Monday 10 August 2009

satsuma

La nomado de diversaj citrusfruktoj estas foje malfacile en nia lingvo.
Unu el la plej ŝatataj ĉe ni je kristnasko nomiĝas angle satsuma. Ĝi estas relative malgranda, facile senŝeligebla, kaj sensema. Ĝia botanika nomo estas Citrus unshiu.
La nomo satsuma havas japanan originon. Sed en la japana Satsuma (薩摩, さつま) estas la nomo de urbo kaj eksprovinco, ne de la frukto.
Laŭ Vikipedio, en la japana la frukto nomiĝas (unshū) mikan 温州蜜柑, dum en la ĉina ĝi estas Wenzhou migan 温州蜜柑. ”La japana nomo estas loka lego de la samaj skribsignoj uzataj en la ĉina, kaj en ambaŭ lingvoj la nomo signifas ‘mielcitruso de Wenzhou’.”

Malgraŭ la fakto, ke en la angla ĝi estas ĉie konata kiel satsuma, la koncerna vikipedia artikolo titoliĝas mikan.
Do ekzistus la ebleco proponi du neologismojn-kandidatojn por ĝia nomo en Esperanto: sacum/o, laŭ la nomo satsuma uzata en tre multaj (ĉu ĉiuj?) eŭropaj lingvoj; aŭ migan/o, laŭ la ĉina kaj japana nomo.
Tamen tiu frukto estas speco de mandarino. Kredeble sufiĉas nomi ĝin sensema mandarino.
Atentu, ke klementino (clementine) kaj fortunelo (kumquat) estas aliaj.

9 comments:

  1. "en la angla ĝi estas ĉie konata kiel satsuma" - eble en Britujo! Mi neniam aŭdis tiun fruktan nomon "satsuma" (nek "mikan") antaŭe, laŭ mia memoro, kaj mi ĉiam supozis ke tia frukto simple estas ia "tangerine" kun malpli strikta ŝelo...

    Mi tre ŝatas ilin (se ja temas pri la sama frukto - eble mi fakte konas tiujn "Clementines" - mi ne estas oranĝa fakulo...) ne nur pro la gusto sed pro la facila senŝeligeco (kiu por mi estas la distinga eco de ili). Mi verŝajne nomus ilin "oranĝetoj" simple, aŭ "malstriktŝelaj oranĝetoj" se mi volas distingi ilin de aliaj oranĝetoj. :)

    ReplyDelete
  2. @Russ: tamen jen la url de usona kompanio, kiu uzas la nomon "satsuma": http://www.lalagniappe.com/mall/satsumas.htm
    Do la anglalingva nomo ne estas nur brita.

    ReplyDelete
  3. Por mi, "tangerine", "satsuma", "clementine" kaj "mandarine (orange)" estis cxiam samsignifaj...

    ReplyDelete
  4. Kaj nur manĝinte ĉiujn tiujn ”mandarinacaĵojn” oni povas konkludi pri la sat-sumo! ;-)

    ReplyDelete
  5. Por mi "satsuma" estas kvazaŭ propra nomo de diversaj specoj de "oranĝeto". Praktike, la merkatistoj elektas la nomojn, kaj la nomoj ne estas fidinda indiko pri la gusto.

    OED priskribas la vorton proksimume tiel kaj informas min, ke ekzistas ne nur oranĝetoj nomataj "Satsuma", sed ankaŭ fajencaĵoj nomataj "Satsuma".

    Ĉu "cheddar" estu en la vortaro? Tio estas en simila kategorio de vortoj/nomoj, kaj verŝajne pli grava vorto en la angla, kvankam la koncepto estas malpli internacia, mi supozas. Ĝi estas speco de fromaĝo, kompreneble, kaj fromaĝonomoj estas ekzemplo, kiun oni ofte diskutis. Oni ne povus esperantigi ĉiujn fromaĝonomojn, sed ĉu tio signifas, ke oni esperantigu neniun el ili?

    ReplyDelete
  6. La neologismo "sacumo" certe embarasos multajn japanojn, ĉar en la japana plej populara "satsuma" estas tiu de "satsuma-imo" t.e. "batato".
    Se estas necese elekti novan radikon, mi preferas "migano"-n aŭ "mikano"-n.

    ReplyDelete
  7. Ĉe fruktovendejo en Brazilo mi petis klarigon pri kelkaj citrusoj vendataj: "Klementinoj, mandarinoj, fortuneloj, sacumoj... Cetere ili ĉiuj estas 'bergamotoj'! ", diris la frukto-vendisto!

    ReplyDelete
  8. Mi konsentas ke sufiĉas "sensema mandarino", kaj ne opinias la enkondukon de novradiko necesa ĉi-kaze.

    ReplyDelete
  9. Sensema mandarino estas plej klare laŭ mi. Mi estas usonano kaj mi neniam ajn aŭdis pri 'satsuma' ĝis ili menciiĝis en brita televidprogramo. La indikita retpaĝo pri "sacumoj" en Usono venis de Luiziano; tiu ŝtato estas lingve malsama de la cetero de Usono. Ĉiukaze mi sufiĉe multe vojaĝis en Usono, kaj mi neniam vidis 'sacumojn' en la superbazaro.

    Mi kutime nomas tiajn oranĝetojn "klementinoj", sed Vikipedio informas ke klementino kaj sacumo ne estas la sama afero, do kiu scias?

    En Esperanto, mi kutime uzas la vortojn "klementino" kaj "oranĝeto", depende de mia emo.

    -Erin Piateski

    ReplyDelete