Friday 27 February 2009

bedding

Dum mia vivo okazis eta revolucio ĉe la anglaj litoj.
Kiam mi estis juna, super la matraco oni metis suban littukon (bottom sheet) (eventuale super protekta subtuko (undersheet)), supran littukon (top sheet), litkovrilo(j)n (blanket(s)), kaj eventuale plumkovrilon/lanugaĵon (eiderdown). Super ĉio oni povis meti protektan kovrilon (bedspread, arkaike counterpane, ankaŭ quilt). En tiu epoko la litĉambro dum la vintro estis glacie malvarma.
Nun niaj domoj havas centran hejtadon, kaj oni bezonas malpli da kovriloj. Sed pli grave, anstataŭ supra littuko kaj kovriloj ni nun uzas kovrilsakon (duvet), konsistantan el la sako mem (duvet cover) kaj en ĝi lanugaĵo (duvetcontinental quilt). Ĝenerale ne necesas pliaj kovriloj/lanugaĵoj.
Tia litaranĝo venis al ni el la eŭropa kontinento. Mi renkontis ĝin la unua fojon en mia vivo en la IJK de 1958 en Pollando (mi scias, ĉar mi skribis pri ĝi en letero al miaj gepatroj).
Kiel estas en Usono?
Kvankam la nomo duvet venas el la franca, en tiu lingvo ĝi signifas nur “lanugo”; nian duvet oni nomas france couette.
En tendo, ankaŭ en junulargastejo, oni uzis, eble ankorau uzas, simplan dormosakon (sleeping bag) plus kovriloj.
Nun la demando: en PIV mi trovas peplom/o (“trastebita vata aŭ pluma kovrilo”) kaj plumon/o (“granda tre malpeza kuseno, entenanta lanugon aŭ plumojn, k metata super litkovrilo”). Laŭ tiu difino, plumono ŝajnas esti nia eiderdown; sed en Danvy-LePuil mi trovas “couette (édredon) = plumono”, do ne estas klare, ĉu ĝi estas eiderdownduvet.
Kio estas peplomo? Kaj ĉu entute ni bezonas tiujn vortojn?
Por ne pensi pri futon… Nek futon/o nek huton/o estas en PIV. Vikipedio havas futon/o, sed kiun preferas la japanaj esperantistoj? (La japana ふ/フ povas transskribiĝi “fu” aŭ “hu”.)

7 comments:

  1. Mi vetas, ke oni preferas "futono". Komparu kun "Fuĵi-monto". Neniam mi vidis en praktika uzado varianton kun H anstataŭ F en tiu nomo. PIV2005 ja mencias ankaŭ "Huĵi", sed preferas "Fuĵi".

    ReplyDelete
  2. La franca "couette" estas la angla "duvet" kaj "édredon" estas (la franca literumado de) "eiderdown". Cetere, krom "lanugo", la franca "duvet" ankaux signifas dormosakon.

    PIV ne donas fonton por "peplomo". Cxu gxi devenas el la latina "peplum" tra alia lingvo, kie gxi akiris novan sencon? Nek la franca, nek la angla, tamen.

    Pierre

    ReplyDelete
  3. Saluton. Mi kredas ke en la japana lingvo ne ekzistas la sono "F" (almenaŭ en Tokio-dialekto kiun mi uzas, sed en Okinavo-dialekto la sono ekzistus.), kaj por ni prononci la sonon aŭ distingi aŭde la diferencon inter la sonoj "F" kaj "H" estas iom malfacila. Sed ni ofte skribas "Fuji-san (Fuĵi-monto)" aŭ "Tofu (Tofuo)" aŭ "Futon (Futono) alfabete. Laŭ mia pola amikino mi prononcas sonon "Ĵ" kiel "Ĝ". Do, ni japanoj devas skribi "Huĝi-san (Fuĵi-monto). :-)

    ReplyDelete
  4. @bonulo: dankon. Bonŝance, ĉar mi estas fonetikisto, kaj scias iom detale ankaŭ pri la japana fonetiko. La sono [f] ja mankas en la normjapana. En faka lingvaĵo ni dirus ke la japana fonemo /h/ havas pozician alofonon uzatan antaŭ /u/, nome [ɸ], senvoĉan dulipan frikativon. Tiel la serio /ha hi hu he ho/ estas prononcata [ha çi ɸu he ho]. Tiu ɸ similas al la /f/ de aliaj lingvoj. Do la elekto estas inter pli japaneca formo, hu-, aŭ pli internacia formo, fu-.
    Simile, la serio /da di du de do/ estas alofone [da dʑi dzu de do].

    ReplyDelete
  5. Laŭ mia kompreno de la PIV difino, peplomo estas la malnovstila angla "quilt", kiun Chambers difinas kiel "a type of bedcover that is made by sewing together two layers of fabric, usually with some kind of soft padding material, eg feathers or wadding, etc in between them. The padding is held in place by the stitching which is often made to form regular or decorative patterns".

    Estas la trastebado, kiu distingas ĝin pli ol la materialo uzata kiel plenigaĵo. Nu, ĉu la vorto necesas aŭ ne, mi ne scias. Tamen, la arto fari tiajn aferon (angle quilting, to quilt: peplumado, peplumi eventuale?) ŝajne denove fariĝas populara.

    ReplyDelete
  6. La vorton peplomo mi neniam observis “en la naturo”, sed ja ankaŭ la itala-esperanta vortaro de Minnaja konas ĝin, kun la signifo de la “malnovstila angla” quilt (ankoraŭ ĝenerale uzata en Italio, kie ĝi nomiĝas trapunta, “trastebaĵo”).

    Mi min demandas, kiel peplomo paraŝutiĝis en Esperanton. Ĝi ŝajnas esti la malnovgreka vorto πέπλωμα (“virina vestaĵo, peplo, vualo”), tamen kun la signifo de la novgreka πάπλωμα (kies deveno estas ne tute klara). La enkondukinto eble konfuzis diversajn versiojn de la greka lingvo...

    Nu, mi mem por ĉio tia diras nur lanugaĵo sen tro da distingoj...

    ReplyDelete
  7. En Amika:

    futón: futono ... (kun steleto)

    Rilate al peplomo kaj plumono, mi iomete gapis en la komenco, poste mi lernis la distingon kaj aplikis ĝin:

    En Amika aperas do:

    plumón: plumono.
    edredón: peplomo, plumono.

    ReplyDelete