Wednesday 4 February 2009

nupto


La PIVa difino de nupt/o estas interese moderna. (Bertilo skribas: Tio estas elstare bona kaj moderna difino. Mi volas gratuli al tiu, kiu ĝin verkis! Foje en PIV2005 aperas difinoj tre malnovspecaj kaj eĉ rekte eksdataj. Tial estas tre agrable trovi ion tre modernan kaj zorge elpensitan.)
Komence, nupt/o estis unu el tiuj nenecesaj ‘poeziaj’ neologismoj, samsignifa kiel la Fundamenta kunmetaĵo edz/iĝ/o kaj la kunmetaĵo-el-Fundamentaj-elementoj ge/edz/iĝ/o, t.e. “laŭleĝa ligiĝo inter viro kaj virino”.
Efektive, PIV estas ankoraŭ konfuzita. Ĝia edziĝo 1 havas la cititan difinon, edziĝo 2 (ark.) = geedziĝo. Sed geedziĝo siavice havas tiun saman difinon.
Supozeble la celo de PIV estis difini ke arkaisme edziĝo estis ago farata de la viro, sed ke geedziĝo estas ago farata de la viro kaj la virino kune. La arkaisma senco estas falusisma (?).
Kaj nupt/o? “Ceremonio kaj festo, per kiu du (aŭ pli da) homoj publike celebras sian intencon pri vivkomuneco (plej ofte geedziĝo)”. Do tio povas esti ne nur geedziĝo sed ankaŭ multpartneraĵo (polyamory, poligamio, poliandrio), aŭ ligiĝo inter du samseksaj individuoj. Tiu nupto inter du viroj aŭ inter du virinoj nomiĝas en kelkaj landoj geedziĝo (marriage), sed en Britujo civil partnership, kaj en Nov-Zelando civil union.
Antaŭ du jaroj mi kaj la koramiko okazigis nian nupton (laŭ tiu difino). Kio do estas la nomo por ĉiu el ni du el la vidpunkto de la alia? Mi ne volas nomi lin ‘edzo’, kaj jure li ne estas mia husband. Angle li estas mia (civil) partner. Volonte mi diras partner/o ankaŭ en Esperanto; sed tiu difino de partner/o mankas en PIV (nur interalie ‘kunulo en … seksumado’, kio ne estas la ĉefafero). Vivkunulo? Jes, sed jam 40 jarojn ni estas vivkunuloj. Ĉu nuptano? Ĉu kunnuptano? Prefere partnero.
Tiu debato ne povus esti okazinta dum la unua jarcento de Esperanto.

4 comments:

  1. kio pri "nuptpartnero"?

    ReplyDelete
  2. Necesas vasta repertuaro de esprimoj, ĉar ekzistas tiom da malsamaj situacioj, malsamaj juroj kaj malsamaj perspektivoj kaj ideoj. Kaj krome la tuta kampo estas ĝuste nun rapide evoluanta, precipe se oni alprenas tutmondan perspektivon. Ankaŭ la naciaj lingvoj hezitas.

    ReplyDelete
  3. Jes, partnero estas laŭ mi sufiĉe senproblema vorto por tio (kaj kial ne ankaŭ por ano de geedza paro), sed se oni volas neprigi, ke estas io jure valida, laŭleĝa, eble necesas tiucela epiteto.

    Mi tamen volus iomete komenti la laŭdon pri “nupto”: Bertilo diris trafe, sed multe pli laŭdindus la radiko, se ĝia uzo etendiĝus al la verba kampo. Oni trovas iom da nupti, nuptas, nuptis, sed ŝajnas al mi, ke la senco varias. Utilus facila maniero esprimi la diversajn uzojn de wed kaj marry, kaj nupt povus esti ĝusta ĝermo. La lingvouzo ne montras fortan modelon, kaj en Esperanto ofte la aŭtoritataj vortaroj estas surogatoj de efektiva lingvouzo – kial ne rolus tiel la via? La nuna “konjugacio” li edziĝis, ŝi edziniĝis, ili geedziĝis estas konsterne maleleganta, almenaŭ tiel sentas parolanto de lingvo senseksema.

    ReplyDelete
  4. mi absolute konsentas kun Harri. Foje mi jam havas problemon memori ke mi devas decidi inter "sxi" kaj "li", kaj poste ankoraux necesas diferencigi ke unu edzigxas sed alia edzinigxas... Vivu "nupti"! Gerrit Berveling jam uzas la vorton regule en siaj verkoj.
    Ha jes, pri "partnero": al mi "nuptano" sxajnas eleganta solvo.

    ReplyDelete