Tuesday 17 March 2009

gazump, gazunder

Iuj vortoj estas vere netradukeblaj: oni povas nur parafrazi. En la brita angla lingvo (sed ŝajne ne en la usona) ni havas la paron gazump kaj gazunder.
LDOCE (kies cela uzantaro estas lernantoj/uzantoj de la angla kiel fremda lingvo) klarigas jene:
gazump if you are gazumped, the person who is selling you a house sells it to another person who offers them more money: We were gazumped at the last minute.
gazunder if you are gazundered, someone who has agreed to buy your house says that they will only buy it for less than the amount originally agreed
[To be gazumped = tiu, kiu interkonsentis vendi al vi domon, tamen vendas ĝin al iu alia, kiu proponas pli altan prezon.
To be gazundered = tiu, kiu interkonsentis kun vi aĉeti vian domon, tamen diras, ke li/ŝi pagos por ĝi malpli, ol unue konsentite.]

Miaj grandaj angla-franca kaj angla-germana vortaroj Collins kapitulacas.
gazumphe was ~ed le vendeur est revenu sur sa promesse de vente en acceptant une meilleure offre
gazunder revenir sur une promesse d’achat immobilier pour tenter de faire baisser le prix • to be ~ed être obligé de baisser son prix à la dernière minute
gazump entgegen mündlicher Zusage ein Haus an einen Höherbietenden verkaufen
gazunder (mankas)

Mi havas ĝeneralan principon en farado de vortaroj: neniam preterlasu ion nur ĉar ĝi estas malfacila. Sed por tiu vortoparo la tento estas tre granda.

7 comments:

  1. Ni estis superprez(um)itaj.
    En la alia kazo: Ni kapitulacis al postmarĉandado.

    ReplyDelete
  2. Ja ŝajne ne en la usona... mi neniam aŭdis tiujn vortojn, kaj ne komprenus ilin ekster klara kunteksto.

    ReplyDelete
  3. Mi apenaux kredas ke Vi ne blufas, John. Cxu vere ekzistas aparta vorto por io tiel specifa? Se mi malicus, mi dirus ke jen io karakteriza por socio kie regas mono. Sed - kvazaux kontrauxpeze - anglalingvaj socioj evoluigis ankaux tiel altajn normojn pri demokratio, ke ekzistas la vorto "to gerrymander"...

    ReplyDelete
  4. Tiuj vortoj estas ĉarmaj kaj kontribuas al la riĉegan vortostokon de la angla. Sed ili nek havendas nek eĉ havindas en Esperanto.

    ReplyDelete
  5. Ve! Mi supre intencis "riĉega vortostoko," kompreneble.

    ReplyDelete
  6. dariokabe,
    "Ni estis superprez(um)itaj" mi komprenus kiel "oni difinis tro alta la prezon kiun ni kostas" - finfine, "prez(um)i" estas difini la prezon de io, aux provizi ion per prezo, cxu ne. "La nokton antaux la eko de la amasrabatado, cxiuj vendistoj prezumadis freneze gxis la frumateno".

    "Ni kapitulacis al postmarĉandado" estas trafege.

    amike
    Istvan

    ReplyDelete
  7. pistike64 skribas:
    "Ni estis superprez(um)itaj" mi komprenus kiel "oni difinis tro alta la prezon kiun ni kostas"

    Absolute prave. Mia eraro.

    "Ni kapitulacis al postmarĉandado" estas trafege.

    Nu do, poentoj po unu, sendecide kaj sengajne! (Itale pari e patta, kaj tio vere devus esti komento al win, lose, draw.)

    ReplyDelete