Wednesday 25 February 2009

doughnuts and muffins


Pardonpeton al tiuj, kiuj provis afiŝi komenton en la blogo sed ne sukcesis. La problemo kuŝis ĉe blogspot. Ŝajnas, ke nun ĝi estas solvita.
The word verification form is currently failing to load for some users. As a temporary workaround, you can disable word verification from the Settings | Comments tab.
We're working on a fix now, and apologize for the inconvenience.

Doughnut estas dolĉa fritita pasto-bulo — almenaŭ, ŝajnas al mi ke en mia junaĝo ĝi estis ĉiam bulo, do pilkoforma. Poste komencis vidiĝi doughnuts en la formo de ringo (pli ĝuste, toro), kaj nun la tipa formo estas ringa. Ĝi estas sufiĉe simila al la franca beignet (= doughnut, fritter), ke ni povu glate akcepti por ĝi la PIVan nomon benjet/o (sinonimo: fritkuko). Mi metos do(ugh)nut = (ringa, bula) fritkuko, benjeto.
En Britujo muffin ŝanĝis sian signifon pli draste. Tradicie ĝi estis simila al crumpet: “a circular spongy cake made from yeast dough and eaten toasted or buttered” (COD), kaj tion celis mia (speco de) platkuko en la ekzistanta eldono de la vortaro. Nun, tamen, supozeble pro usona influo, ĝi estas “a small spongy cake made with eggs and baking powder” (COD): tiun lastan muffin mi ricevas en la superbazaro sub tiu nomo (vidu mian foton, faritan antaŭ kelkaj tagoj). Kiel ni nomu ĝin en Esperanto? Benson proponas taspano …sed ĝi ne estas pano, eĉ vere ne bulko. Sonja proponas al ni neologismon, laŭ la 15-a regulo, mufen/o. Mi emas akcepti ĝin.

5 comments:

  1. Chu "mufeno" estu kaj la brita kaj la usona variajho? au nur unu el ili?

    ReplyDelete
  2. Mi iam aŭdis la vorton /kringo/ por doughnut.

    ReplyDelete
  3. Kringo estas ring-shaped cake aŭ ring biscuit... Hm, kial ne? Ringa benjeto ankaŭ bonas.

    ReplyDelete
  4. Ĉar nun britoj konsentas kun usonanoj pri la ordinara signifo de “muffin” (vidu la tekston!), mufeno estu tiu speco. La “English muffin” de la usonanoj, praktike malaperinta nun en Britujo, povus esti “angla mufeno”.
    Kringo estas alia afero ol doughnut. Ĝi estas seka, biskvita. Supozeble ĝi estas tio, kion oni nomas en la dana kringle, kiun manĝis foje en Danlando. (Jen priskribo el la dana Wikipedia: “En kringle er et bagværk med form som to sammensatte ringe”, do bakaĵo en la formo de du kunmetitaj ringoj.)

    ReplyDelete
  5. devis esti "...kiun mi manĝis foje..."

    ReplyDelete