Saturday 7 February 2009

West Indians

Anglalingvanoj hezitas, kiel diri en Esperanto West Indian.
En la angla ni havas tri tiurilatajn terminojn, en Esperanto nur du.
Por nomi la tutan regionon, angle, the West Indies pli-malpli = the Caribbean = the Antilles. En Esperanto ni havas la Karib/a Maro kaj Antil/oj. (Pli frue anst. karib/a oni diris ankaŭ karaib/a.)
La Antiloj estas la “insularo inter Atlantiko k la Kariba Maro” (PIV). La Grandaj Antiloj estas Kubo, Hispaniolo (= Haitio plus Domingo), Jamajko, Portoriko; la Malgrandaj Antiloj estas ĉiuj aliaj “t.e. la Alventaj k la Subventaj Insuloj” (PIV).
Atentu, tamen, ke la nederlandaj Alventaj Insuloj lokiĝas norde (S-ta Marteno ktp, pli norde ol Arubo k Kuracao), sed ke la britaj Alventaj (Windward) Insuloj (Barbadoso, Grenado, Trinidado ktp) lokiĝas sude de la Subventaj (Leeward: Antigvo, S-ta Kristoforo ktp). Konfuze!
Ni povas nomi la tutan regionon (la) Antiloj. Sed ankaŭ, laŭ la modelo de la angla the Caribbean, germana die Karibik, ni povus nomi ĝin Karib/ujo, ~io. (Aliflanke la kariboj mem, amerikindianoj kiuj donis sian nomon al la regiono, preskaŭ ne plu ekzistas kiel aparta gento.)
En la angla ni kutime nomas la loĝantojn de tiu insularo West Indians, aŭ malpli ofte, pli formale Afro-Caribbeans. Tiuj nomoj estas uzataj ankaŭ pri tiuj, kiuj migris al Britujo, kaj al ties posteuloj. Ni praktike ne parolas pri Antilleans. Tamen en la franca la kutima esprimo estas les Antillais. Verŝajne en Esperanto la ĝusta nomo estas antil/anoj (ĉar ne temas pri kariboj).
Teknike la Bahamoj kaj la Turk-Kajkosaj Insuloj (?) estas West Indian sed ne Caribbean. Kiel esprimi tion en Esperanto?!
Do ĝenerale West Indian = antil/a, ~ano. West Indies = Antiloj, Karibujo.

3 comments:

  1. (Mi ŝategas la Esperantigon "Turkaj kaj Kajkaj Insuloj" - pro la multaj sinsekvaj "kaj"-oj...)

    Ĉiuokaze "antila" kaj "antilano" ŝajnas tute bonaj.

    ReplyDelete
  2. Ekzistas ankaŭ "Indioj", kiuj verŝajne povas esti aŭ "Orientaj" aŭ "Okcidentaj". Mi ne volus rekomendi, ke oni uzadu la vorton hodiaŭ, sed ĝi ŝajnas utila por paroli pri historiaĵoj, ekzemple pri la "Nederlanda Kompanio de Okcidentaj Indioj". Ankaŭ la derivaĵo (se ĝi estas derivaĵo) "indiano" estas bezonata por historiaj kuntekstoj, ĉu ne?

    ReplyDelete
  3. Mi enamighis al la flago de Turkaj kaj Kajkaj Insuloj. Ghi montras vulvon, Lovkrafteskan eksterteranon kaj dalekon! :)

    ReplyDelete