Thursday 5 February 2009

wildlife

Kion signifas la vorto wildlife? Antaŭ 40 jaroj ĝi estis apenaŭ konata, sed nun ĝi estas ofta, certe meritanta lokon en la vortaro.
Mia unua ideo estis sovaĝbestaro. Subtenas tiun tradukon la germana vortaro de Collins, laŭ kiu wildlife = die Tierwelt (bestmondo).
Sed laŭ la franca Collins, wildlife = faune et flore (faŭno kaj flaŭro).
Laŭ la Concise Oxford, wildlife = wild animals collectively. Sed laŭ la angla Wikipedia, “wildlife includes all non-domesticated plants, animals, and other organisms”.
Ĉu do la vegetaĵoj estas parto de wildlife, aŭ ne? Ĉu temas nur pri la sovaĝbestaro, aŭ ankaŭ pri la sovaĝkreskaĵaro?
La laŭmorfema ekvivalento sovaĝvivo ricevas nur tri trafojn en kukolo, el kiuj du estas el anglalingvaj landoj kaj unu necerta, ĉar ne plu alirebla.
Ŝajnas, ke en la vortaro mi devos enmeti ambaŭ difinojn:
wildlife sovaĝbestaro; sovaĝvivo, faŭno kaj flaŭro
Ĉu tiel?

6 comments:

  1. Kiam oni diras angle widlife (ekz. wildlife conservation, w. photography, w. sanctuary, w. watching...) mi mem ofte elektus simple la vorton naturo, kaj ne uzus unuavice la adjektivon sovaĝa. Viva naturo estus pli preciza esprimo, sed tia precizigo ne ĉiam nepras.

    ReplyDelete
  2. mi konsentas Harri...
    en la hospana.. "silvestre" ne signifas sovaĝa.. sed natura...

    ReplyDelete
  3. Ĉi-kuntekste necesas atentigi, ke (ŝajne) mankas en Esperanto vorto por "domesticated". Mi trovis en iuj Esperantaj vortaroj, ke oni konfuzas la du nociojn "domesticated" kaj "malsovaĝa". Temas vere pri tute malsamaj aferoj. Se mia memoro ne trompas min, tia konfuzo aperas en la malnova versio de tiu vortaro, pri kiu ni nun diskutas!

    Ĉu eble "hejmigita" (en la Bona Lingvo) aŭ "domest(ik)ita" (en la Malbona)?

    Fakte PIV2005 enhavas "hejmigi" kun difino, kiu iomete proksimiĝas al "domesticate": "Kutimigi al kunvivado kun homoj". Tio povus esti mallerta provo esprimi la ideon de "domesticate". Sed la ekzemplo "hejmigi sciuron" montras, ke temas pri io alia (sciuroj neniam estis domestikitaj).

    ReplyDelete
  4. Laux sercxo en
    http://iate.europa.eu
    mi trovas ke plej multaj ekvivalentoj diverslingvaj tie inkludas same bestojn kiel plantojn. Cxe la finna aperas la sama ideo kiel Harri diris: "luonto, villieläimet ja luonnonkasvit" - t.e. "naturo, sovagxbestoj kaj naturaj plantoj", se mi bone komprenas.
    Do, ankaux mi konkludus ke "naturo" devus aperi en Via vortaro kiel unu el la ekvivalentoj.

    ReplyDelete