Wednesday 9 September 2009

la aŭtisma spektro

La psika perturbo (malordo) autism estis nekonata en la tempo de Zamenhof, kaj relative nova koncepto kiam mi verkis la unuan eldonon de la vortaro (eld. 1969). Tiam, se mi ne eraras, ekzistis mallongviva E-eldonaĵo kun la titolo Aŭtismo, sed ĝi celis ‘aŭtistojn’ kaj temis pri aŭtomobiloj kaj aŭtomobilado. Por eviti hominiman konflikton mi kreis kaj proponis por la perturbo la nomon memismo. Tiu propono ne sukcesis.
Intertempe oni dediĉis multe da atento al la psika perturbo, ĉiulingve sub la nomo autisme, Autismus, autismo ktp, kaj ni ne plu nomas automobilismon per tiu nomo.
La vikipedia artikolo pri la psika perturbo prave nomiĝas aŭtismo.
Oni parolas pri la aŭtisma spektro, en kiu milda formo de la perturbo nomiĝas sindromo de Asperger.
Iuj aŭtismuloj (kaj eble ankaŭ neaŭtismuloj) havas alian sindromon, angle savant syndrome, en kiu ili posedas brilan talenton en unu fako sed ne en aliaj. Ekzemple, tia persono povas eble brile matematiki aŭ desegni aŭ lerni lingvojn, sed samtempe eble eĉ ne povas lavi sin kaj vesti sin. (Pli frue en la angla oni diris idiot savant.) Germane tio nomiĝas Inselbegabung (insula talento), sed en multaj aliaj lingvoj oni uzas la formon savant aŭ simile.
Savant estas la franca vorto por ‘klerulo, erudiciulo’. Pro homonimoj ni kredeble ne povas uzi la esperantigojn savano, savanto.
Vikipedio havas artikolon kun la titolo Sciegula simptomaro, sed la koncerna elektronika dosiero havas la titolon Erudicio-sindromo.
Tiuj nomoj ne estas tute kontentigaj. Aparte maloportuna estas la pluformaĵo sciegulo-sindromaruloj, kiun ni trovas en la artikolo.
Kion fari?

8 comments:

  1. La "koncerna elektronika dosiero" estas alirebla per pluraj TTT-adresoj. Alklaku "Ligiloj ĉi tien" kaj serĉu la vorton "alidirektilo". Kvin TTT-adresoj kun la formo eo.wikipedia.org/wiki/xxx sendas al la sama artikolo; kvar el la paĝoj tiel atingitaj havas la subtitolon "(Alidirektita el xxx)".

    ReplyDelete
  2. Sed interese estas, ke la paĝo mem, kun la titolo Sciegula Sindromaro, estas redono (surekranigo) de la elektronika dosiero kun la titolo …Erudicio-sindromo.html. Tio montras, ke iu ŝanĝis la legeblan titolon de la artikolo, sed ne renomis ĝin elektronike.

    ReplyDelete
  3. En la angla estas iafoje uzata "savantism" (kvankam OED ne enhavas ĝin ĝis nun). Sekve eblus la solvo "savantismo" por la fenomeno, "savantismulo" por la homo.

    ReplyDelete
  4. "sciegula simptomaro" sonas tro kiel "sciura sin-dronado".

    amoke
    Istvan Ertl

    ReplyDelete
  5. Eble "lertozo". Au "kapablozo".

    LM

    ReplyDelete
  6. Laŭ mi "sciegula simptomaro" ja taŭgas. La pluformaĵo devis kompreneble esti "sciegul-simptomarulo" kaj ne "sciegulo-sindromarulo", kion mi intertempe korektis en la Vikipedia artikolo. Kiam la kunteksto jam montras ke oni parolas pri homo kun mensa problemo, la longa termino "sciegul-simptomarulo" estas anstataŭigebla per la simpla "sciegulo".

    Ankaŭ taŭgus laŭ mi deiri de la germana esprimo, kaj sekve diri "insultalento". Eblus tion ŝanĝi al malpli metaforeca termino "izolita talento".

    Pluformado plej facilas ĉe "insultalento" -> "insultalentulo".

    (Interkrampe: Mi ne komprenas kiel vi trovis elektronikan dosieron kun la nomo "Erudicio-sindromo.html", sed mi ja povas konfirmi, ke antaŭ ĉi-tema termina diskuto en la Vikipedio la titolo ja esti "Erudicio-sindromo". Ĉiuokaze, tre indas legi la diskutpaĝon de la Vikipedia artikolo ĉi-kaze.)

    ReplyDelete
  7. La auxtismo estas konstatebla dum la unuaj monatoj da vivo
    http://jotakaeme.blogspot.com.br/2013/11/algumas-novidades-traduzidas-em.html

    ReplyDelete