Sunday 8 February 2009

domestic animals and pets

Bertilo W demandas (5 feb) kiel traduki to domesticate.
Laŭ mi, plej bone uzi dom-.
Sub best/o, PIV2005 havas dom~o ~o vivanta kun la homoj (por agrikulturo aŭ en la hejmo) [= domestic(ated) animal]; hejm~o ~o tenata hejme por akompanado aŭ plezuro [= pet (animal)].
Do to domesticate = dombestigi, eble eĉ simple domigi.
Bovoj, ĉevaloj, kaproj, ŝafoj, estas dombestoj (dombestigitaj, domigitaj bestoj); hundo, kato estas ne nur dombestoj sed ankaŭ hejmbestoj (hejmbestigitaj, hejmigitaj bestoj). Porkoj estas ĉie dombestigitaj, kaj foje ankaŭ hejmbestigitaj.

9 comments:

  1. Kio pri "dorlotbesto"? Tiun vorton mi ĉiam aŭdas por "pet".

    ReplyDelete
  2. "Dombestigi": Eble. Sed oni povas ankaŭ kreskaĵojn "domesticate". Ekzemple la kutima formo de tritiko uzata en terkulturado estas "domesticated". Do kredeble prefere "domigi" kaj por bestoj, kaj por kreskaĵoj.

    ReplyDelete
  3. Nu . . . mi konfesu ke "domigi" ne havas tre klaran sencon por mi. Kiel moderna kultivita tritiko rilatas al "domo"? Kaj kiel rilatas porko au shafo al ies domo? Mi povas imagi ke mi eble "domigus" planton el la ghardeno, tiel ke ghi nun servas kiel ornamajho interne (efektive mi ja faris tion lastatempe); sed tio estas io alia ol "domesticate".

    ReplyDelete
  4. Kvarko: "dorlotbesto" estas tute bona. Mia celo tamen estis trovi anglan esprimon por la "hejmbesto" de PIV.

    Jon: pro la kialo menciita de Bertilo antaŭ kelkaj tagoj. Malsovaĝigi = to tame, kio estas alia afero ol to domesticate. (En la nuna eldono de la vortaro pri kiu ni parolas aperas domesticate = malsovaĝigi. Tion Bertilo prave kritikis.)

    ReplyDelete
  5. Oni malsovaĝigas unuopan beston, dum oni domigas specion (aŭ subspecion). Domigado ŝanĝas la heredatajn ecojn de la koncernaj bestoj aŭ kreskaĵoj tiel, ke ili estu pli konvenaj por homoj. Ekzemple oni ofte kaj regule malsovaĝigas elefantojn por homa uzo, sed oni neniam sukcesis domigi elefantojn. Ĉiun elefanton oni kaptas en la naturo kaj aparte malsovaĝigas. Unuopa besto domigita povas esti sovaĝa, se ĝi vivas mem sen homoj.

    Domigado estas tre longedaŭra kaj iom-post-ioma afero.

    Do, klare necesas du malsamaj terminoj. Sed ankoraŭ eblas argumenti, ke "domigi" estas iom stranga. Eble tamen "domestiki".

    Jen Vikipedia artikolo, en kiu uziĝas "domigi" kun la celita senco:

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Hejma_kapro

    Jen legindaj klarigoj:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Domestication

    Jen iom malpli bonaj klarigoj, en kiuj uziĝas la vorto "aldomigo":

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Aldomigo

    ReplyDelete
  6. Jes, eble do domestik/i. Tiu vorto troviĝas en la granda Krause.
    Sed protestus Renato!

    ReplyDelete
  7. Ho, iel mi maltrafis, ke "domestiki" jam estas ĉe Krause. Tiu vortarego staris apenaŭ metron for de mi, kiam mi mem inventis la vorton "domestiki". Eble la granda Krause kaŝe subflustris la vorton. Nu, do.

    ReplyDelete
  8. Nepivaj Vortoj kaj Neologisma Glosaro havas "dompti" - por malsovaĝigi

    ReplyDelete