Tuesday 24 February 2009

autism

La angla termino autism estis inventita en la 1940aj jaroj.
Dudek jarojn poste, kiam mi verkis la unuan eldonon de la vortaro, tiu nocio, kvankam nekonata de PV (la antaŭulo de PIV), estis jam konata afero en Britujo. Ĝia esenco estas malfacileco en socia interagado. Por simpligi, infano kun tiu perturbo ne rekonas la sendependecon de aliaj homoj, nur de si mem.
La internacia formo aŭtism/o, troviĝanta nun en PIV kaj aliaj vortaroj, estis problema por Esperanto pro la ekzisto de aŭt/o kiel mallongigo de aŭtomobil/o kaj la regula derivaĵo aŭt/isto. Tio pensigas, ke aŭtismo estus en la angla motoring, driving.
Tial mi proponis ke oni nomu la perturbon mem/ismo.
Kvankam memismo ankoraŭ eble estas preferinda por kredantoj je La Bona Lingvo, tamen mi devas agnoski ke nun la esperantistaro kutimiĝis al la vorto aŭtismo por perturbo, ne por veturemo.

7 comments:

  1. Interese. Kvankam mi ofte tuŝas tiun temon en mia vivo, mi neniam parolis pri ĝi en esperanto kaj neniam aŭdis parolon pri ĝi en Esperanto.

    Kio pri rilataj terminoj? Supozeble /Asperger's syndrome/ estas /simptomaro de Asperger/. Cŭ /aspergera/? Oni nun parolas pri /spektro/ de perturboj (nu, oni eĉ evitas vortojn kiel "perturbo" kiuj sugestas ke ĝi estas difekto) -- jam oni parolis aparte pri memismuloj kaj /alt-funkciantaj/ memismuloj, sed nun oni metas la Asperger-simptomaron en tiun spektron.

    Mi rimarkas ke fariĝas kulturo inter anglalingvaj asperger-uloj, kaj en tiu rondo ili nomas sin "aspies" kaj nomas ne-memismajn homojn "neuro-typicals" (kun iom malbona kunsenco :). Ĉu /cerbotipuloj/? :)

    ReplyDelete
  2. Mi vidas nenian problemon en la NPIVaj aŭtismo, aŭtismulo. Ne pli ol en aŭtografo kaj aŭtomato. Se eble, tenu koherecon kun NPIV.

    Jorge Camacho

    ReplyDelete
  3. Saluton.

    Unue porinforme: Diskutoj inter esperantistoj pri tiu ĉi temaro ja okazas, kaj laŭ ies observoj eĉ ŝajnas ke nian komunumon

    ĝi koncernas eble eĉ pli multe ol la socion ĝenerale. Prelegon pri la "Sindromo de Asperger" faris (kun mia asisto) Joop

    Kiefte (LaPingvino) dum la Internacia Seminario 2007/2008, ekzistas vigleta guglgrupo "alie" (Aŭtisma ligo interreta de

    Esperanto) kaj laste revigliĝis ankaŭ la retejo http://asperger.freehostia.com/, kie unu aktivulo kolektas materialojn,

    parte en Esperanto. Laste mi ekverkis la vikipedian artikolon http://eo.wikipedia.org/wiki/Sindromo_de_Asperger (tradukante

    el la bonega artikolo anglalingva, kvankam konsciante pri la ofta manko de taŭgaj terminoj en esperanto).

    Laŭ miaj spertoj de vivaj kaj retaj konversacioj mi povas diri, ke oni uzas ĉu "Asperger-sindromo" (aŭ "Sindromo de

    Asperger") aŭ mallonge "AS" (ne konfuzu kun la inta novjara esperanto-aranĝo en Pollando), sed pro la perceptata trolongeco

    de la vorto "aspergerulo" oni emas tiun simpligi al "aspergulo".

    La radikon "aŭtism" oni kutime akceptas, mi apenaŭ vidis aliajn nomojn. La personon tamen mi mem en la artikolo nomis

    "aŭtismulo", supozeble pro la perceptata ambigueco de la vorto "aŭtisto". Tamen "aŭtisto" same enordas por mi, eble ankaŭ

    ĉar en mia denaska lingvo (ĉeĥa) oni ŝatanton (aŭ foje eĉ simplan uzanton) de aŭtomobiloj nomas "motorista" kaj se jam mi

    devus, tiam esperante mi verŝajne nomus lin "aŭtemulo" aŭ simile (kaj "aŭtisto" eble povus ankoraŭ esti "fakulo pri aŭtoj",

    "kiu fake okupiĝas pri aŭtoj (meĥanikisto, konstruisto)").

    La Asperger-kulturo daŭre restas forte ligata al la angla lingvo, interalie pro la aparta atento kiun la Asperger-sindromo

    jam ricevas en Usono, malkiel en aliaj landoj kiel la mia (Ĉeĥio) kie oni pri la afero nur antaŭ kelkaj jaroj komencis

    ekscii, aperis ĝis nun unu aŭ du nacilingven tradukitaj libroj kaj la konscio pri la temo daŭre plu estas draste limigita al

    la priaŭtismaj organizaĵoj kaj koncernaj familioj. La vorto "aspie" estas taŭge mallonga, ĉeĥe oni jam ekuzis fonetike

    similan kaj same mallongan "aspík". Eble ankaŭ tial la esperantlingva emo al almenaŭ "aspergulo" anstataŭ la plena

    "aspergerulo". Pri la vorto "neurotypicals" mi ne havas problemon kaj diras "neŭrotipuloj".

    Marek

    ReplyDelete
  4. Saluton. [mi devis atendi pro teĥnikaj problemoj kaj dume stoki mian respondon aparte, kaj kiam mi ĵus supre enmetis ĝin, ĝi fuŝiĝis - ĉu eblus tiun supran forigi kaj lasi nur tiun ĉi komenton, kiu jam estas ĝuste formatita? dankon]

    Unue porinforme: Diskutoj inter esperantistoj pri tiu ĉi temaro ja okazas, kaj laŭ ies observoj eĉ ŝajnas ke nian komunumon ĝi koncernas eble eĉ pli multe ol la socion ĝenerale. Prelegon pri la "Sindromo de Asperger" faris (kun mia asisto) Joop Kiefte (LaPingvino) dum la Internacia Seminario 2007/2008, ekzistas vigleta guglgrupo "alie" (Aŭtisma ligo interreta de Esperanto) kaj laste revigliĝis ankaŭ la retejo http://asperger.freehostia.com/, kie unu aktivulo kolektas materialojn, parte en Esperanto. Laste mi ekverkis la vikipedian artikolon http://eo.wikipedia.org/wiki/Sindromo_de_Asperger (tradukante el la bonega artikolo anglalingva, kvankam konsciante pri la ofta manko de taŭgaj terminoj en esperanto).

    Laŭ miaj spertoj de vivaj kaj retaj konversacioj mi povas diri, ke oni uzas ĉu "Asperger-sindromo" (aŭ "Sindromo de Asperger") aŭ mallonge "AS" (ne konfuzu kun la inta novjara esperanto-aranĝo en Pollando), sed pro la perceptata trolongeco de la vorto "aspergerulo" oni emas tiun simpligi al "aspergulo".

    La radikon "aŭtism" oni kutime akceptas, mi apenaŭ vidis aliajn nomojn. La personon tamen mi mem en la artikolo nomis "aŭtismulo", supozeble pro la perceptata ambigueco de la vorto "aŭtisto". Tamen "aŭtisto" same enordas por mi, eble ankaŭ ĉar en mia denaska lingvo (ĉeĥa) oni ŝatanton (aŭ foje eĉ simplan uzanton) de aŭtomobiloj nomas "motorista" kaj se jam mi devus, tiam esperante mi verŝajne nomus lin "aŭtemulo" aŭ simile (kaj "aŭtisto" eble povus ankoraŭ esti "fakulo pri aŭtoj", "kiu fake okupiĝas pri aŭtoj (meĥanikisto, konstruisto)").

    La Asperger-kulturo daŭre restas forte ligata al la angla lingvo, interalie pro la aparta atento kiun la Asperger-sindromo jam ricevas en Usono, malkiel en aliaj landoj kiel la mia (Ĉeĥio) kie oni pri la afero nur antaŭ kelkaj jaroj komencis ekscii, aperis ĝis nun unu aŭ du nacilingven tradukitaj libroj kaj la konscio pri la temo daŭre plu estas draste limigita al la priaŭtismaj organizaĵoj kaj koncernaj familioj. La vorto "aspie" estas taŭge mallonga, ĉeĥe oni jam ekuzis fonetike similan kaj same mallongan "aspík". Eble ankaŭ tial la esperantlingva emo al almenaŭ "aspergulo" anstataŭ la plena "aspergerulo". Pri la vorto "neurotypicals" mi ne havas problemon kaj diras "neŭrotipuloj".

    Marek

    ReplyDelete
  5. "Aspergulo" iom kolizias kun la verbo "aspergi" kaj tiel povus pensigi pri homo, kiu ŝprucigas likvon sur aferojn por sanktigi ilin. :) Do "Aspergerulo" ŝajnas iom pli klara, krome oni kutime ne fortranĉas partojn de radikoj (eĉ propraj nomoj kiel "Asperger") en Esperanto krom kun -ĉjo kaj -njo, ĉu ne?

    "Aŭtismulo" memorigas min pri "daltonismulo", vorto por homo kun daltonismo (kvankam por mi "kolorblindulo" pli klaras...), do ja ŝajnas bona kaj evitas la ambiguon de "aŭt/isto".

    ReplyDelete
  6. Pri aŭtismo kaj aŭtismulo mi plene konsentas kun la ĉisupraj kontribuintoj. Mi aldonu, ke laŭ mia unua impreso, la signifo de memismo devus situi ie inter selfishness, ego(t)ism, kaj simile, do neŭrotipa konduto...

    ReplyDelete
  7. En la hispanaj vortaroj GDEE kaj Amika,

    aŭtismo

    ReplyDelete