Tuesday 10 February 2009

kion forstreki?

Aparta problemo estas, decidi kion forstreki el la ekzistanta teksto de la vortaro. Siatempe mi transprenis pli-malpli ĉion el PV, kaj en tiu listo troviĝas ekzemple diversaj iamaj fakesprimoj apartenantaj al iu nun eksa teorio aŭ forvelkinta disciplino.
Ekzemple, neniu parolas plu pri brakicefaloj kaj dolikocefaloj, nek pri biontologio kaj bostonoj, nek pri diartrozoj kaj diastazoj. Eĉ britoj, dekumiginte (decimaliginte) sian monon en 1971, nun ne plu parolas en Esperanto pri dozenoj. Ĉu valoras reteni tiajn vortojn pro historiaj kaŭzoj, aŭ ĉu prefere forstreki? Mi forstrekas.
Siatempe el El Popola Ĉinio mi prenis la terminon dazibaŭ/o (wall poster, murafiŝo). Sed malaperis en Ĉinujo maŭismo kaj neniu plu uzas tiun vorton.
Se serĉante en la Tekstaro aŭ per kukolo aŭ Google oni tamen trovas la vorton (uzatan, ne simple listigitan en vortaro), tio estas kialo por tamen reteni ĝin.
El la angla listo mi forstrekas ekzemple actinometer, agene, air-liner, bob (ŝilingo), authoress (aŭtorino), conductress (konduktorino) — la lastajn du pro tio ke ili estas perceptataj kiel seksismaj, do ne plu uzataj. (Cetere, aŭtobusoj ne plu havas konduktorojn.)

3 comments:

  1. Mi konsentas ke "dozeno" ŝajnas tute nenecesa. Mi ne vidas "dozeno" en PV aŭ PIV aŭ ReVo... nur en la eo-en-vortaroj de vi kaj Butler. Benson proponas simple "dekduo" por "dozen" en sia en-eo-vortaro. "Dekduo" aperas 35 fojojn en tekstaro.com (en malnovaj kaj novaj tekstoj) kaj "dozeno" nur unu fojon (en moderna artikolo).

    Krome ŝajnas ke tre ofte oni ne bezonas traduki multajn anglajn "dozen"-esprimojn kiel "dozens of people" tiom laŭvorte - simple "dekoj da homoj" sufiĉus, ĉu ne?

    Pri konduktoroj: iuj aŭtobusoj ankoraŭ havas konduktorojn (ekzemple en Barato); simple dependas de la regiono.

    ReplyDelete