Saturday 14 February 2009

database

Kiel traduki database?
Tie kuŝas du problemoj: kiel traduki data, kaj kiel traduki base (en tiu senco).
Laŭ PIV, ĝi estas datenbanko. La formo datenbazo estas ‘evitinda’.
Tamen statistikante per kukolo mi trovis jenajn trafciferojn:
datumbanko 1.750, datenbanko 2.580, datenbazo 26.600, datumbazo 105.000.
Tre videble, do, por la ĝenerala esperantistaro ĝi estas bazo (ne banko), kaj ĝi enhavas datumojn (ne datenojn). Komputeko kaj KL (Pokrovskij) same preferas.
Database = datumbazo.

5 comments:

  1. Temas do pri kiu senco de "bazo"?

    Cetere, ĉu vi rimarkis, ke KL havas artikolojn kaj por "datumbanko" kaj por "datumbazo"? Nur por la dua ĝi havas germanan ekvivalenton: "Datenbasis". Tamen, la germana vorto "Datenbank" estas multe pli ofta (laŭ Guglo) ol "Datenbasis". Verŝajne vi devus kontroli, ke vi bone komprenas la distingon inter "Datenbank" kaj "Datenbasis" en la germana antaŭ ol decidi inter "dat??banko" kaj "dat??bazo" en Esperanto. Mi ne pretendas mem kompreni tion, sed mi notas, ke MySQL estas "database system" en la angla kaj "Datenbanksystem" en la germana, do estus erare kredi, kiel KL sugestas, ke "database = Datenbasis", kvankam tio eble estus bona traduko en iuj fakaj kuntekstoj.

    ReplyDelete
  2. en la medio de tianoma dokumentoscienco oni distingas - almenaŭ franclingve - inter "datumbazo", iaspeca komputika programaro, kiel ekzemple oracle, kaj "datumbanko", informaro disponigata al uzantoj ordinare per datumbazo, kiel ekzemple medline pri medicino. tamen la distingo ne tiom populariĝis kaj la du vortoj estas iom konfuze uzataj, kun pli granda ofteco de "datumbazo".

    ReplyDelete
  3. En Amika:

    base de datos: datenbanko

    En la esperanta parto

    datumbanko --> dantenbanko

    Paroli pri bazo estas senbaza!

    ReplyDelete