IPR, temis pri chi tiu demando....

    Russ, pri chi tiu senco en mian kapon venis "salti la vicon", "salti sian vicon", sed mi ne jhurus ke ghi estas efektive uzata.

    amike
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  5. La atentinda vortar(seria er)o de Koutny
    http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6710
    egaligas
    pass exam in sg = trapasi ekzamenon pri io

    amike
    ie

    ReplyDelete
  6. Did you pass your exams? Zamenhof uzis la radikon pas/ por traduki ĉi tiun esprimon: “Li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto” (Fabeloj, 3-a parto kaj refoje Fabeloj, 4-a parto). Sed: “Li ne sukcesis en la ekzameno” (La Gimnazio). Ĉu paŭsaĵo?

    ReplyDelete
  7. En la citaĵo “Li kontentige kaj feliĉe trapasis sian ekzamenon de piloto” ne estas klare, ĉu "trapasi" signifas "sukcesi". Mi divenus, ke "trapasi" ne enhavas la ideon de sukceso, sed la vorto "kontentige" aldonas tiun ideon.

    ReplyDelete
  8. "Kvankam pas/i mem estas netransitiva, la prefiksitaj formoj preterpasi, trapasi, transpasi, flankpasi, krucpasi estas transitivaj (PIV2). Eble tio ne estas tute logika; sed tiel estas."

    Ne tute tiel. "Pasi" povas havi objekton, sekve ĝi estas transitiva. Jen Zamenhofaj ekzemploj (kiuj cetere tute kongruas kun mia lingvosento):

    "Tiel ŝi baldaŭ pasis la arbaron, la marĉon kaj la akvoturnejon."
    - el Fabeloj de Andersen 1 (La virineto de maro)

    "Unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton en akompano de la nevenkebla Aleĉjo"
    - el Marta

    "Ĉiu, kiu pasas la kalkulon, de la aĝo de dudek jaroj kaj pli, devas doni la oferdonon al la Eternulo."
    - Malnova Testamento, Eliro 30:15

    ReplyDelete