Monday 16 February 2009

defibrillator


Fibrilaci/o (PIV) estas “senorda tremado de la koraj muskolfibroj; ĝi ordinare limiĝas al la atrioj, sed, se ĝi trafas la ventriklojn, ĝi kaŭzas morton”.
Trafite mem de atria ~o (atrial fibrillation -- tamen reguligata per medikamento), mi havas personan intereson pri la termino.
La verbo, implicite laŭ PIV kaj eksplicite laŭ la Lexique et dictionnaire médical français-espéranto, estas fibrilacii.
Oni povus demandi, ĉu ne estus pli bone havi verban radikon fibril/i (to fibrillate), kaj derivi (atria) fibril/ado. Laŭ la menciita franca vortaro, fibril/o (aŭ fibr/eto) estas france fibrille: sed en La Bona Lingvo tio devus esti nur fibr/eto.
Por reĝustigi la korritmon ekzistas proceduro nomata cardioversion, en kiu elektra ŝoko haltigas la fibrilacion-fibriladon kaj redonas ĝustan (sinusan) korritmon.
En multaj publikaj lokoj nun instaliĝis aparatoj por aŭtomate liveri tiujn ŝokojn. La aparato nomiĝas angle defibrillator kaj simile en diversaj aliaj lingvoj, inkl. ruse дефибриллятор (defibrilljator).
En Esperanto mi trovis ĝis nun jenajn nomojn: defibrililo, senfibrililo, defibrilatoro, kora defibrilenzo.
Ĉu mi elektu fibril/i, ~ado, de~ilo, aŭ fibrilaci/o, ~i, defibrilator/o? Al mi ŝajnas preferinda la unua serio.
Restas la demando pri kardio/versi/o (?).

4 comments:

  1. Mi ŝatas viajn FIBRIL-proponojn. Pri "cardioversion" mi ne scias. "Kardioversio" certe eblas, sed ĝi estu kompreneble "kardioversi/o", ĉar la divido "kardio/versi/o" ŝajnas sensenca.

    ReplyDelete
  2. Al via demando "ĉu ne estus pli bone havi verban radikon fibril/i (to fibrillate), kaj derivi (atria) fibril/ado."

    Mia respondo estas senhezita jeso!

    ReplyDelete
  3. Mi volas aldoni ke en GDEE aperas tamen la formoj:

    fibrilacii kaj fibrilacio

    kaj la monstreta

    desfibrilaciilo

    Mi preferas vian proponon.

    ReplyDelete
  4. Ja "defibrililo" bonas. Cetere jen: https://groups.google.com/forum/#!searchin/medicinistoj-por-esperanto/desfibrilatoro/medicinistoj-por-esperanto/ATeyp9yEqSM/yAz1fMbKa5YJ kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Defibrilatoro

    ReplyDelete