Friday 21 August 2009

market


En Bjalistoko mi vizitis la tute novan Zamenhof-Centron, en kiu estis muzeaĵo pri la urbo kia ĝi estis en la tempo de Zamenhof. Ĉio estis en tri lingvoj: la pola, Esperanto, kaj la angla.
Frapis min, ke la Esperanto-tradukinto decidis traduki la polan rynek, angle market(-place), per foiro. Temas pri la placo en la centro de la urbo, kie historie estis ĉiutaga vendado.
Laŭ PIV, tiu “loko, kovrita aŭ ne, kie estas multaj diversaj vendobudoj aŭ vendotabloj” estas bazaro. (Dua senco: “komerca kunveno de vendantoj kaj aĉetantoj, tenata en tiu loko”.)
Foiro, male, estas “granda komerca kunveno, ofte kun distraĵoj, kiu okazas en fiksita periodo k loko por vendado de brutoj, agrikulturaĵoj, industriaĵoj ktp”. La muzea tradukinto eraris.
Eble la problemo estas, ke bazar/ estas vorto de persa origino, kiu en multaj lingvoj nomas sole aŭ ĉefe tian vendejon en orienta lando, ne en Eŭropo. Tamen estas tre klare, ke por Zamenhof ankaŭ la ordinara eŭropa vendoplaco havas tiun nomon:
Se mi havus kelke da kopekoj, mi sendus al la bazaro, por aĉeti almenaŭ paneton. [La Revizoro]

ĉirkaŭ cent-kvindek rublojn la sola frako kostas, kaj en la bazaro li ĝin forblovas por dudeko da rubloj [La Revizoro]

La radiko merkat/, kun sole abstrakta signifo, estas nefundamenta kaj eble nezamenhofa: ĝi estas en la kvara OA.
Por la moderna supermarket multaj esperantistoj emas diri supermarkto. PIV preferas, ke ni diru superbazaro.




Kiel avertas televidaj reklamoj ĝuste nun en Britujo: ne konfuzu inter market kaj meerkat! Ĉi tiu estas besto, Suricata suricatta, en Esperanto supozeble surikat/o.

_ _

Nun estos dektaga paŭzo en mia blogado. Venonta blogero: 2 septembro.

6 comments:

  1. Mi rimarkis diversajn lingvajn erarojn en tiu ekzpozicio. Dum konversacio kun nia gvidanto, li diris ke la muzeo ial erare uzis pli fruan ne korektitan version de la Esperanta teksto, kvankam ili ricevis pli bonan version. Videblis pluraj surgluitaj korektoj sur la ekspozicia teksto.

    En la muzea teksto trafis min misuzo de "perono" (ŝtuparo antaŭ domo) por fervoja "kajo" - ofta falsamika eraro inter polaj Esperantistoj pro la pola "peron". Tiu konfuzo aperas ankaŭ en pl-eo-vortaroj.

    ReplyDelete
  2. Ne konfuzu inter "surogato" kaj "surikato"!

    amoke
    István Ertl

    ReplyDelete
  3. Mi rimarkis la eraron "Lejzor" anstataŭ "Lejzer" plurfoje en tiu cetere tre profesiaspekta ekspozicio.

    ReplyDelete
  4. Krom "bazaro" mi uzas ankaŭ la vorton "vendoplaco".

    ReplyDelete
  5. Mi uzas rutine la vorton "bazaro" por tia celo. Eĉ por tegmento-kovritaj vend-budaroj.

    Saman persan aromon havas la vorto "paradizo" sed ĉiuj uzas senrimorse.

    ReplyDelete