Saturday 21 February 2009

dongles


Dongle estas aparateto uzata ĉe komputilo, ŝtopita en USB-pordo (pli frue, en parelela konektejo) aŭ simila truo. En la komenco ĝia ĉefa uzo estis kiel ŝlosilo por sekurigi komputilan programon. Sen la dongle la programo ne funkcias, aŭ funkcias nur en limigita maniero. La dongle tiel protektas la programon kontraŭ senpermesa kopiado (ĉar estas pli malfacile fabriki fizikan dongle ol kopii ciferecan programon).
Mi serĉis ĝian etimologion, sed COD nomas ĝin “arbitrary formation”. Alivorte ĝi estas ia sinonimo de whatchmacallit, thingummyjig, umo. Eble ĝi portas ankaŭ ian eĥon de dangle (pendi).
En Komputeko mi trovas dongle = aparatara programoprotektilo. Tiu nomo estas pli granda ol la aparato mem, kaj tro longa por praktika uzo. La epiteto “aparatara” paŭsas la anglan hardware, do = fizika. Sufiĉus protektil(et)ogardil(et)o.
Aliflanke dongle nun alprenis novan rolon. La telefonkompanio Vodafone volas vendi al mi USB-aparateton por liveri al mia tekokomputilo ĉiean (sendratan telefonan) retkonekton. Ĝi nomas tiun aparateton dongle.
Do laŭ funkcio dongle estas nun ankaŭ retkonektileto.
La kerna signifo de dongle estas sendependa de ĝia funkcio. Ne konvenas protekt-, nek konvenas konekt-.
Ĉu sufiĉus diri simple ileto? En la kunteksto estus klare, pri kio temas. Aŭ eĉ umaĵo.

4 comments:

  1. "Dongle" ŝajne estas sufiĉe internaciiĝinta. Laŭ Vikipedio uzas tiun vorton la lingvoj Angla, Bulgara, Germana, Dana, Franca, Malaja, Nederlanda, Japana, Portugala kaj Sveda. Kredeble ankoraŭ multaj aliaj lingvoj uzas ĝin.

    La signifo estas apenaŭ trafe esprimebla per kunmetaĵo, kaj tial do estas tute bona ideo simple transpreni la internacian vorton, kredeble sub la formo "donglo".

    Fakte "donglo" jam uziĝis almenaŭ unu fojon:

    http://www.esperanto.hu/eventoj/arkivo/eve-151.htm

    Aliflanke ŝajnas, ke la Rusa uzas "elektronika ŝlosilo", kio eventuale estas pripensebla alternativo.

    ReplyDelete
  2. Ĉu oni uzas la vorton "dongle" en Usono? Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi, sed mi ne estas komputilisto.

    Mi pensas, ke "gardileto," "ŝlosileto," aŭ eĉ "ileto" bone funkcius.

    ReplyDelete
  3. Komputilemuloj en Usono certe konas la vorton "dongle", kvankam tiu nova pli ĝenerala senco de iu ajn konekta umilo strangas al mi (kaj iom ĝenas min - ĝi sonas kiel stulta kreaĵo de nefakaj merkatistoj) - dum multaj jaroj, "dongle" estis specife kontraŭkopiilo.

    ReplyDelete
  4. La vorto "dongle" estas enigma por hispano.

    Kiam temas pri retkonektilo por tekokomputilo oni simple nomas ĝin "modem USB".

    Bertilo:
    >Aliflanke ŝajnas, ke la Rusa uzas "elektronika ŝlosilo", kio eventuale estas pripensebla alternativo.


    Se la uzo de "bit" gxeneraligxus oni facile dirus:
    bitŝlosilo

    Fakte ankaŭ la ŝlosilkartoj de la hotelĉambroj povus ricevi tiun nomon, t.e. bitŝlosilo.

    vidu ĉe "Libera Folio".

    ReplyDelete