Friday 14 August 2009

status-etikedoj


Dum la UK en Pollando mi diskutis kun diversaj interesitoj demandojn pri la planata nova eldono de la vortaro.
Pluraj esprimis deziron, ke en la Esperanta vortolisto troviĝu ‘etikedo’ (indiko) pri la Fundamenteco aŭ oficialeco de ĉiu radiko.
Mi ankoraŭ ne decidis, ĉu plenumi tiun deziron. Sed intertempe mi faris eksperimentan preparon de la litero Ŝ kun tiaj etikedoj.

f indikas, ke la radiko troviĝas en la Fundamento de Esperanto
1..9 indikas, ke la radiko troviĝas en la 1-a..9-a Oficiala Aldono
z (ĉe neoficiala radiko) indikas, ke la radikon tamen uzis Zamenhof.

Ĉion ĉi mi simple kopiis el PIV2, kun la escepto de la 9-a OA, kiu aperis post PIV2005.
Se mi decidos enmeti la etikedojn, mia vortaro estos do la unua, kiu montras ankaŭ la radikojn de la 9-a OA.

Estas malfacile, trovi la ĝustan oportunan manieron por prezenti tiun informon. Eksperimentinte je diversaj eblecoj, mi decidis meti la etikedon post la kapvorto, kiel malgrandan altan literon.
Jen la rezulto. Sciigu, ĉu ĝi plaĉas.

11 comments:

  1. Tiuj kiuj interesigxas pri informoj cxi tiaj, prenos sian lupeon. Por mi mem estas tute egale cxu vorto estas fundamenta aux ne.

    amike
    István Ertl

    ReplyDelete
  2. Same por mi estas tute egale. Tiuj, kiuj volas scii, ĉu vorto estas fundamenta, volas ankaŭ vidi la tradukojn en la Universala Vortaro, la kuntekstojn en la Ekzercaro, ktp, do ili devas ĉiuokaze konsulti la originalajn dokumentojn.

    ReplyDelete
  3. Ŝajnas esti bona prezentmaniero, kvankam mi efektive preferus majusklan "F" por Fundamento, aŭ steleton * (tio estas jam ia normeto, en PIV kaj ReVo). (Kaj min interesas tiaj informoj.)

    ReplyDelete
  4. Atentu, ke la informoj en PIV ne estas fidindaj. Nepre uzu nur la Akademian Vortaron kiel fonton.

    ReplyDelete
  5. El praktika vidpunkto (“kion signifas X?”) oni ne bezonas tiajn informojn. Sed el vidpunkto de intereso (kaj foje de esplorado, instruado, ktp) la indikoj estus bonvenaj, kaj riĉigus la vortaron. Mi voĉdonas “por”.

    Lee

    ReplyDelete
  6. Mi samopinias kiel Tim, ke estus utile havi indikon pri fundamenteco aŭ Z-uzo en la "angla -> Esp" sekcio, kiam oni devas decidi kiun el du eblaj vortoj oni volas uzi.

    ReplyDelete
  7. Chu "statuso" estas vorto?

    ReplyDelete
  8. Neniam ĝis nun mi plendis, ke estas en vortaro tro da informo. Mi voĉdonas "por".

    Ken

    ReplyDelete
  9. Tamen post plua konsidero mi decidis ne doni tiujn informojn.

    ReplyDelete
  10. Jes, kredeble en konciza vortaro tiaj informoj estas ne tute nepraj.

    ReplyDelete