Friday 13 February 2009

darkroom, camera obscura

En la ekzistanta eldono de la vortaro ni trovas dark-room = senluma kamero. Ŝajnas, ke tio estas eraro. Laŭ PIV, senluma kamero (Z) estas parto de fotografilo; sed la angla darkroom (kiel ni nun skribas ĝin, sen streketo) estas ĉambro en domo, uzata kiel loko por riveli foton, do senluma ĉambrorivelĉambro.
Tamen ekzistas tria ebleco: ke senluma kamero estas tio, kion ni nomas en la angla camera obscura. Mi trovis retpaĝon en kiu senluma kamero estas listigita kiel “atrakcio por turistoj”. Temas pri dometo, en unu el kies muroj estas trueto per kiu, per spegulo(j) kaj lenso(j), bildo projekciiĝas sur tablon.
Kiun el la tri celis Zamenhof per senluma kamero? Kaj kie li uzis tiun esprimon?
En ĉiu okazo mi devos korekti ĉe darkroom, por ke la E-traduko tekstu senluma ĉambro.

2 comments:

  1. Pri tia cxambro en la CO de UEA, dum gxi ekzistis, ni diris "rivelejo". En mia verketo "La Postdomo", mi tordis tion, kuntekste de la enhavo, al "ricelejo".

    amike
    Istvan

    ReplyDelete
  2. Joxemari Sarasua27 July 2010 at 20:43

    Hm! Mi suspektas, ke la signifo-kampo de "dark room = senluma ĉambro" ne elĉerpiĝas ĉe la menciitaj ekzemploj:

    http://en.wikipedia.org/wiki/Dark_room_%28sexuality%29

    Interesajn distraĵojn oni ĝuis en la CO. ;-)

    Amike,

    Joxemari

    ReplyDelete