Tuesday 29 September 2009

nePIVaj vortoj (i)


Malgraŭ mia ĝenerale konservativa sinteno al la inflacio de la Esperanta radikaro, mi decidis enmeti plurajn radikojn, kiuj ne troviĝas en PIV2. Jen unua listo. Por ĉiu kapvorto mi aldonas klarigon en Esperanto, la anglan tradukon, kaj mencion de la fonto.

android/o homaspekta roboto | android (ekz-e jen)
animaci/o kreado kaj prezentado de desegnitaj moviĝantaj bildoj | animation (ReVo, KompLeks)
-atlon/o sufikso post numeralo por indiki konkurson el tiom da fakoj: triatlono, kvinatlono | -athlon (en ĉi tiu blogo, 09-03-28)
aŭkupar(i)/o (plumfolia) sorpujo (Sorbus aucuparia) | rowan (en la 1-a eldono; Butler, Pilger, Cherpillod)
bing/o speco de lotludo | bingo (Benson, Krause)
blog/o taglibro en la TTT | blog (ekz-e tio, kion vi nun legas!)
bonus/o speco de kromsalajro (kp PIV bonifik/o) | bonus (ekz-e jen)
bri/o speco de fromaĝo | brie (ekz-e jen)
cefalof/o speco de antilopo (Cephalophus) | duiker (Butler, Cherp; = dukero Krause)
cian/o cejanbluo: unu el la tri koloroj uzataj en inkŝprucaj kolorpresiloj | cyan, (usone) aqua (en PIV nur kiel prefikso)
ĉaĉa/o speco de sudamerika kuba danco | cha-cha (Krause)
ĉaŭĉaŭ/o speco de ĉindevena hundo | chow chow (dog) (kredeble pli internacia formo ol la ĉaŭ/o de la 1-a eld.)
ĉedar/o speco de fromaĝo | cheddar (en ĉi tiu blogo, 09-01-10)
ĉivav/o speco de tre eta hundo | chihuahua (Vik)

12 comments:

  1. Cxacxao estas kuba, ne sudamerika.

    Pierre

    ReplyDelete
  2. Pri “ĉivavo”, eble oni klarigu ke ĝi estas “speco de tre eta, sed ofte tre malica, hundo.” Ĉivavo loĝas ĉe ni, kaj mi scias la veron pri la etaj monstroj . . .

    LM

    ReplyDelete
  3. Nepras konsulti ĉivavo-posedantojn.

    amike
    Istvan

    ReplyDelete
  4. ciano: Unue, kial vi difinas ĝin kiel substantivan radikon? Due, ĉu estus pli bone kaj utile difini ĝin kiel komplementan koloron de ruĝo anstataŭ referenci apartan specon de presilo? Trie, ĉu la komplementa koloro de verdo nomiĝas "fuksinkoloro"? Kvare, ĉu ĝenas vin tio, ke kelkaj kolornomoj devas finiĝi per -koloro? Kvine, iuj lingvoj (la itala, la rusa, ...) havas 12 bazajn kolorojn: kiel vi nomas la lastan? Ĉu "lazura"?

    ReplyDelete
  5. Pri "cian/" - anstataŭ krei novan-sed-similan radikon, ĉu ne simple "cejan/" povas roli kiel la koloro de tiu floro, simila kiel oni fojfoje uzas "roz/" anstataŭ "rozkolor/", aŭ "viol/"? Mi notas ke en reta-vortaro.de jam estas tiu komputila kolora senco de "cejana" ("Koloro inter blua kaj verda, grava en subtrahaj kolormodeloj por inkaj presiloj kaj fotokompostado."), kaj simile en vikipedia artikolo pri "cejano" aperas tio, ke "Per la nomo de la planto oni nomas verd-bluan koloron, kiu gravas en la kolormodelo CMFN."

    ReplyDelete
  6. Russ citas:
    "CMFN" (comofono)

    Cxar iam Esperanto estos lingvo pli "parolata" ol "skribata" mi proponas:

    "FNCM" (fonocomo).

    ReplyDelete
  7. Mi ne komprenas diferencon en parolebleco de "comofono" kaj "fonocomo". Ĉu mi maltrafas ian ŝercon aŭ vortludon?

    ReplyDelete
  8. Pri "homaspekta roboto" mi akordas pri android'o, tamen mi ofte uzas (foje blogas pri tio): hom'oid'a robot'o [kun PIVa sufikso -oid]. En angla oni ankaŭ uzas ofte "humanoid robot".

    ReplyDelete
  9. Saluton Russ,

    mi nur aludas la pli facilan prononcadon
    se en la komenco staras F anstataux C (ts).

    Cetere plej facila konvino en la komenco
    estas gxuste "FN" (fono).

    Notu ke en nia lingvo nur unu vorto komencigxas per "tso", t.e. "colo".

    ReplyDelete
  10. Ĉu komenca "co" iel pli malfacilas ol komenca "ca", "ce", "ci", "cu"...? Mi ne rimarkas plian malfacilecon de "co" kompare al la aliaj c-vokalaj komencoj, kvankam mi konsentas ke ja ial "co"-vortoj maloftas en nia lingvo.

    ReplyDelete
  11. Mi ne komparas co
    kun ca, ce, ci aux cu
    sed kun fo.

    ReplyDelete
  12. Jes, tion mi komprenas, sed mi simple scivolas ĉu la aliaj c-vortoj ankaŭ ŝajnas malfacilaj, laŭ via takso. Surprizis min konstati ke estas nur la co-vorto "colo" en ofta uzo en nia lingvo, do mi simple scivolas kial. Por mi, "co" ne ŝajnas pli malfacila ol la aliaj (ca, ce, ci, cu), sed eble por aliaj homoj estas, kaj tial ekzistas nur malmultaj co-vortoj sed multaj ca-ce-ci-cu-vortoj... sed mi simple ne scias kaj scivolas ĉu nur temas pri ia etimologia koincido, aŭ ĉu Zamenhof ekzemple opiniis ke "co" ial pli malfacilas/malkonvenas ol ca, ce, ci, cu... kaj se jes, kial "co" pli malfacilas?

    ReplyDelete