Tuesday 24 March 2009

grackle


Reviziante la vortaron, mi samtempe edukas min. Ekzemple, pri bestoj kaj plantoj, komputiloj kaj matematiko, anatomio kaj malsanoj.
Birdo nekonata en Eŭropo sed ofta en Ameriko estas la grackle, Quiscalus quiscula (kaj parencaj specioj en la sama genro). Mia celo pliinternaciigi (malplibritigi) la vortaron devigas min aldoni tiun vorton, nekonatan en Britujo.
Oni atendus la esperantigon kviskal/o (aŭ eble kiskal/o).
Nek Benson nek Sonja mencias grackle. Nek ili nek PIV nek Cherpillod mencias kviskal/o. La listo de Pilger rilatas nur al eŭropaj birdoj.
Kiel ofte nun okazas, mi turnis min al Wikipedia. Mi trovis jenajn tradukojn: france quiscale, germane Grackel, pole wilgowron mniejszy (!), japane オオクロムクドリモドキ (ookaromukadorimodoki).
La Esperanta Vikipedio havas nenion sub kviskalo, sed jes menciojn sub Ikteredoj kaj sub Paseroformaj birdoj.
Ikteredoj: kviskaloj, kacikoj kaj psarokolioj

La kolektado de tiuj informoj okupis min dum almenaŭ dek kvin minutoj kiujn alie mi devus esti dediĉinta al teda tekstenmeto.
grackle kviskalo

2 comments:

  1. eble, por placxi al la maleuxropigema Renato, ni nomu la povran estajxon
    "okaromukadorimodoko". Ekzemplofrazoj:
    "Ne moku rime mukadon de koko, cxar beke vin punos okaromukadorimodoko."
    "Tempo preterflugas kiel bunta okaromukadorimodokaro." (el la Proverbaro)

    amoke
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. Mi nun provis dum dek minutoj enkapigi la vorton "okaromukadorimodokaro", sed tute vane. Do, perfekta vorto!

    ReplyDelete