Tuesday 17 February 2009

motivation

La angla family motive (motivate, motivation, demotivate) prezentas kelkajn problemojn.
La baza motive pli-malpli egalas al motiv/o; tamen unu diferenco estas ke en la angla motives are quite often ulterior (= kaŝitaj?).
Tamen la verbo estas malfacila. La PIVa difino de ~i estas “prezenti ~o(j)n por, klarigi per ~oj, do angle to justify, to explain (behaviour). La angla to motivate estas alia. Ĝi signifas (1) “esti la motivo, pro kio iu faras ion” (ekzemploj el LDOCE: Was he motivated solely by a drive for power? We’ll never know what motivated him to kill his wife.) (2) “igi (iun) deziri atingi ion kaj igi (lin/ŝin) voli forte labori por fari tion” (A good teacher has to be able to motivate her students.)
Por (1), mi dubas ĉu oni povas diri en Esperanto *Ĉu li estis motivita nur per impulso al potenco? *Ni neniam scios kio motivis lin mortigi sian edzinon. Eble oni povus uzi sproniinstigi.
Por (2), eĉ pli anglisme sonas *Bona instruistino devas povi motivi siajn lernantojn. Mi ne trovas bonan Esperantan tradukon. Eble “doni internan impulson” aŭ simile. Diri “instigi siajn lernantojn” tuj demandigas: instigi ilin al kio? Unu ebla traduko estus per stimuli. Tamen stimulo elvokas la ideon de reago, sen la elemento de propra volo, kiu estas grava ĉe motivation. Pli bone: entuziasmigi.
Ne tute kontentige: motivation = instigo, stimulado, entuziasmigo.
Eĉ pli malfacile, to demotivate. Jobs that do not challenge you can be very demotivating. Tro facilaj taskoj povas ne sufiĉe stimuli, povas senentuziasmigi.

2 comments:

  1. Lau mi la angla "to motivate" tradukeblas plej ofte per "motivigi" kaj nur foje per "motivi".

    La objekto de "motivate" plej ofte estas persono, po kiu la subjekto de la frazo estas motivo. Tiukaze oni devas en Esperanto uzi "motivigi".

    Foje la objekto de "motivate" estas iu ago, por kiu la subjekto de la frazo estas motivo. Tiukaze oni devas uzi "motivi" en Esperanto.

    La chi-supre klarigita diferenco inter "motivi" kaj "motivigi" estas subtenata de la uzoj de la du vortoj en la Tekstaro de Esperanto. Por facile trovi tiujn uzojn, uzu la jenan serch-esprimon: motiv(ig)?\VF

    ReplyDelete
  2. @Marcos: Tamen en kukolo “motivig(i)” ricevas nur 1720 trafojn, dum “motiv(i)” ricevas 7020. La esenco de mia afiŝo estis, ke motivate/motiv(ig)i estas falsa amiko. La Esperanta motivi, laŭ PIV kaj aliaj vortaroj, havas la sencon de la franca motiver, germana motivieren, kiuj NE signifas “to motivate”.
    Povus esti, ke la influo de la angla-kiel-internacia-lingvo estas tiel forta, ke iom post iom la angla senco forpuŝos la tradician Esperantan sencon de motiv/i. Por esplori, ĉu tio jam okazis, mi ĵus serĉis en la Tekstaro de Esperanto. La serĉtermino \bmotiv\VF liveras 14 trafojn, ĉiujn el Monato aŭ la Ondo de Esoperanto. El ili, 2 el la 5 en Monato havas la anglan sencon, kaj (eble) 1 el la 9 en OdE. La serĉtermino \bmotivig\VF liveras nur 3 trafojn, el kiuj la 2 el Monato portas la anglan sencon. Mi opinias, ke du trafoj ne sufiĉas por pravigi (motivi!) vian aserton.
    Ĉu mi daŭre avertu angalingvanojn kontraŭ egaligo de motivate/motivi, aŭ ne?

    ReplyDelete