Tuesday 31 March 2009

feng shui

Antikva superstiĉo, la ĉina feng shui, fariĝis moda en la okcidento. Kiel ni nomu ĝin en Esperanto?
La ĉinaj vortelementoj signifas nenion pli ol “vento-akvo” (风 fēng vento, fonetike 1fəŋ; 水 shǔi akvo, fonetike 3ʂwei).
Jorge diskutis la demandon antaŭ tri jaroj en la tiam aktuala bloga vortaro.
fengŝu'o nomo de la pseŭdoscienco aŭ arto esplori, konstati kaj klarigi la topografian (mal)bonecon kaj (ne)taŭgecon de loko por konstruado de loĝejoj por homoj aŭ de tombejo por mortintoj (el la ĉina fengshui, siavice el feng [vento] kaj shui [akvo]). RIM En la romano Akv, unua volumo, p. 547, la tradukinto LAŬ difinas fengŝuon, tamen esperantigas ĝin per la kunmeto vento-akvo: "Li petis tranokti en mia domo kaj asertis, ke li lertas pri juĝo de jino-jango kaj vento-akvo". En Interreto oni trovas ankaŭ la formon ventakviko. Kvankam en la angla kaj hispana lingvoj oni emas uzi nuntempe la formojn fengshui aux feng shui, oni ankaŭ tradukas la ideon respektive per geomancy kaj geomancia. Oni tamen ne konfuzu fengŝuon kun la aŭgur-arto geomancio.
Ŝajnas, ke ĉiuj eŭropaj lingvoj simple transprenis la ĉinan nomon, eventuale adaptinte ĝin iomete. Kvankam en la angla ni skribas feng shui, tamen ni prononcas fʌŋ ʃweɪ. La greka, laŭ Vikipedio, hezitas inter φενγκ σούι (feng súi) kaj φανγκ σουέι (fang suí). La rusa rezignas pri la velareco de la nazalo kaj skribas Фэншуй (fenŝuj). Evidente ni povus en Esperanto lasi feng shui kiel neasimilitan fremdvorton, eventuale reskribitan kiel fengŝuj. Mi ne tre entuziasmas pri duonasimilita fengŝu/o, pro la neoportuna konsonantkombino; kaj neniu volas sekvi la rusojn al fenŝuj/o.
La alia ebleco estas traduki laŭ la etimologia signifo. Pri vent/akv/iko mi tute ne entuziasmas. Mi preferas resti kun la ĉina tradukisto menciita de jorge, kaj diri vento-akvo.
feng shui (meblaranĝo laŭ) vento-akvo

Monday 30 March 2009

shopping mall

Antaŭ kvardek jaroj, kiam aperis la unua eldono de la vortaro, la angla vorto mall havis (almenaŭ por mi) nur unu aktualan sencon: “a sheltered walk or promenade” [COD]. Pro tio mi donis nur unu tradukon: korso (“larĝa strato aŭ aleo, priplantita per arboj k servanta kiel publika promenejo en urbo, precipe mediteranea” [PIV]). Tio bone priskribas The Mall antaŭ Palaco Buckingham en Londono (se forgesi pri “mediteranea”).
Tamen hodiaŭ mall akiris duan signifon, kiu fariĝis la ĉefa: “an enclosed shopping precinct” [COD]. OED karakterizas tiun sencon “ĉefe nordamerika, aŭstralia, novzelanda” (ĉar ni britoj diras shopping centre).
LDOCE: mall = a large area where there are a lot of shops, usually a covered area where cars are not allowed.
Kiel nomi tiun ĉirkaŭbaritan vendoterenon, “kun multe da vendejoj/butikoj/magazenoj, kutime kovritan terenon, kie oni ne allasas aŭtojn”?
La superbazaro de PIV (“grandsurfaca butikego, provizita per oportuna aŭtoparkado, kaj praktikanta raciigitan vendometodon, precipe memservadon, por ĉiuj varoj de kuranta uzado”) estas la angla supermarket — kiun la popolo (sed ne la vortaristoj) emas esperantigi kiel supermerkatosupermarkto.
Sed en unu mall povas esti pluraj tiaj superbazaroj kaj multaj aliaj vendejoj/butikoj/magazenoj.
Ŝajnas al mi, ke ankoraŭ ne ekzistas stabila Esperanta nomo de mall.
Kion fari? Unu ebleco estus vastigi la sencon de korso, paralele kun la vastigo de mall en la angla.
Alia estus ekzemple komerca centro (sed tio estas pli ĝuste tuta kvartalo, kun aŭtoj kaj ne ĉirkaŭbarita-kovrita). Aŭ, laŭ la germana Einkaufszentrum kaj la brita shopping centre, butikum(o)centro (Krause). Eble plej bone tiu lasta.

Sunday 29 March 2009

frajti, frajto

Laŭ PIV, frajt/i (tr) estas:
Lui (ŝipon, ŝarĝaŭton, aviadilon ktp) por transporti varojn
—kio donas la impreson ke frajtante oni frajtas la ŝipon, ŝarĝaŭton, aviadilon. Sed laŭ mia lingvosento oni frajtas la varojn transportotajn per la ŝipo, ŝarĝaŭto, aviadilo.
En la Marista Terminaro de Clissold (laŭ ĉi tiu retpaĝo) troviĝas la nekohera:
frajti: kolekti aŭ fari aranĝojn pri la komercaĵoj por enŝarĝo
(kolekti pri komercaĵoj??? aŭ kolekti aranĝojn???)
Pli bona estas la difino en ReVo:
Kontraŭ pago ekspedi komercaĵon, ŝarĝon per ajna transportilo: oni frajtas ŝipe, aeroplane, fervoje, omnibuse.

En la TTT troviĝas nur malmultaj okazoj de praktika uzo de la verbo frajti, sed de japana verkisto ni havas ekzemple
ili frajtis al Kioto kaj Osaka teon, kotonon, rizon k.a.; ili enportis sakeon, salon k.a.
—kio konformas kun mia kompreno de la vorto.
Pensante pri la ĝusta angla traduko, mi venis fine al to ship (verbo kiu malgraŭ la ŝajno povas rilati ne nur al ŝipoj sed ankaŭ al ŝarĝaŭtoj, aviadiloj…).
En la unua eldono mi havas
frajt/o, -i freight
—kio eble estas iusence ĝusta; aliflanke en la moderna nefaka lingvo freight estas nur substantivo:
goods that are carried by ship, train or aircraft, and the system of moving these goods: We’ll send your personal belongings by air freight and your furniture by sea freight [LDOCE]
kaj en diversaj kunmetaĵoj: freight terminal (frajtstacio) kaj usone freight train (= brite goods train).
Se oni mendas varon de kompanio, en Esperanto oni kutime devas pagi ne “frajton” sed “sendkostojn”. En la usona angla, oni pagas la koston de “shipping”, sed en la brita angla “delivery charges”. Nek en Esperanto nek en la angla oni ordinare nomus tion frajto/freight.
Mi verŝajne metos:
frajt/i ship (goods); ~aĵo freight

Saturday 28 March 2009

pluratletismo

En la angla, kaj pli-malpli internacie, ekzistas grekdevena serio da nomoj por atletokonkursoj en kiuj oni devas kombini plurajn sportfakojn (aŭ “disciplinojn”, sed tio laŭ PIV estas evi). Ĉiu el ili nomiĝas laŭ la formulo Xatlon, kie X estas greka nombrovorto. En la angla (mi ne certas pri aliaj lingvoj) ekzistas paralela serio Xatlet, por la koncerna sportisto.
Tiel ni havas angle biathlon (2: skii kaj pafi), triathlon (3: naĝi, kuri, bicikli), pentathlon (5), heptathlon (7), decathlon (10); kaj por la homoj biathlete, triathlete,….
En Esperanto tio povas fariĝi biatlon/o (2), triatlon/o (3), pentatlon/o (5), heptatlon/o (7), dekatlon/o (10); kaj biatlon/isto, triatlon/isto ktp.
El tiuj radikoj PIV havas nur pentatlon/ kaj dekatlon/. Biatlon/ kaj triatlon/ estas en Nagy, La Sporta Lingvo en Esperanto kaj troviĝas ankaŭ en Vikipedio.
La grekaj fontvortoj por la lasta parto estas ἆθλον (athlon) ‘premio’, ἆθλος (athlos) ‘konkurso’, kaj ἀθλητής (athlētēs) ‘premibatalanto’. Pro tio kelkaj lingvoj skribas -th- kaj ni anglalingvanoj prononcas [θ], ne [t]. La japanoj prenas la anglan prononcon (ne la skribon) kaj japanigas ĝin, kun [s]: バイアスロン baiasuron, トライアスロン toraiasuron, ….
En iuj lingvoj oni tamen havas solvon el internaj rimedoj, laŭ la modelo “du-batalo, tri-batalo…”. Tiel en la germana oni diras Fünfkampf (“kvinlukto”), Siebenkampf, Zehnkampf. (Tamen la germanoj ŝajne tamen havas Biathlon kaj Triathlon.)
Nagy akceptas la nomojn Xatlon/o kun escepto de la dekparta, por kiu li diras dekparta atletiko.
Antaŭ unu jaro okazis diskuto pri tiu temo en la Guglogrupo La Bona Lingvo. Tamen la tie proponitaj solvoj triparta (atlet-, sport-)konkurso ktp estas terure pezaj kaj ne ebligas pluformi la nomon de la isto. (La angla triathlete devus esti “partoprenanto en triparta atletkonkurso”).
Oni povus tamen akcepti la pli koncizan serion du/batal/o, tri/batal/o, kvin/batal/o, sep/batal/o, dek/batal/o, kun -isto por la atleto. Mi inklinas rekomendi tiun solvon: aŭ ĉu mi preferu la grekaĵojn?

Friday 27 March 2009

tax haven

Haven estas unu el tiuj anglaj vortoj kies etimologia parenco troviĝas en Esperanto, tamen kun iom alia senco. La ĉefa signifo de haven/o en Esperanto estas “…loko kie ŝipoj povas rifuĝi, efektivigi sian en- kaj el-ŝarĝadon ktp” (PIV). En figura senco ĝi estas ankaŭ rifuĝejo. En la angla, tio estas harbour, harbor.
Kvankam la praa senco restas en la angla en la nomoj de diversaj lokoj (Whitehaven, Milford Haven), la angla vorto haven nun havas nur la azilan sencon:
haven a place where people or animals can live peacefully or go to in order to be safe
The riverbanks are a haven for wildlife. | In the middle of the city, this garden is a haven of tranquillity. [LDOCE]
Ni havas ankaŭ la frazeologiaĵojn safe haven (“sekura haveno”) kaj tax haven (“imposthaveno”)
safe haven a place where someone can go in order to escape from possible danger or attack. The prime minister wanted to create a safe haven for the refugees.
tax haven A place where people go to avoid paying high taxes in their own country
La franca esprimo por tax haven estas paradis fiscal (“fiska paradizo”); la germana Steuerparadies (“impostparadizo”).

En la TTT mi trovis unu uzon de imposthaveno kaj unu de fiska paradizo, sed pli ol cent de impost(-)paradizo, kiu cetere listiĝas en ReVo (sub paradiz/o).
Liĥtenŝtejno estas malgranda, same neŭtrala lando en Mezeŭropo, ĉirkaŭita de Svisio okcidente kaj de Aŭstrio oriente, kiu estas konata kiel vintra sporta feriejo kaj imposthaveno.
Sed se vi oferos al la interesoj de minoritato la komunajn riĉaĵojn de socio atentema pri siaj membroj, vi spektos la disvolvon de malbonefikaj sociaj kuntekstoj sub la okuloj de feliĉe gapantaj ĵurnalistoj: skandala socia malegaleco, senpuneco de la multnaciaj entreprenoj kaj de la ĉefdecidantoj, fiskaj paradizoj, kaj sensenca urboetendiĝo, pri kiu estas sciate, ke ĝi multigas la homajn dramojn.
« Impost-paradizoj » aŭ la kontraŭleĝa financo [titolo de artikolo]
impostparadizo (figure) £ Regno aŭ provinco, kiu per tre malaltaj impostoj instigas riĉajn homojn aŭ kompaniojn al instaliĝo: bankoj kiuj laboras kun impostparadizoj [ReVo]

Ŝajnas al mi, ke estas bone akcepti tiun signifoplivastigon ĉe paradiz/o.
Mi kredeble metos
haven rifuĝejo, azilo; tax ~ impostparadizo

Thursday 26 March 2009

cable car


La angla esprimo cable car (“kablovagono”) havas du aŭ tri malsamajn signifojn.
En unu speco de cable car la veturilo (gondola, do eventuale gondolo aŭ nacelo) pendas de kablo (= ŝnurego), kaj dua kablo tiras ĝin. La veturilo ne sidas sur reloj sed pendas libere. En PIV ni trovas la neoficialan nomon telfer/o.

En la dua speco de cable car la veturilo (vagono) sidas sur reloj kaj estas tirata laŭ kruta deklivo per kablo. Kiam unu vagono moviĝas supren, kontraŭpeze alia vagono moviĝas suben. En PIV troviĝas la neoficiala nomo funikular/o.

Same kiel la angla cable car, la germana Seilbahn estas dusenca. Oni unusencigas per aldono de plua vortelemento: Seilschwebebahn (kabloŝvebvojo) aŭ Schienenseilbahn (relkablovojo).

Varianto de la unua speco estas ski lift, en kiu anstataŭ vagono/gondolo/nacelo oni havas nudan seĝon. Alia varianto estas aerial ropeway, por la transportado ne de homoj sed de ekz-e erco.


Varianto de la dua speco estas tio, kion ni konas en San-Francisko: urba tramo tirata per substrata ŝnuro.

Antaŭ 40 jaroj en Anglujo ni apenaŭ sciis pri tiaj aferoj. En la unua eldono de la vorto tekstis
cableway ŝnurvojo; (funicular) kablotramo
Ĉu nun mi metu jene?
cable car kablo-vojo, -veturilo
Aŭ jene?
cable car (hanging) kablo-vojo, -veturilo, -seĝo; (on rails) kablovagono
Aŭ, cedante al neologismemo, jene?
cable car (hanging) telfero; (on rails) funikularo

Wednesday 25 March 2009

piggyback

Nebezonataj francismoj en PIV, ĉap. 94.
Ĉu vi konas la vorton ferut/i? Ne? Tiel mi supozis.
Laŭ PIV,
ferut/i Transporti kamionojn aŭ remorkojn sur fervojaj vagonoj. ~a. Kamion-sur-vagona. ~ado Transportado de kamionoj per surtraka ŝoseo.
Tio estas france ferrouter, ferroutage. La angla termino por tiu agado estas piggybacking, laŭvorte porkodorsado. Tamen piggyback estas multe pli vastsenca vorto: ĝi ne limiĝas al fervoja portado de kamionoj sed povas esti portado permara, perkamiona, eĉ ja homa. Simile la germana Huckepack. (La japanoj pruntis ピギーバック(pigiibakku), sed mi ne scias kiel vastsence.)
La unua senco en kiu ordinara anglalingvulo renkontas tiun vorton estas kiel infano, kiam plenkreskulo “gives you a piggyback” (vidu bildon). En Esperanto ni dirus porti sur la dorso.

En figura senco, do, la fervoja vagono “gives a piggyback” al la kamiono, portante ĝin sur sia “dorso”. Ekzistas aliaj figuraj uzoj de la angla vorto: videos that piggyback on the success of proven TV programs (videoj, kiuj rajdas sur la sukceso de establitaj televidprogramoj); how can I prevent other people from piggybacking onto my connection? (pri retkonekto: kiel mi povas malhelpi, ke aliaj rajdu sur mia konekto?) [ekzemploj el LDOCE].
Ekzistas alia termino en la franca, kiun PIV tamen ne frajis: merroutage, nome porti kamionon ktp per ŝipo. Oni vidas, ke tiuj vortoj estas kvazaŭkunmetaĵoj, ferroutage (fer-) kaj merroutage (mer- = mar). La PIVa ferut/i ne permesus tian paraleligon, sed necesigus apartan radikon por la mara portado.
Mi metos:
piggyback porti sur la dorso; rajdi sur la dorso
—kio adekvate kovras ĉiujn sencojn per Fundamentaj radikoj.

Tuesday 24 March 2009

grackle


Reviziante la vortaron, mi samtempe edukas min. Ekzemple, pri bestoj kaj plantoj, komputiloj kaj matematiko, anatomio kaj malsanoj.
Birdo nekonata en Eŭropo sed ofta en Ameriko estas la grackle, Quiscalus quiscula (kaj parencaj specioj en la sama genro). Mia celo pliinternaciigi (malplibritigi) la vortaron devigas min aldoni tiun vorton, nekonatan en Britujo.
Oni atendus la esperantigon kviskal/o (aŭ eble kiskal/o).
Nek Benson nek Sonja mencias grackle. Nek ili nek PIV nek Cherpillod mencias kviskal/o. La listo de Pilger rilatas nur al eŭropaj birdoj.
Kiel ofte nun okazas, mi turnis min al Wikipedia. Mi trovis jenajn tradukojn: france quiscale, germane Grackel, pole wilgowron mniejszy (!), japane オオクロムクドリモドキ (ookaromukadorimodoki).
La Esperanta Vikipedio havas nenion sub kviskalo, sed jes menciojn sub Ikteredoj kaj sub Paseroformaj birdoj.
Ikteredoj: kviskaloj, kacikoj kaj psarokolioj

La kolektado de tiuj informoj okupis min dum almenaŭ dek kvin minutoj kiujn alie mi devus esti dediĉinta al teda tekstenmeto.
grackle kviskalo

Monday 23 March 2009

the grapevine


Laŭvorte, grapevine estas vito, vinberujo. Sed la plej ofta uzo de tiu vorto en la angla estas metafora: to hear something on the grapevine = ekscii ion ne el la formalaj amaskomunikiloj aŭ el libroj, sed per persona kontakto.
Laŭ OED,
grape-vine Orig., a canard: current during the American civil war, and shortened from ‘a despatch by grape-vine telegraph’ (Funk's Stand. Dict.). Now in general use to indicate the route by which a rumour or a piece of information (often of a secret or private nature) is passed.
Sinonimo en la angla estas bush telegraph, laŭ OED origine aŭstralia:
bush telegraph orig. Austral., bush-rangers' confederates who disseminated information as to the movements of the police; transf., rapid spreading of information, or of a rumour, etc.; the ‘grapevine’

En aliaj lingvoj ĝis nun mi trovis nur germane Flurfunk (“kampara radio”) kaj france téléphone arabe, por kiu LeP-D proponas tamtama telefono, buŝoreltelefono. Ĉu iu iam uzis tiujn esprimojn en la praktiko?
Verŝajne ni ne havas ĝenerale konatan metaforan esprimon en Esperanto. Senmetafore, I heard it on the grapevine (Marvin Gaye!) = mi aŭdis tion per klaĉo. Tekstu:
grapevine vito; on the ~ per klaĉo

Sunday 22 March 2009

nerds and geeks


Du similsignifaj vortoj, kiujn mi ne konis antaŭ 40 jaroj kiam mi verkis la unuan eldonon, estas nerd kaj geek. Ambaŭ aludas al homo (preskaŭ ĉiam viro) kiu estas lerta pri komputado aŭ alia mallarĝa fako, sed ne estas lerta pri interhomaj rilatoj.
En LDOCE,
nerd informal 1 someone who seems only interested in computers and other technical things — used to show disapproval SYN = geek: a computer nerd 2 someone who seems very boring and unfashionable, and is not good in social situations — nerdy adj: nerdy glasses
geek informal someone who is not popular because they wear unfashionable clothes, do not know how to behave in social situations, or do strange things SYN nerd: a computer geek — geeky adj

En OED
nerd slang, orig. US [unua uzo 1951] An insignificant, foolish, or socially inept person; a person who is boringly conventional or studious. Now also: spec. a person who pursues an unfashionable or highly technical interest with obsessive or exclusive dedication. nerdhood, nerdlike
geek [pluraj sencoj, unua uzo 1876] … interalie:
Geek is the proud, insider term for nerd. If you are not a dedicated techie, don't use this word.

Sonja havas
nerd N (intellectual) intelektul(aĉ)o, (person into knowledge) sciemulo, (specific interest) language nerd lingvemulo, (studious person) studemul(aĉ)o, (intelligent) inteligentul(aĉ)o, (loves to learn) lernemul(aĉ)o; (socially inept) socia mallertulo; (weirdo) strangulo; (pedant) pedanto; see also geek
geek N (expert) spertulo, fakulo; (fanatic) fanatikulo, fano, maniulo; (hobbyist, amateur) amatoro; (professional) -isto; computer geek komputilisto; see also nerd

En Benson mankas ambaŭ vortoj.
Mi volas koncize kapti unu diferencon: ke nerd povas esti malestima esprimo, sed geek povas esti fiera mempriskribo. Aŭ, en La Malbona Lingvo, ke nerd povas esti pejorativa, geek meliorativa. Provizore, mi metis:
nerd sciemulo; mallertulo, strangulo
geek fakulo, spertulo, isto

Saturday 21 March 2009

hospico kaj geto

Ofte la demando estas ne ĉu enmeti vorton, sed decidi kion ĝi signifas aŭ rajtas signifi. Du tiaj vortoj estas hospic/o kaj get/o.
Laŭ PIV,
hospic/o. Parto de monaĥejo, en kiu oni akceptadis gastojn, vojaĝantojn ks
Tiu historia senco estas tute en ordo. (Cetere, la vorto estas neoficiala.) En la angla ĝi estas hospice.
Sed la hodiaŭ plej ofta uzo de la vorto hospice en la angla estas por nomi ion alian, inventitan antaŭ nur kelkaj jardekoj: speciala hospitalo por la mortantoj.
Laŭ la klarigo en Wikipedia,
Hospice is a type of care and a philosophy of care which focuses on the palliation of a terminally ill patient's symptoms. These symptoms can be physical, emotional, spiritual or social in nature. The concept of hospice as a place to treat the incurably ill has been evolving since the 11th century. The modern hospice began to emerge in the 17th century, but many of the foundational principles by which modern hospices operate were pioneered in the 1950s by Dame Cicely Saunders. Although the movement has met with some resistance, hospice has rapidly expanded through the United Kingdom, the United States and elsewhere.
Same en la Vikipedioj germana (Hospiz), pola (hospicjum), rusa (хоспис), kaj aliaj. Laŭ mi, ni devus rekoni tiun signifon ankaŭ en Esperanto. Kaj tio jam okazas en la uzado. Jen artikolo pri “Hospica servo en Chinio”.

Get/o (aŭ gett/o aŭ ghett/o), angle ghetto, estis historie judkvartalo. Sed la plej ofta uzo de tiu vorto en la moderna angla estas por kvartaloj de nigruloj, precipe en Usono. Ĝi estas uzata ne nur geografie sed ankaŭ metafore. Kiel Vikipedio klarigas (en lingvaĵo kiu, ve, bezonas iom da redakto):
ĉar tiuj kvartaloj estis ofte pro la persekutado kontraŭ judoj, mizeraj kvartaloj, kaj iel enfermitaĵejo de forpuŝitaj homoj, la vorto iĝis moderntempe ofte uzata por signi kvartaloj aŭ iaspecaj lokoj kie homoj ĉu estas iel trudataj loĝi en malprivilegiaj kondiĉoj (ekzemple: la nigrulaj getoj en Usono), ĉu malvolonte ĉu memvole disiĝas de la cetera mondo (ekzemple "nuntempe riĉuloj kreas "getoj"n kie ili vivas kune sub protekto de alarmiloj kaj privataj gardistoj"). En ambaŭ sencoj la vorto uzatas malŝate.
Ne estas al mi klare, ĉu tiu nova uzo de get/o (do ne de judoj, sed de aliaj apartaj grupoj) estas internacie komprenata kaj uzata.
En konciza vortaro, feliĉe, oni povas meti simple
hospice hospico
ghetto geto

Friday 20 March 2009

eksplodigi la maljunulojn

La angla vorto gelignite aspektas internacia, kaj en la unua eldono aperis
gelignite gelignito

Por klarigi: temas pri forta eksplodaĵo, multe uzata en minejoj, farita el nitroglicerino kaj nitrocelulozo kun lignopulpo kaj natria aŭ kalia nitrato.
Sed la radiko gelignit- ne troviĝas en PIV, kaj laŭ NePIVaj Vortoj de Cherpillod troviĝas nur en mia vortaro. Inter la Vikipediaj lingvoj gelignit- troviĝas (krom en la angla) nur en la hispana, japana (ゼリグナイト zerigunaito), kaj litova (žel-). La aliaj lingvoj plejparte nomas ĝin “eksploda gelatino”, ekz-e germane Sprenggelatine. Sed en la franca (laŭ Collins) ĝi nomiĝas plastic.
Ankaŭ la kunmetaĵo eksplod/gelaten/o ne troviĝas en PIV. Tamen supozeble tiu estas la plej bona nomo, preferinda al mia neintenca neologismo gelignito.

Alia vorto mankanta en PIV estas gerontologi/o, la scienco okupiĝanta pri maljuniĝo kaj maljuneco. Sed tiu radiko ja estas greka-internacia, kaj ja troviĝas en Krause kaj (laŭ Cherpillod) en korea kaj japana E-vortaroj. Kvankam Renato Corsetti sendube preferus mal/jun/iĝ/scienc/o, mi tamen metas
gerontology gerontologio

Thursday 19 March 2009

kart, karting

Inventite en Kalifornio en la jaro 1956, karting estas la plej malmultekosta formo de motorsporto. Ĝi estas vetstirado de karts. Kiel ni diru tion en Esperanto?
La veturilo nomiĝas angle kartgo-kart. Kart estas nura ortografia variaĵo de cart = ĉaro. Verbigite, tio donas karting por la sporto.
La sporto nomiĝas ankaŭ france karting, germane KartsportKarting, hispane karting, japane カート(kaato) kaj simile en aliaj lingvoj. (En la ĉeĥa, tamen, oni diras motokáraminikára.)
Sed en Esperanto kart/o (kaj kart/ing/o) jam havas alian sencon.
En la franca-esperanta vortaro de Le Puil k Danvy mi trovis freŝe inventitajn
kart kerto karting kertado
Sed ĝis nun neniu uzas tiun neologismon. Aliflanke ĝis nun ŝajne neniu verkis pri tiu sporto.
Ĉar/o en la ordinaraj sencoj (antikva kaj pli moderna) estas tirata de besto(j). Plej bone ni vastigu ĝian signifon, kaj nomu ankaŭ tiujn sportveturilojn simple ĉar/oj (aŭ motorĉaroj). La sporto siavice nomiĝu ĉar/ad/o (ne konfuzu kun ŝarado!).

Wednesday 18 March 2009

goji / licio


Unu el la “miraklaj” nutraĵoj vendataj al trokredemaj hipokondriuloj estas la bero nun merkatata anglalingve sub la nomo goji, sed tradicie konata kiel Duke of Argyll’s tea tree wolfberry. Ĝi kreskas sovaĝe en Eŭropo kaj aliloke, sed estas komerce produktata nur en Ĉinujo.
Botanike temas pri Lycium barbarum kaj L. chinense. La ĉina nomo de la arbusto estas gǒuqǐ (枸杞), kiu laŭregule devus angliĝi kiel gochi (goĉi), ne goji (goĝi). Ĝia bero estas ĉine gǒuqǐzi (枸杞子).
En la japana la planto estas kuko (クコ) kaj la beroj estas kuko no mi (クコの実) aŭ kuko no kajitsu (クコの果実). En la korea la beroj estas gugiĝa (구기자).
Mi ne havas ĉinan-Esperantan, japanan-E aŭ korean-E vortaron. Ĉu iu povos informi min, ĉu tia vortaro enhavas esperantan nomon de la planto kaj la bero? Estus bele esperantigi la ĉinan nomon, eventuale kiel goĉi/o; aliflanke en PIV troviĝas lici/o por la koncerna arbusto, kaj en la TTT troviĝas kelkaj uzoj de tiu vorto el ĉinaj fontoj:
Ŝi aldonis al la kaĉo verdajn kaj ruĝajn fazeolojn, liciojn kaj jujubojn, kaj ŝia kaĉo estas bongusta kaj nutroriĉa, sed ne multekosta.

Tie kreskas ankau la nordaj drogvegetajhoj, kiaj licio, angeliko kaj ignamo.

En Ĉinio kreskas pli ol 2 000 specoj da manĝeblaj vegetaloj kaj pli ol 3 000 specoj da farmaciaj vegetaloj. Ginsengo de la montaro Changbai, safrano de Tibeto, licio de Ningxia kaj pseǔdoginsengo de Yunnan kaj Guizhou estas tre valoraj farmaciaj vegetaloj.

Tuesday 17 March 2009

gazump, gazunder

Iuj vortoj estas vere netradukeblaj: oni povas nur parafrazi. En la brita angla lingvo (sed ŝajne ne en la usona) ni havas la paron gazump kaj gazunder.
LDOCE (kies cela uzantaro estas lernantoj/uzantoj de la angla kiel fremda lingvo) klarigas jene:
gazump if you are gazumped, the person who is selling you a house sells it to another person who offers them more money: We were gazumped at the last minute.
gazunder if you are gazundered, someone who has agreed to buy your house says that they will only buy it for less than the amount originally agreed
[To be gazumped = tiu, kiu interkonsentis vendi al vi domon, tamen vendas ĝin al iu alia, kiu proponas pli altan prezon.
To be gazundered = tiu, kiu interkonsentis kun vi aĉeti vian domon, tamen diras, ke li/ŝi pagos por ĝi malpli, ol unue konsentite.]

Miaj grandaj angla-franca kaj angla-germana vortaroj Collins kapitulacas.
gazumphe was ~ed le vendeur est revenu sur sa promesse de vente en acceptant une meilleure offre
gazunder revenir sur une promesse d’achat immobilier pour tenter de faire baisser le prix • to be ~ed être obligé de baisser son prix à la dernière minute
gazump entgegen mündlicher Zusage ein Haus an einen Höherbietenden verkaufen
gazunder (mankas)

Mi havas ĝeneralan principon en farado de vortaroj: neniam preterlasu ion nur ĉar ĝi estas malfacila. Sed por tiu vortoparo la tento estas tre granda.

Monday 16 March 2009

gliptoteko

Kion ni faru pri gliptotek/o?

Ĉapitro en PMEG dediĉita al Neoficialaj afiksoj (nove aldonita, ŝajnas al mi) enkondukis la interesan kategorion “eksafiksoj”.
Ofte estas malfacile juĝi, ĉu temas pri vera afikso, aŭ pri restaĵo de afikso en alia lingvo, ekz. Latino aŭ la Greka. Tia ŝajna afikso nomiĝas eksafikso.
Inter ili listiĝas otek.
39.1.29. OTEK°
Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, diskoteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas nekunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas “librokolektejo”, de la Greka vorto “biblion” = libro.
Vera sufikso «
“Kolekto, kolektejo, kolektujo”. Okaze uzata kiel vera sufikso: libro → *libroteko* = “librokolekto, librokolektejo, librokolektujo”, filmo → *filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto teko (“subbrake portebla kolektujo de paperoj kaj libroj”).

Problema ĉe gliptoteko estas ne nur tio, ke ĝi enhavas tiun eksafikson (cetere nekonatan en la angla), sed ankaŭ tio, ke ekzistas malkonsento pri la signifo de glipt-. Laŭ PIV ĝi rilatas al gravurado de gemoj, same kiel la PIVa gliptik/o. Sed en la praktiko la solaj uzoj kiujn mi konas rilatas al la publikaj Gliptotekoj en Kopenhago kaj Munkeno, kiuj estas kolekt(ej)oj ne de gemoj sed de grandaj ŝtonskulptaĵoj. (La bildo montras Ny Carlsberg Glyptotek en Kopenhago.)
Krom kiel kvazaŭpropra nomo de tiuj du muzeoj, estus pli bone tute ne uzi la vorton gliptotek/o.

Sunday 15 March 2009

microlight, hang-glider, jet ski

Jen tri veturiloj inventitaj en la pasintaj tridek jaroj: du aeraj kaj unu akva.
Microlight estas speco de aeroplano, motorhava aviadilo, sed treege malpeza kaj malrapida. Tiu nomo ŝajnas esti ĉefe brita: en Usono oni parolas pri ultralight (kun iom alia difino) kaj pri light-sport aircraft. Mi metis
microlight ultramalpeza aviadilo


• Eĉ pli malpeza, kaj sen motoro, estas hang glider. Ĝi estas speco de glisilo, kiun la piloto stiras ĉefe per ŝovado de sia korpopezo; la piloto pendas sube, ligite per rimenoj. Kutime la sola flugilo estas triangula (deltoforma). En PIV troviĝas deltaplan/o. Kun iom da hezito mi metis
hang-glider deltaplano


• Sur la akvo oni povas sporti per malgranda unupersona motorveturilo kun potenca motoro, jet ski (komence tio estis markonomo de Kawasaki).
Per kukolo mi trovis unusolan uzon de la esperantigo ĵetskio (kvankam en la angla nomo temas pri "jet" (ŝpruco), ne pri ĵeto).
Ĉu mi maltrafis eventualajn aliajn Esperanta-nomojn efektive uzatajn?
En diversaj lingvoj mi trovis la nomojn motomarine, Wassermotorrad, ジェットスキー (ĝettosukii), vesiskootteri.
Do la franca kaj la germana parolas pri “akvo-motorciklo”), la japana uzas la anglan vorton. Inspirite de la finna, mi proponas ke ni nomu ĝin akvoskotero.
jet ski akvoskotero

Saturday 14 March 2009

ge- sen -j

Kvankam por ge- PIV havas la tradician difinon laŭ kiu vorto kun tiu prefikso devas esti ĉiam plurala (gemastroj, gefratoj) (plus “analoge” gelernejo, gebanado, geedukado), tamen sub patr/o, tuj antaŭ la Fundamenta ge~oj listiĝas ankaŭ ge~o “~o aŭ ~ino”.
El anglalingva vidpunkto gepatro estas tre utila vorto, ĉar ĝi respondas al nia parent (= patro aŭ patrino, indiferente). Ĝi ebligas pluformadon: sola gepatro (lone parent), unugepatra familio (one-parent family), gepatra respondeco (parental responsibility) ktp. (Tamen la adjektivo gepatra povas rilati ankaŭ, kaj pli ofte, al ambaŭ seksoj kune.)
Simile, gefrato estas la angla sibling (= frato aŭ fratino). Gefrata rivaleco = sibling rivalry.
Geavo = grandparent; genepo = grandchild; gekuzo = cousin.
• Tamen parenc/o (relation, relative) akceptas nek -in- nek ge-.
• Ni ne havas vorton en la angla por geonklo.

Do mia reviziita artikoleto pri tiu prefikso tekstas jene:
ge/ prefix denoting both sexes together: ~fratoj brothers and sisters; ~sinjoroj ladies and gentlemen; also (sex unspecified) ~patro parent

Kiel estas dirite pri ge- en Wiktionary,
Occasionally used in the singular with masculine roots to indicate unspecified gender: gefrato sibling.

Okazis debatado en la TTT pri tiu punkto. Skribis Laszlo Istvan TOTH:
Vi tute pravas, limigi la sencon de la formativo "ge-" *nur* laŭ pluralo estas malprudente. Necesas aldoni ankaŭ la signifon de "aŭ_aŭ".

Anstataŭ: "Ĉu vi havas filon aŭ filinon?" estas pli praktike demandi:
"Ĉu vi havas gefilon?" - necesas nur atribui pluse al la signifo de la formativo "ge-" ankaŭ tiun de: "aŭ ino, aŭ malino".

…La lingvouzantoj ja povas plivastigi la sencon de "ge-".

Mi samopinias. Ĉu tro ŝoke?

Friday 13 March 2009

drinki ĉe Google

Ĉu iu konas sukan esprimon por binge drinking?
Tio estas, rapida drinkado kun la celo rapide ebriiĝi kaj resti ebria. Ĉu (fulmo)drinkado? aŭ drinkfesteno (laŭ la germana Saufgelage)? aŭ ĉu ekzistas iu pli bona ekvivalento? Kiel oni diras tion en la rusa, aŭ en la pola?


Pri alia punkto: kiu kompetentas korekti la eraron en la Esperanta fasado de Guglo, la misuzon de pri anstataŭ ĉirkaŭproksimume? Temas memevidente pri erara traduko de la angla about, kiu havas ambaŭ sencojn. Anstataŭ
Rezultoj 1-10 de pri 21,600 Esperanto paĝoj
devus ideale teksti
Rezultoj 1-10 de ĉirkaŭ 21 600 paĝoj en Esperanto
La aliajn malglataĵojn ni povus lasi, sed vere necesas korekti la pri.

Thursday 12 March 2009

du misteraj PIVaĵoj

1. Ĉu iu povas liveri al mi anglan (aŭ francan, aŭ germanan, aŭ ian) tradukon de ger/i?
Mi citas el PIV:
ger/i (tr) Segi, tranĉi du juntotajn latojn, listelojn, modlurojn en (plej ofte 45°-an) angulon transverse, tiel ke en la junto la lignofibroj ne estas videblaj…
Ĉu tio estas to mitre? Ĉu iu iam uzis tiun vorton en Esperanto? De kiu lingvo ĝi venas?

2. Mi scias la anglan tradukon de gadmes/o, nome dildo. La tiurilata artikolo en la angla Wikipedia, sub Etymology, donas ankaŭ interesajn informojn pri ĝia nomo en diversaj aliaj lingvoj. Sed en neniu el ili mi vidas ion, kio povus esti la origino de nia vorto gadmeso. Ĝi estis supozeble kreita de Peter Peneter (Sekretaj Sonetoj). Sed de kie li prenis ĝin?
(Multe pli internacia termino estus la angladevena dild/o, uzata de Sten Johansson en la novelaro Amaro.)
En la specimeno de D mi proponis fikilo; sed eble tio estas tro abrupta. Bonlingvisme, ĉu ni povus diri kacaĵo?
(Pri tiaj aferoj oni ne parolis en la epoko de la unua eldono.)

Wednesday 11 March 2009

saltantaj musoj


Troviĝas interesa triopo da nomoj por la besto kiu angle estas jerboa kaj science Dipus spp..
En la unua eldono de mia vortaro staras simple:
jerboa dipodo

Tiu termino estas bazita je la scienca nomo. Ties fina -us cetere ne estas la kutima latina finaĵo de la dua deklinacio. Male, same kiel ĉe Apus kaj Octopus, la fina -pus prezentas formon de la radiko -pod- (greke ‘pied/’), do kun genitiva formo dipodis kaj regula esperantigo dipod/.
En PIV1 ni trovas aldone:
ĝerbos/o = dipodo
En PIV2 tio fariĝis
ĝerbos/oj Vulgara kn de la dipodedoj
Do laŭ tiu lasta difino temas ne nur pri dipodo mem, sed pri la tuta zoologia familio, en kiu troviĝas ankaŭ Zapus (!), Cardiocranius, Jaculus, k.a. Sed tio, kion PIV opinias “vulgara kromnomo”, ricevas 0 trafojn en la Tekstaro kaj en kukolo nur kelkajn vortlistajn menciojn, nenian veran uzon. Eble ĝi estas nura elpensaĵo de la leksikografoj mem: aŭ, se vi volas, ilia senrespondeca malsimpligo de la lingvo. Neniel ĝi estas vulgara (“ĝenerala, ordinare uzata”).

La germana nomo de nia besto estas Springmaus, kaj en Krause ni trovas saltmuso, dipodo.
Tio signifas, ke ni nun havas tri nomojn: unu sciencan (dipodo), unu bonalingvisman (saltmuso) kaj unu falsvulgaran (ĝerboso). Mi intencas nepre bojkoti la lastan. Verŝajne mi metos ĉi-foje:
jerboa saltmuso, dipodo

Tuesday 10 March 2009

junk

Junk estas “old or unwanted objects that have no use or value” (LDOCE). Ĝi estas ankaŭ la unua parto de la kunmetaĵoj junk food kaj junk mail.
Junk ne estas sinonimo de litter, “waste paper, cans etc that people have thrown away and left on the ground in a public place”, nek de rubbish (usone: trash, garbage), “food, paper etc that is no longer needed and has been thrown away; objects, papers etc that you no longer use and should throw away”. Plus aliaj signifoj, inkl. metaforaj.
En la unua eldono mi metis
junk = senvaloraĵo(j), fatraso…
litter = malordo, forĵetaĵo(j)…
rubbish = rubo, forĵetaĵo…
trash = …balaaĵoj, rubo
garbage = forĵetaĵo(j), putraĵo(j)
Ĉu mi devus ŝanĝi ion?
En Esperanto, la tradukoj de rub/o en UV indikas, ke du malsamaj sencoj estas Fundamentaj: (i) angle rubble (PIV 1 restaĵoj de ruinigita konstruaĵo; 2 forĵetindaj rompitaĵoj el ŝtono, briko, gipso ks;) kaj (ii) angle rubbish (4 forĵetindaĵoj; 5 senvaloraj, neuzitaj diversaspecaj restaĵoj).
La neoficiala fatras/o = “aro da ne plu utiligeblaj senvaloraĵoj en plena konfuzo” = angle jumble.
Ŝajnas al mi nun, ke sub litter mi devus forstreki “malordo”.

La esprimoj junk food kaj junk mail ne ekzistis kiam mi verkis la unuan eldonon.
Kiel traduki junk food? Certe ne “rubomanĝaĵo”. Eventuale malplenaj kalorioj.
Kaj junk mail? Laŭ Komputeko, junk e-mail = trudmesaĝoj (kp ankaŭ spam/o = spam); do eble tio, kio venas per la ordinara poŝto, estas trudleteroj.

Monday 9 March 2009

Channel Islands


En la maro proksima al la franca provinco Normandio (pardonu, ho Renato: Normandujo) troviĝas kelkaj insuletoj apartenantaj al Britujo (aŭ pli ĝuste, laŭ PIV, “dependantaj de la Anglia krono”). La plej grandaj estas Jersey/Ĵerzejo, Guernsey/Gernezejo, Alderney/Aldernejo kaj Sark/?Sarko. Angle ni nomas ilin the Channel Islands.

Konkurencas tri esprimoj en Esperanto por nomi la insularon.
Laŭ PIV, Aldernejo estas “Anglonormanda insulo…”, Gernezejo estas “Manika insulo…”, kaj Ĵerzejo estas “la plej granda el la Manikaj insuloj”. Laŭ la ordinara esperantisto de Britujo, ili estas la Markolaj Insuloj.
“Anglonormandaj” jes, ĉar ili estas politike anglaj (pli precize, jam de la jaro 1707, britaj) sed geografie normandaj. “Manikaj” eble, ĉar PIV sankcias la francismon nomi tiun markolon la Maniko (= france la Manche). “Markolaj” certe, ĉar en la tiuregiona Esperantujo ekzistas longa tradicio de Markolaj Kongresoj ĉeestataj de britoj kaj francoj el ambaŭ flankoj de tiu kolo de la maro.
Bedaŭrinde, ke ni ankoraŭ ne interkonsentis pri unuopa nomo.

Sunday 8 March 2009

hot dog


Unu usona esprimo kiu sukcese invadis la britan anglan lingvon dum mia vivo estas hot dog, t.e. manĝaĵo konsistanta el kolbaso metita en tranĉita bulko. Laŭvorte ĝi estas ‘varma hundo’, sed nur ŝerce oni povus nomi ĝin tiel en aliaj lingvoj.
Se mi bone komprenas, en Usono hot dog povas esti la kolbaso mem, sen la bulko. En Britujo hot dog estas nur la kombinaĵo de kolbaso kaj bulko.
Ĉar la kolbaso estas de tiu tipo, kiun usonanoj nomas frankfurter, Benson proponas, ke ni nomu ĝin frankfurto kaj la kombinaĵon frankfurta bulko. Mi kredas, ke li ne trovis sekvantojn.
(Rimarku, ke Benson — profesia tradukisto rusa-angla — ne eskapis la influon de la rusa. “Ili” devus esti “aŭ”.)

En Vikipedio fiere staras… hotdogo. Neimitinde.
Kiel prave atentigis Luis Guillermo, la angla vorto ne estas internacie konata. (Nek la koncepto.)

Prefere ni diru, kun PIV, kolbasobulko — malgraŭ ties iom nekomforta tiea difino kiel “brogita kolbaso kun mustardo ŝovita tra bulko”. (Sed ĝi povas esti rostita, ne brogita; la mustardo estas nedeviga; kaj en ĉiu okazo ŝovita tra la bulko estas ne la mustardo, sed la kolbaso.)
La brita sausage roll estas io tute alia, kiun eble ni povus nomi kolbaspirogeto.

Saturday 7 March 2009

kormalsanoj (kardiopatio)

Aĝiĝante, mi pli kaj pli konscias pri la diversaj kormalsanoj kaj ties simptomoj kaj kuracoj.
(1) Kiel ni diru heart failure? Laŭvorte, “kormalsukceso”, sed evidente ne tiel en Esperanto. En la franca oni diras insuffisance cardiaqueasystolie, en la germana Herzinsuffizienz; kaj en PIV oni ja trovas
insuficienc/o Stato de fiziologia malsupereco de organo, ne plu kapabla efike plenumi siajn funkciojn: kora, rena, hepata ~o.

Sed mi dubas, ke ni vere bezonas tiun neologismon. Ĝia etimologio, memevidente, rilatas al nesufiĉeco. Prefere heart failure = kora nesufiĉeco.
(2) Heart attack. La kunmetaĵo koratako estas konata kaj uzata, kun naŭ trafoj en la Tekstaro kaj 13 800 trafoj en kukolo. Tamen ĝi ne troviĝas en PIV. En korfaka (kardiologia) lingvaĵo ĝi estas korinfarkto (5 trafoj en Tekstaro, 800 en kukolo). Heart attack = kor-atako, -infarkto.
(3) Cardiac arrest facile tradukiĝas kiel korohalto.
(4) Coronary artery disease = malsano de la koronariaj arterioj (aŭ ĉu sufiĉus nomi tiujn arteriojn simple kronaj?) Se mi bone memoras, Piron volas diri korŝtopiĝo.
(5) Heart bypass: vidu la diskuton de 15 jan. Korpretervoja operacio.
(6) Coronary angioplasty = koronaria angioplastio, aŭ pli simple riparo de kronarterio. Plej ofte with the insertion of a stent = kun enmeto de stento. Se juĝi laŭ Vikipedioj diversingvaj, “stent” estas plene internacia: ĝi troviĝas almenaŭ en la franca, germana, hispana, portugala, sveda, norvega, pola, nederlanda, hebrea, japana (ステント, sutento) kaj rusa (ĉi-laste en la formo стентирование stentirovanie “stentado”).
(7) Pacemaker = korstimulilo, korritmigilo, korpaŝilo? (Laŭ Krause, sub Schrittmacher, faklingve ankaŭ pejsmejkro. Dankon, ne.)

Friday 6 March 2009

zapi

En PIV zap/i havas jenan difinon:
zap/i (ntr) (pp televidanto) Rapide ŝanĝadi la programojn, sen daŭre spekti iun el ili.
Mi ne scias ĉu, aŭ ĝis kiu grado, tiu vorto estas uzata en la praktiko. La sola trafo, kiujn mi trovas per kukolo, estas lernolibraj kreaĵoj el Lernu!
Ŝaltinte la televidilon mi komence zapas kaj nur poste elektas deziratan programon.
Ĉesu zapi, ĉar mi ne povas normale spekti la televidon!
Temas pri prunto de la angla verbo to zap, tamen en nur unu el ties pluraj sencoj.
Zap estas nova vorto ankaŭ en la angla: la unua mencio listigita en OED datiĝas de 1942, kaj ĝi apenaŭ estas konata de britoj de mia generacio. Tamen mi trovas ĝin utila vorto.
Se entute ni volas havi la vorton zap/i en Esperanto, kial ne uzi ĝin en ĉiuj ĝiaj anglalingvaj sencoj? Jen LDOCE (alklaku por grandigi):
Do ĝi estus
(1) rapide ataki aŭ detrui ion, ekz-e per elektro: zapi tumoron
(2) ŝanĝi televidan kanalon (ne necese “sen daŭre spekti iun el ili”): donu al mi la zapilon
(3) kuiri en mikroonda forno: zapi terpomon
(4) sendi informon per komputilo: zapi raporton al la direktoro

Thursday 5 March 2009

lumoj de aŭto

Kiel nomiĝas la diversaj lumoj (lampoj) de aŭtomobilo?
Tiuj, kiuj lumigas la vojon por la kondukanto (stiristo), estas angle headlampsheadlights. Por tiu nocio en la ekzistanta vortaro TY mi donas reflektoro. Same troviĝas reflektoro ĉe LeP-D sub phare kaj ĉe Krause sub Scheinwerfer. Kaj en mia angla-pola vortaro mi trovas headlight = reflektor.
Tamen etimologie reflektoro estas reflektilo, kaj la PIVa difino legiĝas
reflektilo, uzata por pliintensigi la lampojn de aŭto, motorciklo ks, k tiel lumigi la vojon antaŭ ĝi.
Kvankam headlight entenas reflektilon, ĝi tamen — kaj pli grave — entenas ampolon (bulb), kiu estigas la lumon.
Por reflektoro, diversaj trovaĵoj laŭ kukolo ne subtenas la difinon de PIV. La unua temas pri reflektilo fiksita al aŭtomata fervojbariero:
Sur la linioj de MÁV (Hungara Ŝtata Fervojo) oni ekfunkciigis novtipajn reflektorojn ĉe la aŭtomataj lumbarieroj. Ĉi-tipa reflektoro estas t.n. “muŝokula reflektoro”, konstruita el multaj lumemisiiloj

La dua, en astronomia terminaro, temas pri teleskopo:
reflektor/o
Teleskopo, kiu kaptas la lumradiojn de la astroj pere de spegulo.

En la Fundamena Krestomatio, reflektoro estas parto de lanterno:
Kaj tie estis efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu ĉi vitro. Kiam mi malfermis la lanternon, ĝi flugis kontraŭ la reflektoron.

Por headlight Benson proponas lumĵetilo. Sed lumĵetilo estas pli ĝuste spotlight.
Mi riskas mem proponi headlight = ĉeflumo.

Sub lum/o 4 PIV listigas diversajn specojn de lumoj de aŭtomobilo: plen~oj, duon~oj, parkad~oj, ĝirblinkoj, alarmoblinkoj, post~oj, bremso~oj. Jen la britanglaj ekvivalentoj (mi scias, ke usonaj aŭtomobilterminoj ofte diferencas de la britaj):
plenlumoj (supozeble full beam headlights, = usone high beams)
duonlumoj (supozeble dipped headlights)
parkadlumoj (sidelights)
ĝirblinkoj (indicators, flashers)
alarmoblinkoj (hazard lights)
postlumoj (rear lights)
bremsolumoj (brake lights)
Nemenciita estas fog lamp, fog light, supozeble nebullumo.

Wednesday 4 March 2009

manaĝero, manaĝisto

Foje mi sentas la bezonon trudi al iu vorto plian, aŭ pli vastan, sencon al tio, kion mi trovas en PIV.
Unu tia estas manaĝer/o, kiu por PIV rilatas nur al “sportaj aŭ artaj entreprenoj, aŭ … sportistoj aŭ artistoj”. Tamen en la praktika uzado (de tiuj esperantistoj, kiuj uzas tiun kredeble nenecesan vorton) ĝi estas ĝenerala vorto por ĉiu, kies tasko estas direkti/administri/gvidi/funkciigi ian ajn kompanion aŭ alian organizaĵon.
Troviĝas 10 trafoj en la Tekstaro, ĉiuj el MonatoLa Ondo de Esperanto.
li diplomiĝis pri turisma manaĝerado en la Ŝtata Universitato

abomenindaj pekoj de renomaj manaĝeroj de renomaj usonaj entreprenoj

Kaj ekzistas amaso da aliaj ekzemploj en la reto.
La sola celo de kompanioj nun estas laŭeble granda gajno, laŭeble granda dividendo kaj laŭeble alta akcikurzo. Aldoniĝis la gigantomaniaj promesoj de la tiel nomata nova ekonomio (komputiloj, elektronikaj komunikiloj). Por ke manaĝeroj vere sekvu nur tiun celon al maksimuma profito, oni pagis al ili ne nur gigantajn salajrojn sed precipe instigis ilin per opcioj je akcioj, kreskigi gajnon de entrepreno. Ruzaj manaĝeroj ekspluatis tiun ĉi eblon kaj falsis bilancojn, por tiel persone gajni – vidu supre. [S. Maul en Monato]

en la okazinto estas strategia eraro de li mem kaj de la manaĝeraro de la kompanio.

la kompanio enkondukis novan oficon - ĉefan teknikan manaĝeron de la kompanio sur nivelo de administrantaro [ambaŭ Novaĵoj el Rusio]

Oni trovas ankaŭ verbon manaĝ/i.
tro granda nombro de burokratoj kontrastis al mismanaĝado kun mizera loĝistiko [Maul, Monato]

ICCR manaĝis la nutradon de ĉ. 10 milionoj da homoj [Vikipedio]

Same kiel la iama komputer/o fine cedis al komput/ilo, mi vetas ke manaĝer/o (ĉu en malvasta senco aŭ en vasta) devos cedi al manaĝ/isto.

Tuesday 3 March 2009

ĵosi

Foje mi trovas vortaran tradiciaĵon en Esperanto, registritan vorton kiun tamen neniu efektive uzas.
Ŝajnas al mi, ke tia vorto estas ĵos/i, “provizore kovri per tero la radikojn de plantota planto, por konservi ĝin viva” (PIV). Ĝi aperis, se mi ne eraras, jam en PV (1934), kaj de tie kopiiĝis al la unua kaj dua PIV. Mi metis ĝin en la unua eldono de la vortaro TY, kun la angligo “to heel in” (efektive kun preseraro, “hele”).
Ĝia origino kaj etimologio estas neklaraj. Laŭ Yamasaki ĝi venas de la franca jauge. Tiu franca vorto tamen estas substantivo, kaj france por tiu nocio oni diras mettre en jauge. (Cetere, jauge havas amason da aliaj signifoj: kapacito, gaŭĝo…)
Mi serĉis efektivan uzon de tiu vorto en la TTT. Sed mi trovis nur (i) vortlistojn kaj (ii) miskomprenojn aŭ misuzojn. Ĝi ne troviĝas en la Tekstaro.
Jen du citaĵoj:
Pro krizo en 2009 jaro «Fanagorija» ĵosos nur 70 hektarojn de vinberejoj, sed dum 2008 jaro, fare de ĝi estis ĵositaj 494 hektaroj

mi opinias, ke knaboj ne "staras majan arbon", sed enterigas (tre malgaja vorto), pli precize, plantas aŭ ĵosas tiun rimarkindan ardon [tiel: evidente devus esti “arbo”]

Sed ĵosi ne estas planti. Ĵosado laŭ PIV estas provizora afero: kovri la radikojn per tero ĝis oni povas vere planti la kreskaĵon. Oni certe ne povas ĵosi (en la PIVa senco) hektarojn de (da?) vinberejoj.
Aliaj konfuzas ĵosadon kun butado. Buti (PIV) estas “kovri per tero la malsuprajn partojn de planto”: oni butas la terpomojn. Angle: to earth up.
Do laŭ la PIVaj difinoj ĵosadon oni faras antaŭ plantado, butadon oni faras monatojn post plantado.
Laŭ unu enreta vortaro esperanta-franca, ĵosi = butter, terrer. Sed butter estas ĝuste buti, kaj por terrer LeP-D donas terkovri.
Ĉu iu efektive uzas ĵos/i en la intencita senco? Multaj verŝajne estos kontentaj diri “provizore kovri per tero”, sen speciala fakvorto.

Monday 2 March 2009

hatchback


Ho, tiu 15a regulo… “fremdvortoj, kiujn la plimulto de lingvoj prenis de la sama fonto”… kio estas “la plimulto de lingvoj”? Kaj kiel ni harmoniigas tiun principon kun la Pirona/Corsetti-a strebado al La Bona Lingvo? Ĉiam ni havas la lukton inter natur(al)ismo kaj skem(at)ismo.
Konsideru hatchback, speco de aŭto en kiu la malantaŭa levklapo donas aliron ne nur al la kofrujo sed ankaŭ al la tuta interno.
Ruse, tio estas хетчбэк (ĥetĉbek), litove hechbeko, japane ハッチバック (hatĉibakku), koree 해치백 (hæĉibæk) — do la angla vorto, pruntita kaj skribita per loka ortografio (kun la kutima necerteco kiel trakti la anglan mallongan a). Multaj aliaj lingvoj simple uzas la anglan vorton kun la angla literumo. La franca kaj la germana, tamen, havas propran vorton: hayon kaj Schrägheck, Fließheck,Vollheck (kvankam ankaŭ en tiuj lingvoj la angla vorto estas konata).
Supozeble, la plimulto de esperantistoj kiuj posedas aŭton, almenaŭ en Eŭropo kaj Japanujo, posedas ĝuste tian aŭton, ĉar tio estas la tipa formo de moderna eŭropa aŭto.
Ĉu la sola certa maniero diskuti tion en Esperanto, por ke ĉiuj sciu pri kio temas, estas per uzo de la angla vorto? Kredeble jes.
Cetere, ni angloj, kaj la japanoj, preferus esperantigi ĝin kiel haĉbak/o, sed la orienteŭropanoj atendus heĉbek/o.
Aliflanke ni povus esprimi la saman ideon per klasikaj Esperantaj elementoj kiel klapporda (aŭto).

Sunday 1 March 2009

halaleco kaj ejdoj


Manĝaĵoj preparitaj en konformo kun juda/hebrea rito estas koŝeraj.
Kaj manĝaĵoj preparitaj en konformo kun islama rito? Angle halal, arabe حلال, ḥalāl, en Esperanto memevidente halal/aj.
Kvankam la unua termino estas en niaj vortaroj, la dua ne; kaj ĝi troviĝas en tre malmultaj retpaĝoj. Unu estas el la loĝkondiĉoj por la UK de la jaro 2001:
Du elegantaj restoracioj kaj taverno ofertas bonegajn internaciajn kaj lokajn pladojn, inkluzive de vegetaraj, grasmoderaj, etkolesterolaj, koŝeraj kaj halalaj dietoj. http://public.carnet.hr/esperanto-kel/UK2001/logado.htm

Cherpillod, en NePIVaj Vortoj kaj en Mil Ekzotaj Vortoj, havas halal/o = saudarabia monunuo (“monunito en Saudi-Arabio”). Tio estas mistera, ĉar la sauda monunuo estas la rial/o. Mi ne vidas problemon de eventuala kolizio inter mono kaj manĝaĵoj.
En La Bona Lingvo oni povus diri rite pura kaj por koŝera kaj por halala. —Ĉu eventuale ankaŭ por vegetarana kaj vegana? Kaj eĉ por grasmodera (reduced fat) kaj etkolesterola (low cholesterol)? Nur se viandevitado kaj dietado estas religiaj.

Alia ĉiutaga islama termino por kiu ni bezonas Esperantan terminon estas عيد ‘īd "festo", angle Eid. En Vikipedio estas skribita eido. Tamen la araba vorto estas unusilaba, do pli bona formo laŭ mi estus ejd/o.
Aliflanke eble sufiĉas la komunlingva vorto fest/o.
Eid ul-Fitr (Arabic: عيد الفطر ‘īdu l-fiṭr "Festival of the Fast Breaking"): fastofinfesto;
Eid al-Adha (Arabic: عيد الأضحى ‘īdu l-’aḍḥā "Festival of the Sacrifice"): oferfesto.