Friday 6 February 2009

ŝraŭbŝlosilo


Jam de mia junaĝo mi uzas la vorton ŝraŭbŝlosilo por la angla (BrE) spanner, (AmE) wrench. Subtenis tion la unua eldono de PIV: (sub ŝlos/) ŝraŭb~ilo Ilo, kun buŝo konsistanta el du paralelaj ebenaj surfacoj, servanta por turni ŝraŭbon kun eĝa kapo…
Sed en PIV2 aperas anstataŭe: ŝraŭb~ilo (evi) = boltilo.
Boltilo siavice, sub bolt/, estas Ŝtala levilo, provizita per du makzeloj aŭ sesangula kavo por turni ~on. .. SIN ~oturnilo. RIM: Ne uzu ŝraŭbŝlosilo en la senco de ~ilo. (En PIV1 mankas bolt/ilo.)

Bolt/o = kunfiksilo konsistanta el ŝraŭbo kun kapo kaj ŝraŭbingo.
Oni uzas ŝraŭbŝlosilon/boltilon egale por turni la ŝraŭbokapan parton aŭ la ŝraŭbingon (boltingon?). Kial la dufoja anatemo de la tradicia termino ŝraŭbŝlosilo?
En la bildo vidiĝas BrE universal spanner = AmE universal wrench = Esp universala (iuj diras: angla) ŝraŭbŝlosilo/boltilo.
Aliflanke ŝraŭbturnilo = ŝraŭbilo = screwdriver, tute alia ilo.

4 comments:

  1. Ankaŭ mi miras pri la kondamno de "ŝraŭbŝlosilo" ĉi-signife. Vilborg donas "universala ŝraŭbŝlosilo" por tiu ilo, kiu aperas en via foto.

    Sed mi konfesas malsufiĉajn sciojn pri la kompleksa kampo de tiaj iloj. Ekzistas multego da diversaj specoj, kaj mi nur tre nebule scias iliajn nomojn en ajna lingvo.

    Bedaŭrinde mia ekzemplero de la Esperanta Bildvortaro ankoraŭ estas survoje inter Koreujo kaj Germanujo. (Laŭplane ĝi alvenos post semajno.)

    ReplyDelete
  2. En Esperanta Bildvortaro, sub "Tubisto" troviĝas aro de tiaj iloj, iom diversformaj, "universalaj ŝraŭbŝlosiloj".

    ReplyDelete
  3. Kaj restas la demando kiel traduki la titolon de la klasikajxo de John Lennon, A Spaniard in the Works...

    amoke
    Istvan

    ReplyDelete
  4. Mi kredas, ke temas pri du similaj iloj kun signifa apartaĵo. Ŝraŭbŝlosilo (foto), havas regulilon, kies rolo estas ‘ŝlosi’ la aperturon de la makzelo de la ilo por ke ĝi ne moviĝu dum la uzado. Tub-tenajlo: identa, sed la makzeloj de la ilo libere moviĝas pro manko de regulilo. Oni devas konstante premi la tenilojn por alŝraŭbigo.

    ReplyDelete