Wednesday 4 March 2009

manaĝero, manaĝisto

Foje mi sentas la bezonon trudi al iu vorto plian, aŭ pli vastan, sencon al tio, kion mi trovas en PIV.
Unu tia estas manaĝer/o, kiu por PIV rilatas nur al “sportaj aŭ artaj entreprenoj, aŭ … sportistoj aŭ artistoj”. Tamen en la praktika uzado (de tiuj esperantistoj, kiuj uzas tiun kredeble nenecesan vorton) ĝi estas ĝenerala vorto por ĉiu, kies tasko estas direkti/administri/gvidi/funkciigi ian ajn kompanion aŭ alian organizaĵon.
Troviĝas 10 trafoj en la Tekstaro, ĉiuj el MonatoLa Ondo de Esperanto.
li diplomiĝis pri turisma manaĝerado en la Ŝtata Universitato

abomenindaj pekoj de renomaj manaĝeroj de renomaj usonaj entreprenoj

Kaj ekzistas amaso da aliaj ekzemploj en la reto.
La sola celo de kompanioj nun estas laŭeble granda gajno, laŭeble granda dividendo kaj laŭeble alta akcikurzo. Aldoniĝis la gigantomaniaj promesoj de la tiel nomata nova ekonomio (komputiloj, elektronikaj komunikiloj). Por ke manaĝeroj vere sekvu nur tiun celon al maksimuma profito, oni pagis al ili ne nur gigantajn salajrojn sed precipe instigis ilin per opcioj je akcioj, kreskigi gajnon de entrepreno. Ruzaj manaĝeroj ekspluatis tiun ĉi eblon kaj falsis bilancojn, por tiel persone gajni – vidu supre. [S. Maul en Monato]

en la okazinto estas strategia eraro de li mem kaj de la manaĝeraro de la kompanio.

la kompanio enkondukis novan oficon - ĉefan teknikan manaĝeron de la kompanio sur nivelo de administrantaro [ambaŭ Novaĵoj el Rusio]

Oni trovas ankaŭ verbon manaĝ/i.
tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko [Maul, Monato]

ICCR manaĝis la nutradon de ĉ. 10 milionoj da homoj [Vikipedio]

Same kiel la iama komputer/o fine cedis al komput/ilo, mi vetas ke manaĝer/o (ĉu en malvasta senco aŭ en vasta) devos cedi al manaĝ/isto.

5 comments:

  1. Nu bona ekzemple ke anglecaj vortoj ja popularas inter multaj Esperantistoj... Eble aperos "manaĝingo" kaj "manaĝmento" ankaŭ... Ho, mi pensis ke mi ŝercis, sed mi ĵus trovis "manaĝmento" plurfoje per google. Nekredeble.

    Ĉu estas ia ajn diferenco inter "manaĝi" kaj "administri"? Mi ne komprenas kial oni eĉ bezonas la vortojn "manaĝ...".

    ReplyDelete
  2. Ha, mi trovis ke iuj aperoj de "manaĝi" rilatas al alia senco de la angla "manage" (sukcesi, povi fari, kapabli), ekzemple “sandviĉoj, biero kaj kafo, kiujn ŝi manaĝis iel krei malgraŭ la malmulto da mono.” Mi opinias, ke Esperanto povas manaĝi sen la radiko "manaĝi"...

    ReplyDelete
  3. Mi same opinias: mi konsentas, ke manaĝisto havus ŝancojn iam superi manaĝeron, sed mi mem klopodos elturniĝi sen tiu radiko, inter mastrumantoj, administrantoj, estroj, kaj simile.

    ReplyDelete
  4. Estis mia kompreno, ke la vorto por "manager" estas "direktoro".

    ReplyDelete
  5. ankaux mi plej ofte uzis gxis nun "mastrumi" en mia traduka kaj interpreta praktiko, ekz. kiam temis pri "management of multilingualism", aux pli vaste dirite en okazoj kiam gxi paralelas la francan "gérer, gestion".
    Managx(er)o: kredeble nenecesa vorto, kiel Vi diras. Sed floru cxiuj vortoj, kaj vortaristo registru efektivajn uzojn.

    ReplyDelete