Thursday 13 August 2009

plonĝado

En la angla to dive havas du signifojn: (i) ĵeti sin kapantaŭe en akvon, kaj (ii) naĝi sub la surfaco de la akvo. Simile dusignifaj estas la germana tauchen kaj (mi kredas) la franca plonger.

Tamen en PIV2 plonĝ/i havas nur la unuan signifon, plus aviada kaj narkota subsencoj.
plonĝ8i (ntr) 1 Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. 2 Abrupte k krute malsupreniĝi, direktante malsupren la nazon de la aviadilo. 3 (fm) Rapide perdi la efikon de halucina drogo…

Kiam antaŭ kelkaj monatoj oni diskutis tiun temon en la dissendolisto de la Akademio esprimiĝis la opinio, ke por la dua senco oni devus diri subakve naĝi, subnaĝi.

En sia Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Krause zorge tradukas tauchen per naĝi sub la akvosurfaco.

En la Oka Oficiala Aldono tekstas
plonĝ/i. Lerte sin ĵeti en akvon, por naĝi. — A.to dive, to plunge, F.plonger, G.tauchen, H.zambullir, I.tuffarsi, P.mergulhar.

Povas esti, ke la hispana, itala k portugala vortoj estas same dusencaj kiel la angla. Ĉu iu povas tion (mal)konfirmi?
Se en ĉiuj menciitaj lingvoj la verbo havas ambaŭ sencojn, tiam laŭ mi ni povas ankaŭ en Esperanto agnoski la du sencojn.

Unu maniero “plonĝi” (= subakve naĝi) estas per spiraparato, angle scuba diving (vidu bildon). La angla scuba laŭ etimologio estas akronimo (self-contained underwater breathing apparatus), do “libera submara spiraparato”. En Esperanto oni povus eventuale diri simple libera plonĝado.
Vidu ankaŭ jenan diskuton.

9 comments:

  1. Mia germana amikino diras, ke 'tauchen' ne havas du signifojn kiel en la angla. Ghi nur signifas 'subakve naghi'. 'Jheti sin en akvon' estas en la germana 'springen'. Por diferencigi inter diversaj manieroj de sinjhetado en akvon oni diras en la germana 'springen' (ielmaniere jheti sin en akvon) au 'einen Kopfsprung machen' (fari kaptosalton/jheton!?) au 'Kopf vor ins Wasser springen' (jheti sin kapantaue en akvon).
    La germana verbo 'eintauchen' siginifas 'eniri la akvon, sed ne jheti tien!' :-) (eble kiel en la angla 'to dip' - subakvigi?)

    Pardonu, se mi faris erarojn en Esperanto! Mi nun demandis min, kial oni uzas la verbon 'jheti sin en akvon' kaj ne simple 'salti en akvon'... La dua versio estas multe pli simila al la germana...

    ReplyDelete
  2. Mi plu pensis pri tio... :-) Eble ne gravas, chu diri 'subakve naghi', 'subakve plonghi' au simple 'plonghi'. Ili chiuj estas kompreneblaj. Mia germana amikino konfirmas, ke ankau 'plonghi' kun du sencoj kiel en la angla estas enkuntekste komprenebla. Kaj certe shajnas ke la franca havas ankau tian dusencan verbon.

    Por mi la unua senco de la verbo 'plonghi' vershajne estos chiam 'jheti sin kapantaue en akvon'. Kaj nur enkuntekste mi povus kompreni ghin kiel 'subakve plonghi/naghi'.

    ReplyDelete
  3. Hispane estas du verboj:

    plonĝi = zambullirse
    subnaĝi = bucear

    El kio: subnaĝisto = buceador (ranhomo k.s.)

    Jorge Camacho

    ReplyDelete
  4. Mi pensas, ke estas pli grave rigardi la lingvojn, kiuj uzas similan formon, ol aliajn lingvojn ĝenerale. Miaj francaj vortaroj ne donas la sencon "naĝi subakve" al la verbo "plonger"; laŭ ili "plonger" ĉiam enhavas la ideon "iri suben". Tamen, iu, kiu naĝas subakve, ja iris suben por atingi tiun pozicion, do la sencoj ne estas tute apartaj. Se mi hieraŭ naĝis subakve, mi povus ja diri, ke "mi plonĝis hieraŭ". Tamen, se mi nun naĝus subakve, kaj havus poŝtelefonon, kiu funkcias subakve, estus laŭ mi tre dubinde diri, ke "mi nun plonĝas".

    ReplyDelete
  5. Momenton! Ĉu vere la angla vorto "dive" povas signifi "naĝi sub la surfaco de la akvo"? Se jes, kial oni ne povas diri "the fish dived from one side of the pond to the other" [la fiŝo plonĝis de unu flanko de la lageto ĝis la alia]? Se la angla vorto havas tiun sencon, ĝi estas laŭ mi malofta senco, kiu eblas nur sub certaj kondiĉoj. OED (la plej granda angla vortaro) ŝajne ne mencias ĝin.

    ReplyDelete
  6. Tiu angla senco de subakva naĝado ŝajnas (laŭ mi) temi specife pri "scuba diving" ktp, t.e. subakva naĝado kun iaj teĥnikaj ekipaĵoj por doni spiraeron daŭre dum la naĝado (kaj eventuale kun speciala vestaĵo por protekti kontraŭ akvopremo, se temas pri profunda maro). Mi konsentas kun la anonima komento, ke por simpla subakva naĝado (ekzemple de unu ekstremo de naĝejo al la alia, ne spirante dum tiuj 15 aŭ 30 sekundoj) oni ne diras "dive".

    Mi supozas, ke tiu uzo de "diving" origine temis specife pri la vertikalo malsupreniĝo, kaj poste oni ĝeneraligis la nocion por inkluzivi la horizontalan naĝadon kaj esploradon, kiun oni faras post la iro malsupren mem, kiu estas la vera "dive".

    ReplyDelete
  7. Se "scuba diving" estas "libera plonĝado", kio estas "free-diving" (plonĝado sen spiraparato) en Esperanto?

    ReplyDelete
  8. Mi samopinias kiel Jorge Camacho: en la hispana la unuan sencon esprimas la verbo "zambullir(se)" kaj la duan, la verbo "bucear".

    ReplyDelete
  9. Mi povas konfirmi la aserton de Robert ke en la germana "tauchen" signifas nur "subakve naĝi", ne "plonĝi".

    Laŭ mi estus treege nesaĝe rekomendi signif-ampleksigon de "plonĝi" al la signifo "subakve naĝi". Tio aldone al mi aspektus tre anglisme.

    La Oficiala Aldono entenas ne nur tradukojn, sed ankaŭ difinon, kiu jam montris, kiu signifo estis intencita. Kaj el la tradukoj ŝajne nur la angla estas vere dusenca.

    En la praktiko mi renkontis "plonĝi" nur kun ĝia kutima signifo, neniam kun la signifo "subakve naĝi". Tia signif-ampleksigo alportus nenian utilon al Esperanto.

    ReplyDelete