Tuesday 3 February 2009

wheelie



La vorto wheelie estas uzata preskaŭ nur en fiksitaj esprimoj.

(i) Ĉe biciklanto aŭ motorciklanto, to do a wheelie (usone ankaŭ to pop a wheelie) estas levi la antaŭan radon for de la tero, tiel ke oni rajdas nur sur la malantaŭa rado.
(ii) En Britujo, sed verŝajne ne en Usono, a wheelie bin estas granda radhava ujo uzata eksterdome por ricevi hejman rubon. Usone, ĝi estas speco de garbage bindumpster (kvankam ambaŭ vortoj havas pli vastan sencon; dumpster = ankaŭ la brita skip).
Ĉe (i), mi rimarkis per la multlingva Vikipedio, ke la itala vorto estas impennata. Serĉante tiun vorton en Minnaja, mi venis al pranco (t.e. ke ĉevalo levas la antaŭajn piedojn kaj paŝas nur sur la malantaŭaj). Brile! To do a wheelie = pranc/i.
Por (ii), eble radrubujo.

6 comments:

  1. pranci, jes. mi hezitis, ĉu tio ne estas baŭmi. kaj nun mi vidas, ke ili sinonimas. laŭ rapida serĉo per kukolo baŭmi eble iom pli abundas.

    ReplyDelete
  2. por wheelie, en meksiko oni uzas "fari kiel ĉevalo" - "fari ĉevalon"
    al mia menso alvenas "ĉevalumi per biciklo"

    ReplyDelete
  3. Sed ĉevaloj faras tiom da diversaj umoj!

    ReplyDelete
  4. laux NPIV pranci kaj bauxmi ne sinonimas, kaj la senco cxi tie bezonata respondas al bauxmi.

    ReplyDelete
  5. Ne temas pri pranci sed baŭmi.

    ReplyDelete
  6. Cetere ankaŭ hundoj baŭmas.

    Mi supozas ke la vorto, kiun vi celas estas baŭmigi

    baŭmigi biciklon
    (?)

    ReplyDelete