Sunday 15 February 2009

déjà vu

Kiel eble vi rimarkis, mi okupiĝas ĉi-semajne pri la litero D.
Mi serĉis E-tradukon de la angla (!) esprimo déjà vu, la sento ke tio kio okazas nun okazis jam antaŭe, precize same.
Esplorante tiun fenomenon, mi eltrovis ke la populara franca esprimo, alpruntita de la angla, estis inventita de nia propra Émile Boirac, la unua prezidanto de la Lingva Komitato (poste: Akademio de Esperanto) kiu “priskribis paramnezion sub populara nomo déjà vu en sia verko L'Avenir des sciences psychiques”.

Serĉante plu en Vikipedio, mi trovis

Paramnezio, Déjà vu- elemento de psiĥologie-filozofia koncepto de profesoro Emile Boirac. Déjà vu signifas "iam vidita". Ĝi estas emo por travivi jam travivita momento kiam hazarde kondiĉoj estus la samaj. Tiu fenomeno nomata estas science paramnezio kaj laŭ multuloj okazas ĉe profetaj sonĝoj. Se amo estas konforme kun Platono la sopiro por la unuigo, patrujo, la dua parto de si la amemo estas paramnezio. Paramnezio estas ankaŭ kunigata kun postsigno de renaskiĝo.

Cetere en Vikipedio mi korektis “iam” al “jam” kaj ĝenerale riparis la lingvaĵon.

En kukolo paramnezio ricevas 312 trafojn.
déjà vu = paramnezio

10 comments:

  1. "Déjà vu" estas tre internacia vorto, kaj tial principe oni povas senprobleme uzi "deĵavuo", kaj ŝajnas, ke tiu vorto fakte ie kaj tie jam uziĝis, sed eble ne de "bona aŭtoro".

    Sed temas ne nur pri tiu sola termino. Ĝi estas nur la plej fama ano de tuta familio de vortoj: "déjà-vu", "déjà-entendu", "déjà-écouté", "déjà-vécu" kaj eble ankoraŭ aliaj. Kaj aldone ŝajne ekzistas la malaj fenomenoj nomataj "jamais-vu" k.t.p.

    Do eble tamen indas krei tradukopruntaĵojn iamaniere kun "jam vidita", "jam aŭdita" k.t.p., sed ne tuj venas al mi en la kapon, kiamaniere oni precize formu tiajn terminojn...

    Cetere ŝajnas, ke "paramnezio" estas same neregistrita kaj praktike malmulte uzata (aŭ eĉ entute ne uzata) kiel "deĵavuo".

    ReplyDelete
  2. mi vocxdonus por dejxavuo, krom se oni dezavuos min :-)
    serioze, la vorto estas tiel uzata (mal)ecx en la hungara. Paramnezio sonas al mi tro fakula pro grekeco, simile kiel "skopofolio" sonas fakule kompare al la pli rekte erotika "vuajerismo" (kvankam, verdire, al cxi lasta mi preferus ian internan formon, eble "gvatgxuanto").

    ReplyDelete
  3. "Paramnezio" bonas laŭ mi. Tamen, mi pli ŝatas la ideon, ke la vorto iel spegulu la francan signifon: ekzemple "jamviditeco" aŭ "jamspertiteco." Tiel, oni povus facile priskribi ankaŭ tiujn fenomenojn paralelajn, kiujn listis Bertilo.

    ReplyDelete
  4. La problemo pri "jamviditeco" kaj "jamspertiteco" estas, ke tiuj terminoj taŭgas por io efektive jam vidita aŭ jam spertita, dum vere temas pri nur ŝajna jamviditeco kaj jamspertiteco. Ni parolas pri psika fenomeno, kiu kaŭzas senton, ke oni jam vidis aŭ alie spertis la aktualan situacion, kvankam tiel ne estas. Por tio oni devus uzi eble "jamvidismo", "jamspertismo" aŭ ion similan, sed "-ismo" eble ne sidas tute bone tie.

    Cetere en multaj okazoj necesus diri "jamvidinteco"! Ekzemple: "Mi havis subitan senton de deĵavuo" = "Mi havis subitan senton de jamvidinteco".

    Ĉu "jamvidintismo"??

    ReplyDelete
  5. "jamosento" se oni ne volas distingi inter vido, aŭdo...? ĝi estus ĉiuokaze neologismo.

    aliflanke ni ne tro fidu la 312 trafojn de "paramnezio" en interreto: sufiĉas unu uzo de vorto en vikipedio por apero de dekoj kaj dekoj da kopioj en reklamretejoj.

    ReplyDelete
  6. mi kunsetas bertilon... DEJA VU estas sufiĉe internacia... deĵavuo

    ReplyDelete
  7. "Jamosento" estas tre bona ideo.

    ReplyDelete
  8. Ankaû mi pensas ke "jamosento" estas tre bone ideo.

    ReplyDelete
  9. Do, interkonsentite: "jamosento".
    Mi rimarkas, ke Giri ĵus uzis tiun vorton en Facebook.

    ReplyDelete
  10. "Jamosento" estas pliprecizigebla kiel "vida jamosento", "aŭda jamosento" k.t.p. Tre bone!

    ReplyDelete